Al la enhavo

Les réfugiés pourraient être formés et enseigner ensuite l'espéranto, en France

de Ascena, 2016-oktobro-25

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Français

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-08 14:56:00

Zam_franca:Prave.
1.Rapidigas la lernadon de la franca

2.Imagu nefranclingvan rifuĝinton kiu sekvis bazan lernadon en normala lernejo de sia lando (t.e. en ne ege bonaj kondiĉoj) kaj ne havis la oportunon studi universitate. La labora dosiero (france CV) de tiu rifuĝinto do estas por la dungigistoj granda 0. Per Esperanto, tiu rifuĝinto ekhavas bonan nivelon en la franca, kaj estas almenaŭ trilingvano!: ties denaska lingvo, Esperanto, la franca. Ne estas multo, sed mi certas, ke estas pli ol 0, pli ol nenio.
Esperanto-asocioj devus krei projektojn. Mi havas i.e. kiel ideojn:
- Neplentempaj staĝoj, pagitaj tiel kiel estas la volontuloj en Tuluzo (ne vera salajro, sed pluraj centoj da eŭroj), ĉe Esperanto-asocio, kaj tiel plibonigi laborajn dosierojn de rifuĝintoj. Tio ne estus laboro, kaj rifuĝintoj plu devus serĉi laboron. Esperanto-asocioj ne kapablas salajri multajn homojn, kaj eĉ ne kapablas kvaron-kvazaŭsajlari multajn homojn. La mono donata tamen estos ege utilaj por homoj senlaboraj malfacile strebantaj por plenumi siajn plej naturajn bezonojn.
- tre solidareca plano: esperantisto bonvenigas siahejme rifuĝinto(j)n. La bonvenigitaj rifuĝintoj tiam lernos kaj Esperanton kaj la francan, kaj havos decan loĝejon.
Kompreneble, ke ne multege da esperantistoj kapablos fari tion, sed eĉ du aŭ tri sufiĉus por fari elstaran solidarecan, humanan projekton.
Tiu plano funkcius samtempe kun la alia ideo.

La rezulto: almenaŭ trilingvaj homoj, parolante la nacian lingvon, kiuj havas pli bonan laboran dosieron, kaj kiuj sukcesis esti integritaj al la socio.
La Esperanto-rezulto (krom novaj parolantoj): realigo de kelkaj zamenhofecaj ideoj, helpo por asocioj, certa priparolado en kelkaj amaskomunikiloj.

3.La ebleco lerni pli rapide la francan certe varbus homojn.
Ĉu vi proponis la projekton al NGO pri rifuĝintoj kaj petis ilian opinion pri ĝi?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-08 16:08:56

Ne, simple temas pri imago, sed tamen konante la ekziston de similaj projektoj, sen Esperanto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-10 08:31:15

Tamen, vidinte la oftecon kaj tempregulecon de la mesaĝojn en tiu fadeno, mi timas, ke estu forta volo en esperanta medio. Eble pro la juraj kaj praktikaj problemoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-10 09:35:15

Nu, certas, ke nemulte da esperantistoj pretus fari tion, pro multaj kialoj, ne simple pri volo aŭ nevolo. Sed tamen mi kredas ke ja iomete da homoj pretus.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-13 08:38:03

Certe, sed mi timas, ke tiuj homoj ne vidas la konsekvencojn. Migrantoj fuĝas sian landon, ĉar ili esperas pli bonan vivon, kaj oni ne morale rajtas peti klopodojn de ili, se oni ne kapablas certigi al ili atingeblon al tia vivo. Se ne, oni agas kiel fitrapasigistoj, kiuj metas ilin sur boataĉojn kaj lasas ilin poste elturniĝi.

Tio postulas monon, por akcepti ilin dece kaj laŭleĝe, loĝejojn kaj sociajn laboristojn por helpi ilin vivi en rifuĝejoj aŭ kun aliaj loĝantoj, kiuj ne ĉiam estas tiel toleremaj, kiel esperantistoj.

Tial tia projekto ne povas sukcese okazi sen la helpo de mondonantoj kaj de la publikaj povoj. Ilia konvinkado devas esti la unua paŝo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-25 11:54:20

Mi trovis interesan (itallingvan) tekston de la Federazione Esperantista Italiana: https://www.esperanto.it/blog/2021/03/12/progetto-...

Reen al la supro