Al la enhavo

Peto por helpo kun traduko

de gentry, 2018-julio-19

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

gentry (Montri la profilon) 2018-julio-19 12:42:19

Saluton! Mi estas komencinta grandan traduko-projekton en Esperanton, kaj mi bezonas kelkajn sugestojn. La anglajn vortojn "parole" kaj "probation" ŝajnas al mi malfacilaj traduki. Kiel dirus vi ilin Esperante?

Mi aprezegus iujn el viaj ideoj. Antaŭdankon.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-julio-19 17:32:09

1. vorto de honesto aŭ honest-vorto
mi donas honest-vorton, ke ĉio, publikigita en la interreto, estas pura vero.

2.prov-tempo aŭ prov-periodo
kiam oni dungas kandidaton por labori, oni donas al li prov-tempon aŭ prov-periodon por sĉiiĝi, ĉu li taŭgas aŭ ne.

eblas diri ankaŭ kontrol-tempo aŭ eĉ esplortempo

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-20 05:43:28

Mi samopinias:

1. vorto de honesto aŭ honestovorto

2. provotempo aŭ provoperiodo

sudanglo (Montri la profilon) 2018-julio-21 12:07:20

Both Wells and Benson prefer derivatives with 'honor'

To release on parole - honorliberigi, honorvorte liberigi

However PIV defines honesta in terms of honoro - konformigante sin al la honoro, al la devo, kc

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-23 06:59:14

Eble mi eraras, sed por mi "honesta" temas pri iu interna, donita de mi mem. "Honora" celas iun eksteran, donita de iu alia. Kiam oni liberigas vin kontraŭ via vorto, temas pri via promeso, vorto de honesto. Sed vi merite agadis en asocio, la asocio povas nomi vin honora membro.

Ondo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-03 07:10:00

Estas vane provi imiti iujn malnovajn signifojn de la Angla parole. Honorvorto iomete pensigas pri io arĥaika, ne pri moderna, aktuala jura sistemo. Mi rekomendas diri, kiel en pluraj aliaj lingvoj, kondiĉa liberigo, kondiĉa libereco.

La malliberulo eble honorvorte akceptas la kondiĉojn de sia liberigo (“vorton de honoro!”, “per mia honoro”, estas jam Zamenhofaj ekzemploj), eble subskribas dokumenton, eble nur aŭskultas diktadon de la kondiĉoj, sed la formo de la akcepto ne estas grava.

Probation, laŭ mia kompreno, estas simila afero, sed pli emfazas la kontroladon, sub kiu la kondiĉe liberigita homo devas vivi dum la probation-tempo . Por tia tipo de kondiĉa libereco oni povas diri kontrolata liberecokontrolata liberigo.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-03 09:56:50

Aĥ, mi ne eĉ komprenis, ke temas pri kondiĉa liberigo aŭ libereco. Ĉu kontrolata libereco enhavas signifon, ke oni portas iun spurilon?

Ondo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-03 19:08:19

"Parole" kaj "probation" estas juraj terminoj en la Angla lingvo, kaj ilia preciza signifo dependas de la leĝoj en la koncerna lando, en Usono eĉ ĉiu partoŝtato povas mem difini la enhavon kaj aplikokampon de la diversaj kondiĉecoj. Sed por iel komprenigi la aferon al alilandanoj kaj alilingvanoj, oni uzu vortojn eĉ iom kompreneblajn, ekz. "kondiĉa" aŭ "kontrolata liberigo", ankaŭ "prova liberigo" eblas.

La aferon komplikas tio, ke la jura filozofio kaj terminaro en landoj kun Brit-devena juro (Usono k.a.) grave diferencas de aliaj juraj tradicioj.

Reen al la supro