Al la enhavo

kuraĝa aŭ kuraĝema ?

de llwynrt, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

llwynrt (Montri la profilon) 2019-januaro-20 15:10:43

Saluton

Ĉu oni povas diri kuraĝema ? Aŭ stultema ? en PIV, ekzistas nur kuraĝa kaj stulta. Kial iuj vortoj ne kunmetiĝas kun -em ? Mia profesoro diris ke a vortoj ne kunmetiĝas kun -em sed kiam mi serĉas "kuraĝema" en google, mi trovas respondojn. Ĉu estas malbona uzado de Esperanto ?

dankon
Mariliz

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-20 20:38:35

-em-a estas verba sufikso; formale vi povas fari el adjektivo 'kuraĝa' verbon 'kuraĝi' kaj poste adjectivon 'kuraĝema'

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-21 07:44:39

sergejm:-em-a estas verba sufikso
Verba sufikso? Ĉu vi povas klarigi, ĉar por mi -em aperas kiel adjektiva sufikso?

Urho (Montri la profilon) 2019-januaro-21 08:18:07

Metsis:
sergejm:-em-a estas verba sufikso
Verba sufikso? Ĉu vi povas klarigi, ĉar por mi -em aperas kiel adjektiva sufikso?
Bonvolu vidi ĉe la libro de Henrik Seppik :
La tuta Esperanto > -ema

sudanglo (Montri la profilon) 2019-januaro-21 10:43:18

Verba sufikso? Ĉu vi povas klarigi, ĉar por mi -em aperas kiel adjektiva sufikso?
Mi supozas ke oni povus taksi 'em' verba sufikso en la senco ke X-ema estas kutime interpretata kiel emas X-I.

Ekz. Mi estas biciklema oni komprenus kiel Mi emas bicikli- ne kiel mi emas al bicikloj, nek kiel mi emas esti bicikla.

Do la demando ĉu kuraĝema kaj stultema estas bonaj Esperantaj vortoj pivotas ĉirkaŭ la ofteco de stulti kaj kuraĝi.

Estas iuj vortoj kiujn oni malofte renkontas en verba vestaĵo - ekz. trajni aŭ ĉevali. Tiel, eble, trajnema aŭ ĉevalema ŝajnas, je unua rigardo, strangaj.

Tamen la premo interpreti kiun ajn Esperanta kumetitan vorton kiel ne tute sensencan havas sekvon ke eĉ al la plej stranga/malofta kunmetitaĵo oni emas doni iun sencon en la koncerna situacio.

En la fina analizo, eble temas pri demando de stilo.

llwynrt (Montri la profilon) 2019-januaro-21 17:08:08

Dankon por viaj respondoj
La ligilo bone respondis al mia demando. Sed mi ne konas Henrik seppik, ĉu li estas fidinda ?
Mia profesoro diris ke oni nepre ne povas diri kuraĝema, do ĉu li malpravis ?

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-21 18:01:21

'La tuta Esperanto' estas bona lernolibro, multfoje reeldonita. Sed ĝi estas malnova, novaj aldonoj tie mankas. Sed ĉu vere necesas 'ri', 'na', '-iĉ-' k.t.p.?

Mi diris ke -em- estas verba sufikso, ĉar oni aldonas ĝin al verba radiko.
En 'La tuta Esperanto' estas tabelo al kiaspecaj radiko oni aldonas kiajn sufiksojn.

-em-, -ind-, -end-, -ebl- oni aldonas al verbaj radikoj kaj ofte tradukas al ordinaraj lingvoj per patricipoj.
Vortoj kun tia sufiksoj malofte aperas en vortaroj.
Certe, vi povas diri 'kuraĝema' se tio necesas.

Urho (Montri la profilon) 2019-januaro-21 21:00:11

llwynrt:Dankon por viaj respondoj
La ligilo bone respondis al mia demando. Sed mi ne konas Henrik Seppik, ĉu li estas fidinda ?
[…]
Bonvolu legi la esperantlingvan vikipedian artikolon: Henrik Seppik. — Cetere, La tuta Esperanto ekzistas ankaŭ en lernu! (→ Biblioteko). Notu, ke vi povas uzi la lernu!-vortaron ĉe nekonataj vortoj. ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2019-januaro-22 18:19:06

Mi pensas ke -em- interesemas afikso, ne nur verbema.

"Stulta" kaj "stultema" praktike egalsignifas sed "stultema" nuancas ne veran esencon, sed nur konduton oftan. Eble sugestas ke tiu homo povus lerni alikonduti aŭ decidi alikonduti, aŭ implicas eksternan faktoron kiu ŝajnigas rin stulta. "Emi" povas signifi DEZIRO sed ankaŭ statistikan tendencon, pro tio OFTA povas sinonimi "iel".

Multaj lernantoj de esperanto "stultemas", nur por disimuli kaj plaĉi instruiston, sed fine ili ek protestas, ek rebelas, ek aŭtentikas kaj ek riskas ek kabei tre plifruol atingi ek kiai al Kabe.

Jenas drasta nuancego (Firmao Kokakolao firme ade malkonsilas uzon de afikso -em):
1. Emi trinki sed ne trinki, ĉar mi konscias kokakolaon noca, eĉ se mi ŝategas ĝian guston, la reklamojn kaj botelojn de kokakolao. (Kokakoladeziri)

2. Emi trinki kolakolaon ĉar mi ofte, statistike, po du litrojn por tago, trinkas kokakolaon (kaj prifajfegas diabeton). (Kokakolaofti).

Ambaŭkaze mi estus kokakolaema samaŭ mi trinkemus kokakolaon.
Por la firmao Kokakolao tiuj nuancetoj (1. aŭ 2.) estas esencaj, drastaj, paradigmaj, vivaŭmortaj.
Do, kakakolaa prezidanto absolute mal "ememas", ri preferas konkretajn senambiguajn procentojn.


Alia afero estas "stultulema". La trompiloj stultulemas aŭ la stultuloj trompilemas. La konteksto servas por decidi favore al 1. aŭ 2.

Bona instruisto de Esperanto malkonsilus -em, krom por poezio kaj politiko.

La poetoj aŭ politikoj povas amuziĝi per stetikan aŭ komunikan galimation:
"Mi kokakolaememas"
Laŭ via prefero, tio povas signifi:
a. Mi oftas deziri kokakolaon (sed ne trinkas ĝin; nur saneckoncieckialoj)
b. Mi deziras trinki ofte kokakolaon por esti edifanta vendisto de Kokakola ĉiam pli proksima al la prezidanto, sed mi ne atingas forgesi diabetriskon.
c. Mi deziras deziri trinki kokakolaon, sed mi neniam forgesas diabetriskon.
d. Mi ofte oftas trinki kokakolaon kaj mi malplenigas dulitran botelon post botelo, kaj ne trovas pantalonon por enhavi mian ventron.

Denove la konteksto devus manaĝeri prudentan uzon de afiksafikso -emem-.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2019-januaro-24 16:23:58

La difino de Vortaro.net ankaŭ estas leginda kaj ekzemploplena.

Reen al la supro