Al la enhavo

La pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties genra identeco, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-06

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 17:44:29

Certe nek la lingva respondo de Zamenhofo, nek la Akademio povas ŝanĝi la sencon de la netuŝebla pronomo ĝi, kiu, kiel ni vidas en la Ekzercaro, plej precize respondas sia traduko en la angla versio de la Gramatiko kaj sia angla traduko en la Universala Vortaro: it.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 17:46:26

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:Do, kio?
"...jam nun...".
Ĉu vi komprens ke "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" kaj "iu aŭtoritata institucio" estas malsamaj aferoj?
Ne estas "iu", estas "ia".
Nu, mi ne scias. Ĉu estas alia institucio, krom la Akademio, kiu zorgas pri la evoluado de la lingvo?
Mi pensas ke "iu aŭtoritata institucio" nuntempe estas nenio alia ol la Akademio sed "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" estas ne la Akademio sed la Akademianoj kaj aliaj lingve spertaj esperantistoj. Se ambaŭ signifus la Akademion kaj se oni ne povus uzi neoficialajn vortojn, ĉi tiu parto de la Antaŭparolo estus ne tute logika: " sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. ".
"tiuj personoj" estas ja la geakademianoj. Sed atentu: mi ne kredas, ke Zamenhofo volis diri "3 geakademianoj, en aro da 44 geakademianoj kaj 11 korespondantoj, povas oficialigi ion".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 17:49:02

Ĉu vi daŭre pensas ke oni rajtas uzi nur oficialajn vortojn?
Aŭ ĉu vi pensas ke povas esti neoficialaj vortoj, kiujn aprobas ĉiuj Akademianoj, sed ial ne oficialigas ilin?
Eĉ por jam oficialiĝintaj vortoj povas esti voĉdonintaj ne ĉiuj Akademianoj.
Kion oni do "devas uzadi nur en la literaturo"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 18:01:15

Robin ne estas Akademiano sed mi pensas ke ri tamen estas unu el la plej aŭtoritataj en nia lingvo:
https://eo.m.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzant...
https://telegramo.org/

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 18:03:48

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:Do, kio?
"...jam nun...".
Ĉu vi komprens ke "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" kaj "iu aŭtoritata institucio" estas malsamaj aferoj?
Ne estas "iu", estas "ia".
Nu, mi ne scias. Ĉu estas alia institucio, krom la Akademio, kiu zorgas pri la evoluado de la lingvo?
Mi pensas ke "iu aŭtoritata institucio" nuntempe estas nenio alia ol la Akademio sed "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" estas ne la Akademio sed la Akademianoj kaj aliaj lingve spertaj esperantistoj. Se ambaŭ signifus la Akademion kaj se oni ne povus uzi neoficialajn vortojn, ĉi tiu parto de la Antaŭparolo estus ne tute logika: " sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. ".
"tiuj personoj" estas ja la geakademianoj. Sed atentu: mi ne kredas, ke Zamenhofo volis diri "3 geakademianoj, en aro da 44 geakademianoj kaj 11 korespondantoj, povas oficialigi ion".
Ĉu vi daŭre pensas ke oni rajtas uzi nur oficialajn vortojn?
Aŭ ĉu vi pensas ke povas esti neoficialaj vortoj, kiujn aprobas ĉiuj Akademianoj, sed ial ne oficialigas ilin?
Eĉ por jam oficialiĝintaj vortoj povas esti voĉdonintaj ne ĉiuj Akademianoj.
Kion oni do "devas uzadi nur en la literaturo"?
Miaopinie, oni rajtas uzi radikojn samkiel "mojos" aŭ "ri" kaze en kiu la aliaj pronomoj ne povas taŭgi, t.e. por paroli pri neduum-uloj. Sed oni tamen devas atenti kiam oni uzas neoficialajn vortojn.
"mojos-" estas ege instruata rete, do ĝi fakte ne estas problema.
Sed oni ja ne devas ŝanĝegi la gramatikon de Esperanto laŭ sia propra volo!!!
Miapense, la Akademio devus oficialigi "ri" por la neduumuloj kaj la radikon "mojos-".

