Al la enhavo

Entrudulo

de Altebrilas, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 109

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-20 13:01:36

Krajono.
Normale, citrono en Brazilo estas verda koloro. Masonisto, ĉarpentisto, oraĵisto, kuiristo. estas profesioj, ĉu ne? Difinitaj per la sufikso "ist". Via skribaĵo ne ĝenas min, bv. ne diri tion; nur pro niaj denaskaj lingvoj kaj moroj kelkfoje ni ne sukcesas bone kompreni unu la alian. Nia sperto estas valoro, kiun ni gajnas tra la tempo.

Ĝirafo, hundo, jaguaro, kuniklo, staĝo.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-22 05:54:38

Ĉu citrono normale estas verda en via lando?
Se mi vojaĝius en Brazilo, mi scius tion. Nun mi ekscis tion per Esperanto.

staĝo.
Ĝirafo, hundo, jaguaro, kuniklo estas bestoj. Staĝo estas .. afero? agado?

ostorompo, gripo, morbilo, malvarmumo, ftizo

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-22 12:37:48

Citrono de Brazilo

Ostorompo.

"La homo estas besto de la korelativo Kial? Per kial? ni trovas sciencojn kaj progreson. Ni kreas en nia cerbo mondon kiu ne ekzistas ekster nia kapo. Fantazioj konsolas nin."

Damasko, Stokholmo, Moskvo, Bukareŝto, Rustorezisto.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-28 01:40:09

Marjorie Boulton? (Mi serĉis tion rete.)
Koran dankon, ke vi montris belan Esperantaĝon al mi. Vi estas unu el la plej bona instruistoj por mi.

Rustorezisto

avokado, agado, aviado, pensado, parkado

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-28 14:25:25

Avogado.

Laŭ mi nia nivelo rilate al Esperanto ne estas malsama t.e. ni ambaŭ jam multe progresis, sed por mi ankoraŭ ne estas sufiĉe. Lingvon ni lernadas dum la tuta vivo eĉ se temas pri nia denaska lingvo, imagu al vi, kiam temas pri fremda lingvo. Mi ne estas via instruisto, mi estas simpla kunvojaĝanto, kiu vojiradas kun vi celante plibonigi niajn konojn. Ekzistas multaj belaj esperantaĵoj en nia literaturo de aŭtoroj kiel Julio Baghy, Sylla Chaves, Caude Piron, Marjorie Boulton kaj aliaj.

Oveto, raŭpo krizalido, papilio, tenereco

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-02 09:11:48

Mi pliboniĝu mian Esperanton per legi bonajn librojn iom da iom. Dankon.

tenereco

Mi volas provi malsaman. (iom stranga)
junulo, eduko, strigo, rivero, akvario

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-02 12:36:32

Strigo.
"Per legado de bonaj libroj iom post iom"

Ĉu vi kunmetis duope vian demandon, ĉu ne? Bonege, ĉar tiel faciligas la serĉadon de kvar vortoj. Nun mi sendas al vi kvar korelativojn pri kvanto kaj unu, kiu ne rilatas kvanton.

Kiom, tiom, ĉiom. neniom, tiam.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-06 04:33:47

”Ĉu vi kunmetis duope vian demandon, ĉu ne? Bonege, ĉar tiel faciligas la serĉadon de kvar vortoj. ”

Pardonon. Mi komprenas nenion pri la supra skribaĵo.
Bonvolu klarigi tion pli detale, mi petas. ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2018-aprilo-06 12:49:17

Kunmeti = kun/meti = meti kune, komplemento. Duope, "Op", sufikso montranta kolektivecon, ekzenple, unu ===> unuope = unu sola afero aŭ persono; du ===> duope = en grupo kun du menbroj, en grupoj po du; dekope en grupo kun dek membroj, en grupo po dek; kvinope = kvin personoj kune. Hodiaŭ la instruisto ricevis la lernantojn duope, t.e. venis ĉiufoje du lernantoj. Vi skribis: Junulo, eduko =du, rivero, akvario pliaj du. Eble mi ne estas sufiĉe lerta por komprenigi vin pro tio, mi humile petas de vi pardonon!

waruhetima (Montri la profilon) 2018-aprilo-09 05:29:00

Dankon pro via klarigo. Me komprenas ĉion.

Tre interesa! kaj bela via respondo estas.
Mia respondo estis rivero.
junulo, eduko, strigo, rivero, akvario
Nur rivero ne enhavas numeron en si.
Mi elektis kvin vortojn hazarde, metis en nombra ordo, kaj metis la entrudulon meze.
Certe eduko rilatas al junulo, akvario rilatas al rivero. Mi tute ne atentis tion.

Tiam estas korelativo pri tempo.

Afriko, Eŭrazio, Oceanio, Antarkto, Atlantiko

Reen al la supro