Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-25 18:51:18

StefKo:Ili pereis!
Kiuj?

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-25 19:08:34

Jxusteno:
StefKo:Ili pereis!
Kiuj?
La arbustoj de didi. Ĉu vi ne vidis ilin!?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-25 21:46:39

Chu la mesaghoj? Mi vidis.
Mi supozas ke eble ri volis kashe peti helpon de ni. Eble ria seksumejestro tenas rin kiel sklavon kaj perforte seksumigas rin? Estus tro strange reklami siajn servojn chi tie, en retejo kun internacia uzantaro, se ri loghas en Tajvano. Eble ri volis shajnigi al sia seksumejestro ke ri reklamas siajn servojn, dum ri efektive serchis savon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-30 18:39:12

Ankoraŭ unu pensiga artikoleto en franca gazeto "Le Figaro".
Éric Zemmour, unu el malmultaj okcidentaj realistoj, esprimas sian opinion pri la lukto kontraŭ kronviruso, laŭdante "aziajn" metodojn kaj kritikante degenerantan Eŭropon.
https://www.lefigaro.fr/vox/monde/eric-zemmour-ce-...

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-30 18:51:32

La Aziaj metodoj verŝajne estas fermi urbojn, tiamaniere igante homojn infektiĝi kaj morti, dum la politikistoj sidas en siaj sendanĝeraj palacoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-31 06:57:29

Saluton, Žustenčik...
Sed kial vi denove fermis vian vican "fadenon"?.. Ĉu vi iukaŭze ektimis, mia brava leporeto?
Mi tamen dankas vin kaj Zamčik'on pro viaj delikataj komplimentoj, esprimitaj tiufadene. Sed ĉu mi eble jam meritas pli altan titolon de "kremla trolo"?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 14:38:16

Novaĵo de l' populara scienco...
Ŝajnas, ke baldaŭ oni ekos produkti alkoĥolaĵojn el atmosfera karbon-dioksido.
Ekĝoju, drinkuloj de l' mondo!
https://www.nytimes.com/2020/03/30/climate/xprize-...

komunumo (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 22:28:54

Bonegan novaĵon vi alportas, senpacience mi atendos la novan trinkaĵon. Gratulon!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-aprilo-07 05:36:40

Miriga ekzemplo de kvazaŭ mezepoka malklereco en moderna Britio...
Iuj superstiĉaj britoj vandale difektas telefon-mastojn, kredante ke 5G-retoj disŝutas kronvirusojn.
https://www.theguardian.com/technology/2020/apr/06...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-07 22:08:18

Mikroondoj povas esti danĝeraj, sed tio tute ne rilatas kun virusoj.

Reen al la supro