Al la enhavo

Angle “Yet” en Esperanto

de Nala_Cat15, 2019-majo-17

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-17 22:55:11

Kio estas la diferenco inter la vortoj ĝis nun , tamen, nun ankoraŭ, ankoraŭ, kaj jam? Ili ĉion signifas “yet” en la angla. Kiuj kontekstoj oni uzas ilin?

Antaŭdanke al ĉiuj

Kriketo (Montri la profilon) 2019-majo-21 12:37:43

Unu el la multaj malfacilecoj de la angla estas ke ekzistas (multaj) vortoj kiu havas plurajn signifojn (kiel, compreneble, pluraj aŭ eble ĉiuj aliaj lingvoj...). Esperanto havas por ĉiuj sentoj diversaj vortoj (trinki, drinki, ktp...)

ĝis nun = until now
ankoraŭ = also
jam = already

Ĝis nun, mi ne legis la libron.
Mi ankoraŭ lernas la rusan
Mi jam legis la libron.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-22 10:06:02

Nala,

La angla estas fifama por ne marki rolojn de vortoj en frazoj, sed uzas vortordon por tio (I had read the book vs. I had the book read). Variacio de tio estas, ke vortoj povas havi plurajn signifojn, kiel Kriketo skribis. La ekstrema kazo ja estas la frazo Buffalo buffalo buffalo….

Uzu PIV-on kaj Tekstaron kaj konatiĝu kun la ekzemploj de "ĝis nun", "tamen"…

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-25 13:04:35

ankoraŭ = also
kvankam la uzo de ankoraŭ en Esperanto ampleksas pli ol la angla "still", tio estas la kerna signifo, kaj nur foje la senco proksimas al ankaŭ (also).

Oni devus ekkoni la kontekston por decidi ĉu mi ankoraŭ lernas la rusan signifas I am stll learning Russian or I am additionally learning Russian.

Baze "still" = "not yet". Tamen mi havas la senton ke dum "still" rillatas retroe (ĝis nun), ofte "yet/not yet" havas okulon al la estonto.

Have you finished? - Not yet. (implicas ke vi atendas ke iam oni finos.)
I have yet to meet a normal Esperantist (eble tiaj ekzistas).

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-01 05:57:12

KIO? Kiel “ ankoraŭ “ povas signifi ALSO en la angla ? Mia vojaĝo de lernanta esperanto estas mensogo!

Серёга (Montri la profilon) 2019-junio-01 08:53:34

Ankaŭ is also, ankoraŭ signifas that it has still not been made.

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-01 15:52:03

Mi pensas "ankoraŭ ne" aŭ "ne jam" por "not yet".

Reen al la supro