Al la enhavo

Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj

de Kriketo, 2019-oktobro-07

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 08:44:04

Nornen:
Gxi ne havas n-finajxon por esti perverba priskribo.
Ne, por esti perverba priskribo en la espa la vorto devas esti adverbo (aŭ eble uzi iun prepozicion). Plie ni jam antaŭe diskutis, kio estas la diferenco inter
  • Mi farbis la muron blanka.
  • Mi farbis la muron blanke.
Adjektivo "blanka" priskribas staton de la objekto ("la muro") post la ago (farbado). Kelkaj lingvoj uzas la gramatikan kazon translativo por ĉi tio. La espa uzas minimume tri diversaj manieroj por ĉi tio (nominativa adjektivo, kiel + akuzativo, ĝis + nominativo).

Adverbo "blanke" priskribas la agon (farbadon), kaj ne signifas, ke la rezulto egalas tiun de la translativo. Temas pri, kiel oni esprimas la instruktivan kazon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 16:03:15

Aliaj eblecoj:

Mi refarbis la flavajn seĝojn en blankon.
Mi refarbis la flavajn seĝojn blanken. (ĉu tio pravas?)
Mi refarbis la flavajn seĝojn blankige.
Mi blankigis la flavajn seĝojn refarbe.

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 16:13:21

Metsis:Ne, por esti perverba priskribo en la espa la vorto devas esti adverbo (aŭ eble uzi iun prepozicion).
Mi bedaŭras.

La patro estas bona. (perverba priskribo ajektiva sur la subjekto)
La patro alvenis sana. (perverba priskribo adjektiva sur la subjekto)
Neniam mi trovis lin tia. (perverba priskribo ajektiva sur la objekto)

Estas nur du okazoj, kiam perverba priskribo prenas e-finaĵon:
1) Kiam la rilatvorto markas nek kazon, nek nombron:
1a) Resti kun leono estas danĝere.
1b) Estas bezone, ke vi venu.
2) Kiam la rilatvorto estas la subjekto de la ĉeffrazo kaj la perverba priskribo estas participo esprimanta "kroman agon":
2a) Kurante mi falis.

Por farbi murojn, oni bezonas nek pliajn kazojn, nek prepoziciojn: Mi farbis la murojn blankaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 07:45:13

Mi scias, ke vi scias, ke mi ne samopinias ridulo.gif

En la frazo "Mi farbis la muron blanka" mi perceptas ŝanĝon: antaŭ la ago la muro ne estas blanka, post la ago estas. Ŝajnas, ke parolantoj de la hindoeŭropaj lingvoj ne perceptas ŝanĝon: por ili ekzistas nur la post-aga stato.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 10:57:58

Kiam estas statoj antaŭ la ago kaj post la ago miaopinie estas pli bone uzi prepoziciojn (en la finna, mi pensas, tio estas kazoj).
Mi farbis la muron el flava en blankan
Komparu ruse:
Я покрасил стену из желтого в белый

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 01:22:13

sergejm:Kiam estas statoj antaŭ la ago kaj post la ago miaopinie estas pli bone uzi prepoziciojn (en la finna, mi pensas, tio estas kazoj).
Mi farbis la muron el flava en blankan
Komparu ruse:
Я покрасил стену из желтого в белый
Tio bonas, miaopinie.

Ĉu bonas la jena frazo? Mi farbis la flavan muron blankige.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 08:23:19

Tiam diru pli simple: mi blankigis la flavan muron.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 08:54:05

Aŭ: Mi priblankis la flavan muron.

El vortaro net:
Pri.
III- Pref., signifanta:
1. ke oni aplikas al difinita objekto la ideon, enhavatan laŭ absoluta senco en la simpla verbo, t.e. ke oni transitivigas netransitivan verbon: (...) prilabori teron; (...) unu kampo estis pripluvata; fajra kolono prilumis al ili la vojon; lian palan vizaĝon la luno prilumis

En tiu senco PRI korespondas kun pola O: prilumi - oświecić, priblanki - obielić, priori - ozłocić...

Reen al la supro