Al la enhavo

かえるくん、東京を救う

de nornen, 2018-marto-02

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-02 14:21:17

イトさんへ、
ワルヘチマさんへ、
このフォーラムの日本語話者へ、
拝啓、

mi ĉiam celas plivastigi miajn scierojn pri la japana lingvo, kaj mi opinias, ke tiu ĉi internacia forumo estas bona loko por ĝin fari. Mi esperantigos en tiu ĉi fadeno kelke da japanaj frazoj el la rakonto「かえるくん、東京を救う」verkita de 村上春樹. Se vi, karaj japanparolantoj, havas kaj la tempon kaj la intereson helpi min, mi petos al vi, ke vi bonvole korektu miajn mallertajn klopodojn. Mi tutkore antaŭdankas vin.

かえるくん、東京を救う
Rano savas Tokion

La titolo mem ja estas la unua granda defio. Pri la sufikso「~くん」mi ne certas kiel esperantigi ĝin. En la rakonto Rano mem prezentas sin dirante: 「ぼくのことはかえるくんと呼んで下さい」Kaj poste li insiste korektas la viron Katagiri, kiam Katagiri uzas「かえるさん」anstataŭ「かえるくん」, ekzemple:
「ねえ、かえるさん」と片桐は言った。
「かえるくん」とかえるくんはまた指を一本立てて訂正した。
Mi kredas kompreni, ke「~くん」estas honorigilo pli uzata por junaj viroj kaj ke「~さん」estas honorigilo, kiu estas pli “alta” ol「~くん」. Do, mi decidis esperantigi「かえるくん」per “Rano” kaj「かえるさん」per “Sinjoro Rano”. Ĉu vi opinias, ke tiu ĉi traduko estas taŭga? Kiel vi esperantigus tiun ĉi du honorigilojn?

片桐がアパートの部屋に戻ると、巨大な蛙が待っていた。
Kiam Katagiri revenis al la ĉambro de sia apartamento, grandega rano atendis lin.

Mi aldonis en Esperanto “sia” kaj “lin”, kvankam tiuj du vortoj ne aperas en la japana originalo, ĉar al mi persone la esperantigo sonas pli bone kun ili. Mi ankaŭ tradukis「待っていた」per simpla pasinta verbformo “atendis”, kaj ne per “estis atendanta” aŭ io simila, ĉar miaopinie en Esperanto la simpla verbformo tute sufiĉas. Kion vi opinias?
Eble sufiĉas traduki「アパートの部屋に」simple per "al sia apartamento" kaj forlasi "ĉambro"...
La komenco de la rakonto tuj pensigas min pri la rakonto “Die Verwandlung” (変身) verkita de Franz Kafka. Tiu rakonto komencas tute same: “Als Gregor Samsa eines Morgens aus unruhigen Träumen erwachte, fand er sich in seinem Bett zu einem ungeheueren Ungeziefer verwandelt.” (Kiam unu matenon Gregor Samsa vekiĝis el maltrankvilaj sonĝoj, li troviĝis sur sia lito ŝanĝite en teruran fiinsekton). La sameco estas, ke la leganto jam dum la unua frazo de la verko estas tirata el la natura mondo al nenatura, absurda mondo. Katagiri revenas al sia apartamento (tre natura afero) kaj trovas grandegan parolantan ranon (absurda afero); Gregor Samsa vekiĝas sur sia lito (tre natura afero) kaj spertas ke li estas ŝanĝita en insekton (absurda afero). Ambaŭ verkistoj ŝokas tuj la leganton kaj preparas la scenaron por la sekvanta rakonto. Ĉu tiu ĉi komparo estas taŭga?

