Al la enhavo

Substantiva/adjektiva akordo

de sengir_assassin, 2007-septembro-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sengir_assassin (Montri la profilon) 2007-septembro-06 05:40:14

Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo? Kvankam ĝi estas parto de lingvoj naturaj, mi ne komprenas tial ni diras, "La hundoj negraj ĉasis la katojn multajn" anstataŭ "La hundoj negra ĉasis la katon multan".

Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-06 07:31:02

sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo?
Kial esperanto havas u kaj ŭ, sed ne i kaj ix?
Kial esperanto havas apartan leteron c por sono 'ts' sed ne ekzistas aparta letero (ekzemple "zx") por sono 'dz'?
Kial esperanto havas formojn singularan kaj pluralan sed ne dualan?
Kial esperanto ne pluraligas aferojn per duobligo de la substantivo? Multaj lingvoj ĉefe en Oceanio tiel kondutas (libro libro = libroj). Tio permesus al ni forigi eĉ la finaĵon -j!

Esence, Esperanto estas tia, ĉar oni tiel ĝin desegnis. Oni povas diri ke tio kion vi kritikas povas esti utila en neklara komunikomedio por helpi komprenon kaze ke la plurala finaĵo de la substantivo ne bone aŭdiĝis.

donmiguel (Montri la profilon) 2007-septembro-06 08:19:21

sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo? Kvankam ĝi estas parto de lingvoj naturaj, mi ne komprenas tial ni diras, "La hundoj negraj ĉasis la katojn multajn" anstataŭ "La hundoj negra ĉasis la katon multan".

Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.
"Mi havas tri amikojn. Tie ili staras: Ili portas nigrajn kaj ruĝan puloverojn."

Do=> du el ili portas nigrajn puloverojn..

awake (Montri la profilon) 2007-septembro-11 10:58:12

Tiam, kiam oni skribas aŭ legas esperanton, ne estas tre utila havi substantivan-adjektivan akordon. Efektive, tio estas ekstra laboro! Tamen, tiam, kiam oni parolas aŭ aŭskultas esperanton, tia akordo estas ege utila! Parolado povas esti rapidega. La akordo helpas onin aŭdi la finaĵon je la substantivo ĉar oni aŭdas ĝin dufoje. Tiel, la adjektiva-substantiva akordo plifaciligas la paroladon de Esperanto.

sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo? Kvankam ĝi estas parto de lingvoj naturaj, mi ne komprenas tial ni diras, "La hundoj negraj ĉasis la katojn multajn" anstataŭ "La hundoj negra ĉasis la katon multan".

Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.

Reen al la supro