Al la enhavo

Kiel tradukti vorto "Riff"?

de gvv.coder, 2008-majo-27

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

gvv.coder (Montri la profilon) 2008-majo-27 12:50:36

Kiel tradukti vorto "Riff"(en metalroko)?

richardhall (Montri la profilon) 2008-majo-27 19:36:03

Rifo?

Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-27 19:44:58

La vorto "rifo" jam ekzistas, kaj ĝi signifas angla "reef" / germana "Klippe" ... Sed mi ne havas pli bona propono.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-27 20:31:34

Mia sugesto por neologismo: rifio. Ankaŭ, mi komprenas ke 'riff' estas ripetita muzikaĵo. Do alia ebleco estas rimuo.

Ŝerca sugesto: fripo, kiu estas duono de friponaro (riff-raff!)

sventez (Montri la profilon) 2008-majo-27 20:37:40

null
shoko.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-27 21:07:46

Gitarumo?

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-majo-28 05:49:35

Gitarumo mi tre ŝatas! sal.gif

Geraldo

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-28 07:22:13

'Riff' temas ne nur pri gitara muziko sed ankaŭ klasika muziko ekz Bolero, aŭ saksofona muziko. Jen wikipedia artikolo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Riff
Bedaŭrinde, mi ne trovis E-an tradukon en Vikio.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-28 08:37:06

Miland:'Riff' temas ne nur pri gitara muziko sed ankaŭ klasika muziko ekz Bolero
La petinto menciis metal-rokon. Laŭ mi ne estas nepre, ke la vorto restu sama de unu stilo al alia, se ĝi povas montri tiom malsaman signifon, nur ĉar en la angla ĝi ja estas sama ridulo.gif Sed mi ne estas muzikisto, do tute bone mi povas malpravi.

trurl (Montri la profilon) 2008-majo-29 07:52:25

mnlg:Laŭ mi ne estas nepre, ke la vorto restu sama de unu stilo al alia, se ĝi povas montri tiom malsaman signifon, nur ĉar en la angla ĝi ja estas sama ridulo.gif
Sed ĝi ne estas sama. Oni uzas 'riff', kiam parolas pri roko aŭ ĵazo, sed oni uzas la itala vorto 'ostinato', kiam temas pri klasika muziko. Tamen, signifo estas sama: ripetita ritma aŭ melodia figuro.

Reen al la supro