Mi antaŭdankas tutkore por viaj estontaj komentoj.
前もってお礼を申し上げておきます。

Aldono: Kiel mi prononcu「片桐」? Ĉu kun velara plozivo [g] kiel [katagiɾi]? Ĉu kun velara nasalo [ŋ] kiel [kataŋiɾi]? Ĉu kun velara frikativo [ɣ] kiel [kataɣiɾi]?

ito (Montri la profilon) 2018-marto-03 07:41:18

kara nornen

Mi volas helpi vin. Sed ĉar mi ne havas kapablon traduki la novelon, do aŭdace provu helpi vin nur tiom, kiom mi kapablas.

Ĉar mi neniam legis verkojn de MURAKAMI Haruki, mi tre baldaŭ aĉetu la libron "神の子供たちは皆踊る". Mi jam trovis ĉe Amazon la libron, kiu enkulzivas la anglan tradukon.

-- pri くん

Oni diras ke くん estas unu el honoriga sufikso(敬称), sed fakte ĝi havas nuancon de intimeco, familieco, egaleco aŭ malalteco pri stuacio rilate al iu hierarkio. Do oni ĝin uzas en interparolo kun egalaĝa, plijuna, egalranga, pli malaltranga persono.

Eble ぼくのことはかえるくんと呼んで下さい nuancas kiel "Estu familieca al mi". Do via opnio "「かえるくん」per “Rano” kaj「かえるさん」per “Sinjoro Rano”" eblas.

Malbona, tre nerekta traduko, eble ne permesite (^^;
Bonvolu alparoli(?voki) al mi sen "sinjoro".
「さん付けは不要です」 Estas ne necesa 'san'.
「先生はやめてくれ」Ĉesu uzi (Ne uzu) 'sensei'.

-- pri 待っていた

Mi konsentas al vi pri 'sia' kaj 'lin'.

Laŭ mia sento la spino (strukturo, ĉefaj vortoj) de la frazo estas jena:

片桐がアパートの部屋に戻ると、(そこに)巨大な蛙が待っていた
En lia ĉambro estis rano.

Tial la vorto ĉambro, kaj iu vorto, kiu montras ekziston estus necesaj. La lastan vorton oni povas anstataŭigi per transitiva verbo kiel 'vidi' aŭ aliaj similaj.

Kiam li revenis al sia apartamento, en lia ĉambro estis unu grandega rano, kiu atendis(?as) lin.
Reveninte al sia apartamento, en sia ĉambro li vidis unu grandegan ranon atendanta(?n) lin.

malfacile por mi (^^;

-- pri komparo kun "変身"

Ĉu tiu ĉi komparo estas taŭga?

Eble vi pravas!

-- pri prononco de 'gi'.

Velara plozivo kiel "katagiri".
Vi povas aŭskulti la deklamon de tiu novelo. Tiu video fluas iom rapidege. Manipule agordu.

https://www.youtube.com/watch?v=sugSAcxxhC0
https://www.youtube.com/watch?v=yiJ6tREmr3s

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-05 21:59:48

Kara ito, multan dankon pro via tempo kaj via respondo tre helpa al mi. La klarigoj pri くん kaj la spino de la frazo estas tre koncizaj. Ĉefe la klarigo pri la bezono de la vorto 部屋 estis novaĵo por mi, kaj tial tre helpa kaj utila.

Pri simpla verbo ktr kunmetaĵo kun いる: Mi ĉiam pensas, ke simpla verbo (ekz. 待つ) emfazas agon, dum kunmetaĵo (ekz. 待っている) emfazas staton. Tio estas, kiam Katagiri revenis hejmen, rano estis en atendanta stato. Alivorte, dum Katagiri forestis, la rano eniris apartamenton, ekatendis, atendadis kaj nun daŭras en atenda stato. Ĉu estas eble interpreti la verbformojn tiel?

Mi kontinuigos la rakonton:


ニ本の後ろ脚で立ちあがった背丈は2メートル以上ある。
Laŭvorte: Stariĝinte sur du postaj gamboj, alteco estas pli ol 2 metroj.

体格もいい。
Laŭvorte: Ankaŭ la konstitucio estas bona.

Mi tradukos la du suprajn frazojn kune:
Starante sur la postgamboj, li estis pli alta ol du metroj kaj li havis fortan konstitucion.

