Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2013-januaro-06 23:06:53

Cyrill:Ĉarmega historio, rakontita en animacia filmo "Mufganto", jam preskaŭ jarcentduonon konkeras korojn de spektantoj.
Mi jam vidis "muzeo" kaj "kontakto" kaj mi pensas ke ili estas
eksterordinaraj. Dankon.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-12 21:38:35

"Don Kiĥoto liberigita" laŭ la teatraĵo de Anatolij Lunaĉarskij - rigardo al la senmorta heroo el vidpunkto de la 20-a jarcento.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-19 21:29:40

"Kompatinda Liza" - tre bela pupa animaciaĵo laŭ la klasika rusa novelo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-22 20:04:14

Unua subtekstigita filmo en projekto Aŭdvide - ĉarma historio pri malgranda leonido, kiu eble influis faman animaciaĵon "La Leona Reĝo" de Disney.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-marto-02 13:30:11

La 15-n de februaro okazis evento, kiu efektivigis bildojn el holivudaj furorfilmoj. Spektu videoraporton pri tio ĉe Aŭdvide.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-marto-02 14:26:05

Filmo de Sergej Gordeev prezentas al ni la ĉefverkon de Ŝekspiro de tre neatendita vidpunkto – en laŭvorta senco. Montriĝas, ke la fama sceno el “Hamleto” havis konsekvencojn ne nur en nia mondo...

Cyrill (Montri la profilon) 2013-marto-11 19:32:24

Du pluaj animaciaĵoj de Rozalija Zelma, aŭtorino de ĉarma "Knabino kaj delfeno" - lirika etudo "Blua pilko" kaj trista satiro "Racia geedziĝo".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-marto-27 20:03:15

Ĉu vi volas konatiĝi kun veraj kaŭkazaj gastamo kaj festenemo? Spektu amuzan filmeton "La dorsa flanko de la Luno".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-aprilo-03 18:40:40

"Kele" - animacia versio de ĉukĉa fabelo, stiligita laŭ tradicia arto de ĉi tiu popolo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-aprilo-09 19:40:43

Sorĉa mondo de la tatara folkloro viviĝas en animacia filmo "Ŝurale".

Reen al la supro