Al la enhavo

„Kio ĉi?” Ĝusta demando?

de StefKo, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-07 23:12:26

El PEMG:

Memstara ĉi
(…)
Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉitiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:
Ĉi libron mi ŝatas. = Ĉi tiun libron mi ŝatas.

Do ĉu mi povas demandi ekvidante ian homon: “Kio ĉi?” = “Kio estas ĉi tiu homo?” ?

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-08 07:07:03

Se vi dirus al mi "Kio ĉi?", mi spontane supozus, ke vi demandas min pri "Kio estas ĉi tio?", alivorte pri objekto, kiun vi kunportas aŭ montras per fingro.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-08 08:26:40

Metsis:Se vi dirus al mi "Kio ĉi?", mi spontane supozus, ke vi demandas min pri "Kio estas ĉi tio?", alivorte pri objekto, kiun vi kunportas aŭ montras per fingro.
Kio ĉi (?) signifas? Ke via spontana supozo estas kontraŭ PEMG? Eble mi eraras.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-08 12:24:10

Kutime oni uzas 'ĉi' nur en 'tiu ĉi' kaj 'ĉiu ĉi'. Sed neniu malpermesas uzi 'ĉi' kun aliaj korelativoj, ekz. 'kiu ĉi?'

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-08 13:29:25

Pli regule estus diri "Kio estas ĉi tio (aŭ tio ĉi)" aŭ, se vi volas uzi la vorteton "ĉi" kiel memstaran, "Kio estas ĉi".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-08 13:33:27

sergejm:Kutime oni uzas 'ĉi' nur en 'tiu ĉi' kaj 'ĉiu ĉi'. Sed neniu malpermesas uzi 'ĉi' kun aliaj korelativoj, ekz. 'kiu ĉi?'
Tio ĉi, ĉi tio, ĉio ĉi, ĉi ĉio, tiu ĉi, ĉi tiu, ĉiu ĉi, ĉi ĉiu, tia ĉi, ĉi tia, ĉia ĉi, ĉi ĉia, tie ĉi, ĉi tie, ĉie ĉi, ĉi ĉie, tiel ĉi, ĉi tiel, ĉiel ĉi, ĉi ĉiel, tiom ĉi, ĉi tiom, ĉiom ĉi, ĉi ĉiom - ĉio ĉi sendube uzeblas. Oni eble teorie povas uzi la vorteton "ĉi" apud la tabelvortoj, komencantaj je "ki-" se apriore estas sciate pri proksimeco de la priparolataĵo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-08 18:36:10

Jxusteno:
Tio ĉi, ĉi tio, ĉio ĉi, ĉi ĉio, tiu ĉi, ĉi tiu, ĉiu ĉi, ĉi ĉiu, tia ĉi, ĉi tia, ĉia ĉi, ĉi ĉia, tie ĉi, ĉi tie, ĉie ĉi, ĉi ĉie, tiel ĉi, ĉi tiel, ĉiel ĉi, ĉi ĉiel, tiom ĉi, ĉi tiom, ĉiom ĉi, ĉi ĉiom - ĉio ĉi (...)
Tre interesa enskribaĵo! Ĝi similas kantadon de ia ekzotika birdo!

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-08 18:39:21

Jxusteno:Pli regule estus diri "Kio estas ĉi tio (aŭ tio ĉi)" aŭ, se vi volas uzi la vorteton "ĉi" kiel memstaran, "Kio estas ĉi".
Evidente! Sed mi celis, kiel eble, plej mallongan diraĵon!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-08 22:16:32

StefKo:
Jxusteno:Pli regule estus diri "Kio estas ĉi tio (aŭ tio ĉi)" aŭ, se vi volas uzi la vorteton "ĉi" kiel memstaran, "Kio estas ĉi".
Evidente! Sed mi celis, kiel eble, plej mallongan diraĵon!
Ordinare en Esperanto oni ne forlasas la verbon "esti". Sed en tre poezieca kaj neordinara lingvaĵo estas eble diri "Kio ĉi as" aŭ "Kio as ĉi".
Bonvolu atenti ke la memstara "ĉi" povas signifi ne nur "tiu ĉi" (="ĉi tiu") sed ĉion ĉi: tio ĉi, ĉi tio, ĉio ĉi, ĉi ĉio, tiu ĉi, ĉi tiu, ĉiu ĉi, ĉi ĉiu, tia ĉi, ĉi tia, ĉia ĉi, ĉi ĉia, tie ĉi, ĉi tie, ĉie ĉi, ĉi ĉie, tiel ĉi, ĉi tiel, ĉiel ĉi, ĉi ĉiel, tiom ĉi, ĉi tiom, ĉiom ĉi, ĉi ĉiom.
En la praktiko ĝi tamen ordinare signifas nur tiu ĉi (=ĉi tiu) kaj tie ĉi (=ĉi tie).
Ekzemple ĉi-lasta (=tiu ĉi lasta), ĉi-sube (=tie ĉi sube). Ial vastas la streketumo.
Pli da informo: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-08 23:49:42

Jxusteno:"Kio as ĉi"
Nun vi preskaŭ parolas majaan lingvon. En la majaaj, vortoj kiel "ani" (kiu), "a'in" (tiu ĉi), "a'an" (tiu), ktp, ricevas verbajn finaĵojn por indiki subjekton. Do efektive por diri "kiu estas vi?" oni diras "Kiuas vi?" (anihat?) kaj por diri "ni estas tiuj ĉi" oni diras "ni tiuĉias" (a'ino). Paralele kun substantivoj: por diri "vi estas mia patro" oni dira "vi mipatras" (inyuwa'at).

Reen al la supro