身長1メートル60センチしかないやせっぽちの片桐は、それ堂々とした外観に圧倒されてしまった。
Laŭvorte: Katagiri, estanta tre magra persono de alteco de ne pli ol 1 metro 60 centimetroj, de tiu grandioza aspekto estis tute superfortita.
Traduko: Lia grandioza aspekto tute superfortis Katagiri, kiu estis magrulo de apenaŭ 1 metro 60.

Mi uzas “li” por rilati al Rano kaj ne “ĝi”, ĉar Rano estas kvazaŭ homulo kaj ne besto. Mi tute ne estas kontenta pri la traduko “havi fortan konstitucion”. Kiel vi esperantigus ĝin? Same mi ne certas, ĉu “grandioza” estas taŭga traduko por「堂々」. Eble “moŝta” aŭ “majesta” estus pli taŭga. Kion vi opinias?

「ぼくのことはかえるくんと呼んで下さい」と蛙はよく通る声で言った。
Laŭvorte: “Koncerne al mi, bonvolu nomi Rano-kun,” la rano diris per bone trairanta voĉo.
Traduko: “Bonvolu nomi min Rano,” diris la rano per trasonanta voĉo.

La esprimo「よく通る声」estas malfacila por mi. Ŝajnas al mi, ke ĝi signifas “voĉo, kiu bone trairas / preteriras / pasas”. Mi interpretas ĝin kiel voĉo, kiu estas plena, belsonora kaj kiu facile aŭdeblas eĉ trans larĝa distanco. Kion ĝi signifas fakte?

Mi antaŭdankas denove.

waruhetima (Montri la profilon) 2018-marto-06 05:12:04

Mi alte estimas vin, kiu komprenas malfacilan japanan lingvon tiel profunde.
Fakte, ĉar mi estas komencanto de Esperanto, eĉ legi longan afiŝon estas malfacile por mi. Do probable mi ne povas helpi vin.
Sed mi legos ĉi tiun fadenon.

ito (Montri la profilon) 2018-marto-06 06:55:25

Saluton waruhetima,

waruhetima:Mi alte estimas vin, kiu komprenas malfacilan japanan lingvon tiel profunde.
Fakte, ĉar mi estas komencanto de Esperanto, eĉ legi longan afiŝon estas malfacile por mi. Do probable mi ne povas helpi vin.
Sed mi legos ĉi tiun fadenon.
Mi ankaŭ estas komencanto kaj plie eterna (^^;

nornenさんには色々教えていただいています。日本語がよくお分かりなので日本語で説明してくださったりして大いに助けていただいています。probable mi ne povas helpi vin などと言わず、ご協力ください。お互い分からないところがあれば日本語を使っても失礼にはならないスレッドなはずですので...よろしくお願いします <(_ _;>

ito (Montri la profilon) 2018-marto-06 07:15:50

La mesaĝo estas kaŝita.

ito (Montri la profilon) 2018-marto-06 15:14:43

kara nornen,

Estas tre utila ankaŭ por mi renkonti nekonatajn vortojn kaj esprimojn kiujn vi prezentas. Dankon!

nornen:Tio estas, kiam Katagiri revenis hejmen, rano estis en atendanta stato. Alivorte, dum Katagiri forestis, la rano eniris apartamenton, ekatendis, atendadis kaj nun daŭras en atenda stato. Ĉu estas eble interpreti la verbformojn tiel?
Jes, eblas. La senco de "ている" estas ĝuste tia.
Sed Esperanto normale skribas tiun sencon simple per "as/is/os-vorto". Do iu kaze mi konfuziĝas.

nornen:体格もいい。
Laŭvorte: Ankaŭ la konstitucio estas bona.
nornen:Mi tute ne estas kontenta pri la traduko “havi fortan konstitucion”Kiel vi esperantigus ĝin?
Origine unu el sencoj de 格 estas osto de vivaĵo kaj ĉiu konstruaĵo. Pli origine ĝi signigas kadro aŭ kago aŭ breto. t.e ujo konsitanta el bastonoj.

骨格 signigas ujon konsitantan el ostoj. 体格が良い signifas la ujo estas vasta kaj ĝi komopreneble estas plena de organoj kaj muskoloj. Fine 体格が良い signifas ke iu estas granda. Sed kiam oni diras 体格が良い, tio kutime pridiras ne nur grandecon sed ankaŭ firmecon. Li estas ja granda ne per graso sed firmaj ostoj kaj muskoloj.

La verkisto jam menciis pri alteco de lia korpo, do li ankaŭ mencias pri lia dikeco(vasteco). ŝed en Espernto "dika" signifas "grasdika" kaj "vasta" ne taŭgus por esprimi korpon. Kiel fari? Mi provis Esperantigi jene:

Kiam la rano staras sur siaj du postaj gamboj, lia staturo superas 2 metrojn, plie lia trunko estas firme larĝa(malmagra,dika?vasta?).

aŭ simple "lia korpo aspektas fortika" estas taŭga?

nornen:Same mi ne certas, ĉu “grandioza” estas taŭga traduko por「堂々」. Eble “moŝta” aŭ “majesta” estus pli taŭga. Kion vi opinias?
Ĉar la verkisto pridiras nur lian korpon, ankoraŭ ne pridiras lian agon nek lian sintenon, Do laŭ mia sento, ne taŭgas tiaj vortoj kiuj rilatas al socia situacio. Sed mi ne estas certa pri preciza senco de vortoj (grandioza, majesta, potenca, digna k.s.). Via uzata "superforti" ŝajnas al mi la plej taŭga.

nornen:Traduko: “Bonvolu nomi min Rano,” diris la rano per trasonanta voĉo.

La esprimo「よく通る声」estas malfacila por mi. Ŝajnas al mi, ke ĝi signifas “voĉo, kiu bone trairas / preteriras / pasas”. Mi interpretas ĝin kiel voĉo, kiu estas plena, belsonora kaj kiu facile aŭdeblas eĉ trans larĝa distanco. Kion ĝi signifas fakte?
Konciza kaj trafa traduko! Vi tute ĝuste komprenas pri「よく通る声」.

kromaĵo:

Mi havas demandon, ĉar mi ĉiufoje embarasiĝas por traduki「〜は〜に相当する」ekz.「カエルの前足は人間の腕に相当する」

Kiel mi povas esperantigi ĝin. Ĉu ĝustas "antaŭaj gamboj de rano egalas al brakoj de homo"? Alimaniere eblas esperantigi?

Krome bonvolu korekti senhezite miajn erarojn en miaj skriboj.

Antaŭankon.

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-06 17:31:19

waruhetima:Mi alte estimas vin, kiu komprenas malfacilan japanan lingvon tiel profunde.
Fakte, ĉar mi estas komencanto de Esperanto, eĉ legi longan afiŝon estas malfacile por mi. Do probable mi ne povas helpi vin.
Sed mi legos ĉi tiun fadenon.
Kara waruhetima,

Koran dankon al vi pro ekpartopreni en tiu ĉi fadeno. Legante vian afiŝon mi neniam pensus, ke vi estus “komencanto”, ĉar via skribaĵo enhavas eĉ ne unu eraron. Mi gratulas.
Cetere tute ne gravas, ĉu ni taksas nin kiel “komencantoj”, “komencintoj”, “spertuloj” ktp... Tiuj ĉi vortoj estas nur malplenaj etikedoj.
Ĉiam, kiam ni partoprenas en Esperanta interparolado (aŭ ĉi tie pli precize: interskribado), ni lernos ion novan. Lernos la komencanto, lernos la komencinto, kaj lernos la spertulo...
En mia nacia lingvo oni diras: la ekzercado kreas la majstron.

