Al la enhavo

Fermita

Aŭgusteno, Ĵusteno, Marteno, Valenteno.

de Jxusteno, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 20:29:31

En Esperanto estas emo ŝanĝi lastan "in"on en la viraj vortoj al en. Ekzemple, Aŭgusteno (Augustin), Ĵusteno (Justin), Marteno (Martin), Valenteno (Valentin). Ŝajnas al mi, ke estas evidente, ke tion ĉi oni faras por ke oni ne pensu, ke tiu "in" estas la ina sufikso.
Tio ĉi estas ne nur en la viraj personaj nomoj, sed ankaŭ en ordinaraj vortoj.
Ekzemple, baldakeno (baldaquin), mateno (matin), magazeno (magasin), plateno (platine). Miajn vortojn cetere jesigas la jena citaĵo el la "Pri Reformoj en Esperanto":
"anstataŭ mateno ni povas kuraĝe lasi la originalan vorton matino k.t.p. ne timante ke iu akceptos ĝin por virina sekso de la vorto mato."
https://tekstaro.com/?s=5de423532adc4
Menciindas ankaŭ la jena Lingva Respondo:
"Vian opinion mi trovas tute prava, kaj por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsentas ĉiam preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo. Se en la Universala Vortaro troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankoraŭ la principon doni al tiuj nomoj formon latinan, sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.

Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas, uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p".
https://tekstaro.com/?s=5de423ad190dd

Reen al la supro