Al la enhavo

Kotava

de Ergazomai, 2008-junio-18

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-18 15:44:20

Ĉu iu ĉi tie parolas (aŭ studas) Kotava? Mi estas lernanta ĝin, kaj mi volas demandi al iu miajn dubojn.
Ĝi estas tro malfacila lingvo, por studi senhelpe!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-19 08:35:20

Ergazomai:Ĉu iu ĉi tie parolas (aŭ studas) Kotava? Mi estas lernanta ĝin, kaj mi volas demandi al iu miajn dubojn.
Ĝi estas tro malfacila lingvo, por studi senhelpe!
ĉu vi trovas kurson en la italan , la esperantan aŭ la anglan? Mi pensis ke estis nur en la francan.

Por mi ĝin estas iomete malinteresa, ĉar ne pli bona ol Eo. Sed mi ne memoras tre bone.

estus bona se vi metus ĉi-tie teksteto pri kio estas. ridulo.gif

ĝis,

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-19 13:57:10

jan aleksan:estus bona se vi metus ĉi-tie teksteto pri kio estas. ridulo.gif
Kotava estas apriora lingvo, kreita de Staren Fetcey en la 1978-a. Ĝi havas vortaron obtenitan per la unuigo de la radikoj, ankoraŭ pli ol Esperanto.
Es.:

en Esperanto -ej- indikas la loko.

en Kotava estas eĉ du sufiksoj de loko:
-xe por la loko uzata por la farado de l'akcio (ekz.: ia(produki) > iaxe (produkejo))
-xo por la loko kie la radiko montriĝas (ekz.: aal (arbo) > aalxo (arbaro))

Kotava havas fakte nur unu granda malbonaĵo: la radiko de la nomo ne estas la sama de la verbo. Do, oni devas lerni radikojn por ambaŭ la funkcioj.
Ekz.: ke, kiel prepozicio signifas "de", kiel verbo signifas "atendi"

Jes, la lernolibro estas nur france. Do la malfacileco de la du lingvoj (franca kaj Kotava) unuiĝas!

Reen al la supro