Kara ito,

ito:Jes, eblas. La senco de "ている" estas ĝuste tia.
Sed Esperanto normale skribas tiun sencon simple per "as/is/os-vorto". Do iu kaze mi konfuziĝas.
Ho ve! Kredu min: ankaŭ min konfuzas ĉiam la japanaj「ている」 formoj... La konfuzo estas ambaŭdirekta.

Tre interesaj estas viaj etimologiaj klarigoj pri「体格」, ĉefe la rilato al konstruaĵoj. Ankaŭ en la Germana oni diras “Körperbau” por esprimi「体格」, kaj “Körperbau” laŭvorte esperantiĝas kiel “Korp-konstruo”. Ekzemple pri granda, forta persono, kiu ne estas grasdika, oni diras “li estas bone konstruita”, kvazaŭ li estus konstruaĵo.

Pri “fort'ik'a”: Mi ne amus uzi tiun ĉi vorton, pro la simpla kialo, ke “ik” ne estas oficiala vorto kaj sekve nur taŭgas por persona interparolado, tamen ne por ĝenerala interparolado.

Eble mi trovis bonan tradukon en la vortaro: “dikmuskola”. Tio esprimas la dikeco de la rano, tamen samtempe ĝi substrekas, ke la rano estas muskole dika kaj ne grase dika.

Pri「〜は〜に相当する」:
Mi ne certas, ĉu oni povas esperantigi「カエルの前足は人間の腕に相当する」kiel “antaŭaj gamboj de rano egalas al brakoj de homo”, ĉar fakte la antaŭaj gamboj de rano kaj la brakoj de homo ja ne estas egalaj! En matematiko, mi parolus pri la malsameco inter egaleco (=) kaj ekvivalenteco (≡). Eble la vorto, kiun vi serĉas, estas konform/. Ĝi estas fundamenta, kaj Zamenhof mem difinis ĝin kiel:
LLZ:konform' conformément | conformably | gemäss, entsprechend | сообразный | odpowiedni.
Mi konjektas, ke ĝi rilatas al 相当, 一致 kaj 適合.
Krome bonvolu korekti senhezite miajn erarojn en miaj skriboj.
“Estas tre utila ankaŭ por mi renkonti nekonatajn vortojn.” Kiam la subjekto estas infinitivo aŭ subpropozicio, la predikativo prenas la e-finaĵon: estas utile renkonti.
“Do iu kaze mi konfuziĝas.” La vorto “kazo” rilatas al gramatiko kategorio (nominativo, akuzativo, ktp), dum “okazo” estas alia afero. Eble vi povas uzi “okaze” aŭ “iuokaze”.

Daŭras la rakonto:

片桐は言葉を失って、ぽかんと口を開けたまま玄関口に突っ立っていた。
Laŭvorte: Katagiri perdis la vortojn, malplenmense buŝon malferminte-ferminte li staris apud la enireja pordo.
Traduko: Katagiri perdis la lingvon kaj senparole movante la buŝon li staris en la enirejo.

「そんなに驚かないでください。
Laŭvorte: Tiel surprizita ne estu, mi petas.
Traduko: Bonvolu ne esti tiel surprizita.

べつに危害をくわえたりはしません。
Laŭvorte: ??? lezon mi ne aldonos.
Traduko: ??? mi ne lezos vin.

Ho ve! Mi tute ne komprenas 「べつに」ĉi tie. Mi pensadis, ke ĝi signifas ion kiel “aldone”, “cetere”, “aparte”, tamen tiuj tradukoj tute ne taŭgas en tiu ĉi frazo. Kion signifas 「べつに」ĉi tie?

Mi antaŭdankas.

