Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-19 20:12:57

Joryge:Mi ne komprenas la bezonon de renovigita Lernu.net kaj gxenas min la malapero de funkcioj kaj kursoj. Kial ne plibonigi tion kio jam estas anstataux detrui gxin?
Ĉu vi jam legis la Bibliotekon?

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-julio-19 20:21:52

externalImage.png

alejandro311 (Montri la profilon) 2016-julio-19 21:11:57

Mi tre ŝategas lernu.net, sed nun la curso de Ana Renkontas kun aliaj cursoj estas en la kategorio de "Media Library" kaj tial ne estas oficiala curso. Nun mi ne povas fini Ana Renkontas. Kio mi faros? Ĉu mi komencas denove kun la nova curso? Mi ne povas komuniki kun mia instruisto.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 21:16:17

Тerurĉjo:Bildo
Ĉu ĝi vere funkcias aŭ ĉu ĝi portas la uzanton al la profilo? Mi testos tion en la rusa versio.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 21:17:07

alejandro311:Mi tre ŝategas lernu.net, sed nun la curso de Ana Renkontas kun aliaj cursoj estas en la kategorio de "Media Library" kaj tial ne estas oficiala curso. Nun mi ne povas fini Ana Renkontas. Kio mi faros? Ĉu mi komencas denove kun la nova curso? Mi ne povas komuniki kun mia instruisto.
Vi povas finlegi la kurson "Ana renkontas" ĉe la Biblioteko kaj poste transiri al la nova kurso. La rakonto en la nova kurso estas tre interesa. Kaj mi ĝojas, ke vi ŝategas la novan version de lernu!

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 21:43:13

Esperantinus:Sxajnas al mi, ke cxio kion mi vizitis gxis nun funkcias. Mi ne povas prijugxi cxu en la nova versio mankas eroj komparate kun la malnova versio cxar kiam mi vizitis la malnovan verzion je la unua fojo mi jam ekhavis multajn problemojn pri la ensaluto ktp. La sola ero ke nun ne funkcias estas ke mi ne povas alsxuti foton, La respondo estas nur "upload failed" kvankam la foto certe ne estas tro granda.
Ni riparis la alŝutadon de la fotoj. Espereble nun funkcios senprobleme. Dankon pro la atentigo.

ElsaL (Montri la profilon) 2016-julio-19 22:05:10

Saluton, mi gratulas vin, Lernu estas nun tre bela.

Sed mi havas problemon kun la virtuala klavaro. Kiam mi alklikas sur la bildeto de la klavaro, nenio okazas. Kaj se mi tajpas iks-metode en la kurso, la pagxaro diras ke gxi estas eraro. Kion fari?

Orikrin1998 (Montri la profilon) 2016-julio-19 22:47:11

Estis tre malbela, estas nun belega. Gratulon.

Dominique (Montri la profilon) 2016-julio-19 23:00:49

Mi ĵus komencis esplori la novan paĝaron.

En la malnova Lernu, estis ligilo en ĉiuj paĝoj por atentigi pri eraroj.
Estis bona ideo. Sed la nova paĝaro ne plu havas tiujn ligilojn.

Jen kelketaj korektoj en http://lernu.net/privateco :
* [...] prilaborado *de la de vi* (→ de viaj) ricevitaj datumoj
* [...] ligu la viziton de *niaj paĝaro* (→nia paĝaro) al

utku (Montri la profilon) 2016-julio-19 23:55:57

Gratulegon kaj dankon, ni delonge atendadis tion.

Nun ĝi estas pli bonaspekta kaj pli kompakta.

Mi kredas ke ĝi sendube estos multe pli bona, mi ĝenerale estas pozitiva pri la nova paĝaro, mi ŝatis ekzemple la paĝojn biblioteko, komunumo, ...; sed ĉiam kaj ĉie en la mondo, iom da plibonigo ja eblas.
- Vortaro povas esti pli praktika (kaj ŝajne estos)
- Rekte registriĝi (kaj ensaluti) per sociaj retoj
- Pli videbla lingvo-elekta modulo en la forumo (vidi ĝin estas malfacila)

Plej grave, la ĉefa celo de tiu ĉi paĝaro, miaopinie, estas instrui Esperanton. Komunumoj ankaŭ eblas en sociaj retejoj ekzemple, tamen kursado estas iu karakteriza funkcio de la paĝaro. Ironie la sekcio "Kurso" ŝajnas la malplej bona parto de la paĝaro, almenaŭ unuavide.
- Alternativaj kursoj devas ekzisti kaj ekzistantaj devas esti pli videbla.
- Kvankam ĝi estas tre interesa, la ĉefa kurso ŝajnas iom malfacila kaj konfuziga por tute novaj komencantoj. Eble kelkaj uzantoj finos lerni Esperanton en la unua tago pro malfacileco, nun ni ne povas scii, sed baldaŭ ni vidos.
- La kurso estas ne nur nivele, sed ankaŭ kulture tro eŭropeca. Ene, ĝi havas diversajn elementojn, kiuj fakte troviĝus sufiĉe malkonvenaj de kelkaj kulturoj, ekzemple de iu tipa indoneziano.

Mi scias, ke tiu lasta ŝajnas treege absurda al multaj el vi, sed kelkaj aferoj, kiel nudeco, drinkado, nekredanteco, ..., kiuj ŝajnas tute normalaj kaj ĉiutagaj en okcidenta mondo, povas esti ekstreme tabuaj, antipatiaj aŭ eĉ kolerigaj por tipuloj de kelkaj kulturoj, same kiel kelkaj elementoj de tiuj kulturoj ŝajnas nekompreneblaj al eŭropanoj.

Tio ne signifas, ke tiaj konceptoj ne ekzistu en kursoj, tiuj estas eĉ lernenda, tamen ne en la unua kaj ĉefa kurso de paĝaro se temas pri vere internacia lingvo, mi pensas.

Delonge ni cerbumadas pri merkatiko de Esperanto en la mezoriento kaj nordafriko, precipe en dudek arab-lingvaj landoj, kiuj estas la plej malbonaj landoj pri Esperanto. S-ro Renato Corsetti, zorginta pri la movado en la regiono dum multaj jaroj, finfine rimarkis, ke pri la malemo je lerni Esperanton en la regiono, la ĉefa problemo temas pri negativaj reagoj rilataj pri la kulturo malsama por eŭropanoj, kaj mi samopinias.

Do, mi ja scias, ke nuntempe estas neebla, sed por venontaj jaroj, mi proponas havi pli bonan ĉefan kurson, kiu estas kulture universala (aŭ inkluzivanta multajn diversajn kulturojn samtempe), kaj ankaŭ kiu estas pli facila (progresanta pli malrapide) konsiderante malpli-facileco de Esperanto por parolantoj de ne-eŭropaj lingvoj.

Reen al la supro