Al la enhavo

Ĉu la Fina Venko estas efektivigebla?

de Jxusteno, 2019-decembro-05

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 18:10:51

Kion oni faru por ke ĝi okazu post laŭeble plej mallonga tempo?
Miaopinie necesas la jenaĵoj:
  • bone lerni Esperanton
  • sciigi kiom eble pli da homoj pri Esperanto kaj ĝia graveco
  • eduki siajn infanojn kiel denaskajn Esperanto-parolantojn

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 18:21:26

Mi pensas, ke ankaŭ Esperantaj infanĝardenoj povus alporti tre multe da utilo al la movado.
Eble estos preskaŭ tutmonda skandalego, se malfermiĝos unua oficiala Esperantalingva infanĝardeno, sed tio ĉi eble faros Esperanton multe pli konata kaj diskutata.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-05 19:34:12

Mi opinias, ke la fina venko neniam okazos, ĉar ĝia celo estos atingita per alia rimedo.

Mi konjektas, ke post kelke da jaroj, maŝintradukado estos nediferencebla de homa tradukado, almenaŭ por ĉiutaga interparolado. Kaj tekste, kaj voĉe realtempe. Do por tutplaneda forigo de lingvaj bariloj, la parolantoj bezonos nur unu aferon: aliron al interreto.
Estos tri tipoj de homoj:
A) Tiuj, kiuj ja havas aliron, kaj povos sen Esperanto komuniki kun iu ajn.
B) Tiuj, kiuj nevolonte (ekz pro ekonomia situacio) ne havas aliron. Ili havas pli gravajn problemojn ol tutplaneda komunikado.
C) Tiuj, kiuj volonte ne havas aliron. Ili estas la ununura celgrupo de Esperanto, kaj ĉar ili ne estas ĉiuj, la venko ne estos fina.

Nur konjektoj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-decembro-05 19:36:10

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-05 19:40:59

nornen:Mi opinias, ke la fina venko neniam okazos, ĉar ĝia celo estos atingita per alia rimedo.

Mi konjektas, ke post kelke da jaroj, maŝintradukado estos nediferencebla de homa tradukado, almenaŭ por ĉiutaga interparolado. Kaj tekste, kaj voĉe realtempe. Do por tutplaneda forigo de lingvaj bariloj, la parolantoj bezonos nur unu aferon: aliron al interreto.
Estos tri tipoj de homoj:
A) Tiuj, kiuj ja havas aliron, kaj povos sen Esperanto komuniki kun iu ajn.
B) Tiuj, kiuj nevolonte (ekz pro ekonomia situacio) ne havas aliron. Ili havas pli gravajn problemojn ol tutplaneda komunikado.
C) Tiuj, kiuj volonte ne havas aliron. Ili estas la ununura celgrupo de Esperanto, kaj ĉar ili ne estas ĉiuj, la venko ne estos fina.

Nur konjektoj.
La momenton kiam (ĉu estas korekta gramatike?) tia teknologio aperos, lingva debato reaperos. Tiam UEA kaj ĉiuj esperantistoj devos esti aktivegaj ja.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 19:45:14

Zam_franca:

Nu, kaj per tute honestaj rimedoj konvinkadi la politikistojn kaj sciencistojn je preferindeco de Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-05 19:45:49

Kial lingva debato reaperos? Kial ĝi ne malaperos?

Se mi povas telefoni kun ĉinoparolante -li parolas ĉine kaj mi hispane-, kaj niaj telefonoj realtempe tradukas ĉion, ni eĉ ne ekscius, kion lingvon parolas la kunparolanto. Kial tio estigos debaton?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-05 20:00:41

Pro etikaj kialoj, mi pensas, ke estos debato. Ekzemple pro la mankoj, kiujn vi menciis.

Ne estas lingva debato en Eŭropo pri la lingvoj de la Unio. Kaj tion la Esperanto-asocioj de la Malnova Kontinento celas atingi, por finfine krei tutmondan debaton pri la lingva sistemo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 20:05:45

Zam_franca:Pro etikaj kialoj, mi pensas, ke estos debato. Ekzemple pro la mankoj, kiujn vi menciis.

Ne estas lingva debato en Eŭropo pri la lingvoj de la Unio. Kaj tion la Esperanto-asocioj de la Malnova Kontinento celas atingi, por finfine krei tutmondan debaton pri la lingva sistemo.
Por akceli la Finan Venkon, necesas politikaj diskutoj, ĉu? Nu, unua Esperantalingva infanĝardeno eble povos kaŭzi ilin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-05 20:08:35

Mi ne komprenas kion vi volas diri pere de ĝardeno de infanoj, ĉu infanvartejo? Kaj kial estos rimarkitaj per la ĵurnalistoj? Neniu zorgos pri tio!

Reen al la supro