Aldono: Kial aperas la partikolo 「で」en la frazo 「そんなに驚かないください」? Ĉu ĝi estas bezona ĉiam post verbo? Ekz: 「歌ってください」? Ĉu tio estas ĝusta? Kaj estas ĝusta 「歌わないでください」? Kio pri 「憤ろしくないでください」? Kio pri 「憤ろしくてください」?

ito (Montri la profilon) 2018-marto-07 10:05:28

kara nornen,

nornen:Mi ĉiam pensas, ke simpla verbo (ekz. 待つ) emfazas agon, dum kunmetaĵo (ekz. 待っている) emfazas staton. Tio estas, kiam Katagiri revenis hejmen, rano estis en atendanta stato. Alivorte, dum Katagiri forestis, la rano eniris apartamenton, ekatendis, atendadis kaj nun daŭras en atenda stato. Ĉu estas eble interpreti la verbformojn tiel?
Antaŭ sekva almesaĝo, mi petas pardonon pri mia mikompreno!

片桐が不在にしている間、蛙がアパートに入って来て、待ち始め、待ち続け、そして今、待っている状態が続いている。

Mi jesis ĉar via Esperanto estas tute ĝustas. Kaj plie ĉar "ている" ja estas uzata por esprimi staton.

Nun mi supozas ke vi opinias ke "eniris", "ekatendis", "atendadis" ne montras staton, do ili ne estas konvena al "ている" kaj nur esprimo pri nuna stato estas taŭga al "ている". ĉu ne?

nornen:kiam Katagiri revenis hejmen, rano estis en atendanta stato.
Tiu ĉi ankaŭ pridiras la momenton de reveno de Katagiri.

Sed en la japana, oni uzas "ている" ne nur por momentan staton, sed ankaŭ por esprimi daŭran agadon aŭ daŭron de stato.

Jen, ĉe la enirejo estas hundo kiu atendas sian mastron.
ほら玄関のところに主人を待っている犬がいる( estas iom malkoncize en la japana)=>
ほら、玄関のところで犬が主人を待っている

Tiu ĉi frazo ja montras momentan staon.

Mi atendos ĉi tie ĝis vi revenos.
あなたが帰ってくるまでここで待ちます。=>
あなたが帰ってくるまでここで待っている(ています)。(ambaŭ estas naturaj esprimoj)

"Atendos" ne montras momentan staton, ĝi montras agadon dum tempo-daŭro aŭ daŭro de sama stato "atendanta". Sed japanoj ofte aldonas la sufikson "ている" al "待つ".

Tiel simpla as/is/os-vorto pri iu ago ankaŭ japan-lingvigeblas per "ている", do foje tio konfuzas min.

Ĉu ankoraŭ mi ne trafas?
Mi ne povas klarigi precize laŭ-teorie, do mi de tempo al tempo traktante konkretajn ekzemplojn, provu plu klarigi.

ito (Montri la profilon) 2018-marto-07 21:38:52

kara nornen

nornen:片桐は言葉を失って、ぽかんと口を開けたまま玄関口に突っ立っていた。
Laŭvorte: Katagiri perdis la vortojn, malplenmense buŝon malferminte-ferminte li staris apud la enireja pordo.
Traduko: Katagiri perdis la lingvon kaj senparole movante la buŝon li staris en la enirejo.
Eble Katagiri tute ne povis reagi pro la surprizo, do li povis nur stari senmove kvazaŭ stango kaj esti kun malfermiĝinta buŝo kvazaŭ de malsaĝulo.

ぽかんと口を開ける signifas tian staton: Iu ne povas kompreni ekz. parolaĵon de alparolanto al si aŭ kio okazis al(ĉe/ĉirkaŭ) si. Tial li ne povas subite reage paroli eĉ unu vorton kaj estadi lasante senkonscie sian buŝon malfremita. Li aspektas malsaĝa aŭ duone senkonscia.

突っ立つ havas tian sencon ke iu staras tute senmove kvazaŭ stango. Eble tia senmovo anakŭ estus kaŭzita de manko de lia reaga kapablo.

nornen:Ho ve! Mi tute ne komprenas 「べつに」ĉi tie. Mi pensadis, ke ĝi signifas ion kiel “aldone”, “cetere”, “aparte”, tamen tiuj tradukoj tute ne taŭgas en tiu ĉi frazo. Kion signifas 「べつに」ĉi tie?
estas kelkaj sencoj:

1) speciale ; kutime estas uzata en nea frazo. Foje similas al "nothing in paticular" "not anything in paticular" en la angla

similaj japanaj vortoj: 「特別」「格別」 「特に」「取り立てて」

今日は何をしましたか?べつに(特別何もしていません)。
Kion vi faris hodiaŭ? Mi faris nenion specialan.
(I didn't do anything in paticular.)