Oni devas uzadi "nur en la literaturo" strangajn/maloftajn vortojn; ekzemple, familiara sinonimo de "Parizo" estas en la franca "Paname", do en Esperanto "Panamo". Sed tiu ĉi familiara kaj neutila sinonimo ne indas esti oficialigita. Ĝi miaopinie nur skribindas, notite, en literaturo. Plie, la radiko "Panam-" jam ekzistas en Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 18:05:55

Jxusteno:Robin ne estas Akademuano sed mi pensas ke ri tamen estas unu el la plej aŭtoritataj en nia lingvo:
https://eo.m.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzant...
https://telegramo.org/
Ri certe parolas fluan Esperanton; sed ĉu ri korespondas kun la Akademio? Mi ne scias.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 18:29:48

Zam_franca:
Jxusteno:Robin ne estas Akademuano sed mi pensas ke ri tamen estas unu el la plej aŭtoritataj en nia lingvo:
https://eo.m.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzant...
https://telegramo.org/
Ri certe parolas fluan Esperanton; sed ĉu ri korespondas kun la Akademio? Mi ne scias.
Ĉu nekorespondado kun la Akademio montras neaŭtoritatecon en la lingvaj aferoj? Hm... La Fundamento ne diras tion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 20:57:37

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:Robin ne estas Akademuano sed mi pensas ke ri tamen estas unu el la plej aŭtoritataj en nia lingvo:
https://eo.m.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzant...
https://telegramo.org/
Ri certe parolas fluan Esperanton; sed ĉu ri korespondas kun la Akademio? Mi ne scias.
Ĉu nekorespondado kun la Akademio montras neaŭtoritatecon en la lingvaj aferoj? Hm... La Fundamento ne diras tion.
Ĝi ne montras netaŭgecon. Ĝi montras, ke ri ne povas esti konsiderata kiel "unu el la plej aŭtoritataj" uloj. Ri estas nek oficialiuma, nek gramatikisto miascie, eĉ nek miakone 'stelulo' de la Esperanta literaturo.
Ri kompreneble certe povas ete konsili al vi, sed tiuj konsiloj havos nenion oficialan.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 22:22:50

Oficiale en Esperanto estas tri ununombraj triapersonaj pronomoj: ĝi, ŝi kaj li. Ĝi signifas la priparolataĵon aŭ la priparolatan infaneton; ŝi signifas la priparolatan inon; li signifas la priparolatan iĉon (virseksan personon aŭ virseksan beston) aŭ la priparolatan personon kies sekso estas nekonata de la parolanto aŭ se la parolanto konas ĝin sed intence ne sciigas ĝin al la alparolato(j) (la substrekitaĵo povas esti rigardata kiel seksisma...). La nura afero, por priparoli kiun taŭgas neniu el la tri pronomoj, estas "la priparolato kies genra identeco estas neduuma". Kaj se mi ĝuste komprenas, vi ial pensas ke necesas nur pronomo, kiu plenumus la rolon de "neduuma pronomo". Mi ne konsentas pro pluraj kaŭzoj kaj opinias ke la pronomo ri signifu la priparolaton tute sendepende de ties sekso. Kredeble en neniu lingvo nun estas aparta pronomo por la neduumuloj; se en Esperanto estus tia pronomo, ĉi tio povus esti kontraŭkutima por multaj. La sveda lingvo, kiu estas en tre simila situacio rilate la pronoman sistemon, ekhavis la seksneŭtralan pronomon hen. Se vi volas konvinkiĝi ke la oftiĝinta pronomo hen estas ĝuste seksneŭtrala, sed ne nur por la neduumuloj, vi eble povus demandi pri tio en la Telegrama grupo "Esperanto - Svenska". Ĉi tie troveblas ligilo al ĝi: https://telegramo.org/

Eble vi pensas ke estus pli egalece se oni havus apartan pronomon por la neduumuloj ĉar la inoj kaj la iĉoj ja havas siajn apartajn pronomojn. Tia solvo tamen alportus al la lingvo malegalecaĵon ĉar ne estas "la sola neduuma genra identeco". "Neduuma" estas terminego por ĉiuj genraj identecoj, estantaj nek ekskluzive inaj, nek ekskluzive iĉaj. Do, se la pronomo ri estus nur por la personoj kies genra identeco estas neduuma, ĝi estus por ĉiuj genroj, krom la ina kaj la iĉa. "Pronomo, signifanta personon de ajna genra identeco krom la ina kaj la iĉa" similas al "vorto, signifanta ĉiun ajn koloron krom la griza kaj la helruĝeta".

Finfine, en la praktiko, kiel ekzemple en "Amu rin", "
Juna amserĉado per Esperanto
", "El kulturo de perforto al kulturo de konsento", la pronomo ri estas uzata kiel seksneŭtrala. Ĝi ja estis prezentita kiel seksneŭtrala en "Sekso kaj egaleco".
Jen cetere ankaŭ ekzemplo de la seksneŭtrala uzo de la pronomo ri:
"Se vi volas komuniki rekte kun iuj [tiele] jutubisto, plej taŭga maniero estus komenti rekte en Jutubo, ĉar tiel la jutubisto ricevos averton kaj eble ri decidos respondi al vi.".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 22:24:19

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro