Al la enhavo

🏳️‍🌈 Sengenrinstrua edukado ⚧️

de Jxusteno, 2020-februaro-25

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:17:40

Jen video pri edukado de infano sen igi ĝin ludi kun nur tradice "inaj" aŭ tradicie "iĉaj" ludiloj, sen vesti ĝin nur per tradicie "iĉaj" aŭ "inaj" vestoj ktp:
https://youtu.be/4sPj8HhbwHs

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:23:05

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:23:06

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:00:26

Cetere por sengenrinstrua edukado certe gravas uzado de genre neŭtrala pronomo. Ĝi povas esti la ununombra they en la angla, la pronomo hen en la sveda aŭ la genre neŭtrala pronomo ri en Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:17:33

Kial eduki infanojn kiel neduumulojn?

Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.
Sed knabo viras kaj inas knabino. Se junulo eksentas sin nek ina, nek vira, tiu ĉi iĝas neduuma, kaj ties gepatroj akceptu tion, se ili volas esti bonaj gepatroj.
Sed kial infano devas esti edukita neduume? Kial 5-jara infano ne devas scii, ĉu li estas vira aŭ ĉu ŝi estas ina?

Mi ne komprenas.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:21:20

Zam_franca:Kial eduki infanojn kiel neduumulojn?

Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.
Sed knabo viras kaj inas knabino. Se junulo eksentas sin nek ina, nek vira, tiu ĉi iĝas neduuma, kaj ties gepatroj akceptu tion, se ili volas esti bonaj gepatroj.
Sed kial infano devas esti edukita neduume? Kial 5-jara infano ne devas scii, ĉu li estas vira aŭ ĉu ŝi estas ina?

Mi ne komprenas.
Nu, se vi subkomprenas la seksorganojn, la infanoj kredeble scias kiel aspektas iliaj seksorganoj. Sed ĉi tio ŝajnas simple ne influi iliajn kondutojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:26:29

Jxusteno:
Zam_franca:Kial eduki infanojn kiel neduumulojn?

Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.
Sed knabo viras kaj inas knabino. Se junulo eksentas sin nek ina, nek vira, tiu ĉi iĝas neduuma, kaj ties gepatroj akceptu tion, se ili volas esti bonaj gepatroj.
Sed kial infano devas esti edukita neduume? Kial 5-jara infano ne devas scii, ĉu li estas vira aŭ ĉu ŝi estas ina?

Mi ne komprenas.
Nu, se vi subkomprenas la seksorganojn, la infanoj kredeble scias kiel aspektas iliaj seksorganoj. Do, ili devas scii sian bilogian sekson. Sed ĉi tio ŝajnas simple ne influi iliajn kondutojn.
Oni nomas "li" virseksulon kaj "ŝi" inon.
Mia demando estas : kial ĉesi fari tion? Ĉu vi vere pensas, ke 5-jara infano estus pli feliĉa estante nek ina nek vira? Miapense iu, kiu fartas nek vira nek ina, ekfartas tiamaniere almenaŭ adoleskante, ne antaŭ.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:30:14

Zam_franca:

En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurkaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj). Mi ne pensas ke pronom-uzo per si mem povas dikti al infano ĉu ĝi estu ipo, ino aŭ iĉo. Mi pensas ke infaneto povas senti sin iom nefeliĉa se oni malpermesas al ĝi ludi kun pupo aŭ aŭteto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:47:23

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:Kial eduki infanojn kiel neduumulojn?

Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.
Sed knabo viras kaj inas knabino. Se junulo eksentas sin nek ina, nek vira, tiu ĉi iĝas neduuma, kaj ties gepatroj akceptu tion, se ili volas esti bonaj gepatroj.
Sed kial infano devas esti edukita neduume? Kial 5-jara infano ne devas scii, ĉu li estas vira aŭ ĉu ŝi estas ina?

Mi ne komprenas.
Nu, se vi subkomprenas la seksorganojn, la infanoj kredeble scias kiel aspektas iliaj seksorganoj. Do, ili devas scii sian bilogian sekson. Sed ĉi tio ŝajnas simple ne influi iliajn kondutojn.
Oni nomas "li" virseksulon kaj "ŝi" inon.
Mia demando estas : kial ĉesi fari tion? Ĉu vi vere pensas, ke 5-jara infano estus pli feliĉa estante nek ina nek vira? Miapense iu, kiu fartas nek vira nek ina, ekfartas tiamaniere almenaŭ adoleskante, ne antaŭ.
En multaj lingvoj (ekzemple en la turka kaj la aliaj tjurakaj lingvoj) estas nur unu ununombra triapersona pronomo (kaj por neduumuloj, kaj por duumuloj). Mi ne pensas ke pronom-uzo per si mem povas dikti al infano ĉu ĝi estu ipo, ino aŭ iĉo.
Sed nek en Esperanto, nek en la angla, nek en la sveda; en tiuj tri lingvoj estas duumaj pronomoj. Tamen ili estis viaj ekzemploj.
Se en la franca, oni uzas la novegan "iel" por paroli pri infano, estus strangega; "iel" estas uzata kvazaŭ nur por paroli pri la malmultenombraj neduumuloj, certe kvazaŭ neniam por paroli "neŭtrale". Neniam mi ĝin aŭdis.

Kaj jen simpla demando : lerneje en ekzemple Britujo, aliaj infanoj nomas iun ajn infanon "he" aŭ "she", laŭ tio, al kio tiu infano ŝajnas. Kion vi farus por eviti tion? Ĉu ĝeneraligi tutlande aŭ tutmonde tiun edukadosistemon, ĉu serioze?? Aŭ ĉu paroli kun la lernejestroj estus necesa? «Mia infano devas resti nek vira nek ina ĝis ria plenkreskiĝo. Ĉu vi povus farigi, ke ri estu nomata "they" ĉiam?»

Krome, kiel oni diras "straw man" en Esperanto? Ĉar mi kredas, ke fakte via respondo estis "straw man"!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:48:18

Mi pensas ke infaneto povas senti sin iom nefeliĉa se oni malpermesas al ĝi ludi kun pupo aŭ aŭteto.
Mi samopinias
Ĉesi eduki tiel, kiel "bluaĵo = por knaboj" kaj "rozaĵo = por kanbinoj" ja estas farinda. Pli da "neŭtralaj" ludiloj estas sendube necesaj, estintecaj antaŭjuĝoj ne plu gravu.

Reen al la supro