何かありましたか?べつに(何もありませんよ)= 特に変わったことはありませんよ
Io nova okazis al vi? Nenio speciala okazis.
(What's new? Notihing in paticular.)

Oni fojfoje parolas nur unvorton en respondo.

2) tute, tute male, tute aliece

クラスの人は皆風邪を引きましたが、私はべつに大丈夫でした。= (他の人と違って)全く大丈夫でした
Ĉiuj klasanoj malvarmumis, sed mi fartis bone tutue alie (aŭ fartis tute bone).

これは古くて汚いですが、べつに問題はありません。
Tio ĉi aspektas malnova kaj malpura, sed tute male ĝi havas neniun problemon.
これは古くて汚いですが、べつにちゃんと動きますよ。
Tio ĉi aspektas malnova kaj malpura, sed ĝi tute male (aŭ tute) bone funkcias.

そこは危険ではありませんか?べつに(危険ではありません)
Ĉu tie estas danĝere? Ne, tute ne estas danĝere.

あなたが失敗したことについて、べつに怒っているのではありません、ただ残念なだけです。
Mi neniel prikoleras vian malsukceson, nur bedaŭras.

3) celante kun forta volo, intencante fari iel ajn(ĉiel)「ことさら」「あえて」「わざわざ」「故意に」「強引に」

べつにお金がほしいとは思いません。
Mi ne tiel forte celas gajni monon.

べつに拒否するつもりはありません。もう少し考える時間を下さい。
Mi ne intencas rifuzi ĉiel. (Mi neniel intencas rifuzi. )Donu al mi iom da tempo por pensi.

ĉi okaze 3) estus konforma (^^;

Mi konsilis interreton. Kaj mi trovis ĉi supran klarigon. Kompreneble mi povas kompreni ĉiujn sencoj sen klarigo. Mi pensas tiel:
Eble 2) kaj 3) havas simiilajn kondiĉojn aŭ situaciojn por uzi べつに. Parolanto kontraŭas aŭ neas tion kion alparolato supozas. Per べつに parolanto diras ke "via supozo aŭ dubo estas erara".

parolanto kiu uzas べつに = A
alparolato = B

Onidire ĉiuj klasanoj malvalmumis. B venis al A kaj demanidis "Kiel vi fartis?" A respondis per べつに. Tio estas jena: A pensas ke B kredeble supozas ke A malbone fartis. A diris per べつに ke la supozo de B estas erara.

Jen estas malnova kaj malpura aparato. A volas vendi tion. A pensas ke B dubas ĉu tio ne bone funkcias. Do A insistas per べつに ke dubo de B estas ne ĝusta.

B proponis ion al A. A profune pripensis ĉu akceptu aŭ ne, sed A ne povis decidi. Dum pensado vizaĝo de A estis malhela. B ree demandis ĉu vi akceptas? A estis konscia pri sia vizaĝesprimo. A pensis ke B suspektas ke la propono estos rifuzota. Tial A repondis per べつに ke la suspekto de B estas ne trafa.

Rano(A) vidis ke Katagiri(B) tre surprizis, kaj li estas konscia pri sia subita apero, sia stranga aspekto, do li pensis ke Katagiri suspektas ĉu li estos lezota. Fine la rano diris per べつに ke suspekto de Katagiri estas ne ĝusta.

A diras(respondas) supozante kion B supozas. A diras uzante 別に, ke B-a supozo estas erara/neĝusta/netrafa.

------
Dankon pro via konsiloj kaj korektoj.

Reen al la supro