Al la enhavo

La pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties genra identeco, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-06

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2020-marto-09 11:00:40

novatago:Aldoni senutiliaĵon ne estas faciligi la lingvon.

Aparte ĉi tiuj aĉaj fadenoj estas lacigegaj kaj tute malbeligas la publikan aspekton de Esperanto.
Cetere, kiel diras PIV ne ekzistas vera hermafrodito en la homa specio.

Kiel ria persono pisus?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-09 12:02:59

sudanglo:Cetere, kiel diras PIV ne ekzistas vera hermafrodito en la homa specio.
Ĉu vere? Kia abomena provo igi la interseksulojn nevideblaj... Ĉiuokaze, PIV ne ŝajnas esti bona lernilo de biologio.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-09 12:26:30

Ĉu eble la pronomo hen ankaŭ "tute malbeligas la publikan aspekton de la sveda"?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-10 17:37:16

Tamen klarigu do, leporeto, kio vi ekzakte estas: ĉu reala praktikanta/kontaktanta gejo (pasiva, aktiva aŭ universala), ĉu hermafrodito, ĉu interseksulo, ĉu aseksulo, ĉu simple ĉe-komputila teoriulo pri seksaj/seksumaj variacioj?

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 06:35:25

laŭ ies bontrovo krom la mia decidiĝu la afero. estas mi mem fluseksa/geseksa, sed mi ne volas uzi ``ri`` ĉar estas iom eble, ke ne ĉiuj ĝin komprenus. ``oni`` kaj ``(ĉi) tiu`` ambaŭ taŭgus je la plejmulto de situacioj, ĉu ne?

ri iris vendejen.
kial ne: tiu iris vendejen.

certe scias multaj pri la Z~a rekomendo ``ĝi``, sed ĝi estas senpersoniga kaj do ofenda.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 07:07:32

kvarelcentenorvega:laŭ ies bontrovo krom la mia decidiĝu la afero. estas mi mem fluseksa/geseksa, sed mi ne volas uzi ``ri`` ĉar estas iom eble, ke ne ĉiuj ĝin komprenus. ``oni`` kaj ``(ĉi) tiu`` ambaŭ taŭgus je la plejmulto de situacioj, ĉu ne?

ri iris vendejen.
kial ne: tiu iris vendejen.

certe scias multaj pri la Z~a rekomendo ``ĝi``, sed ĝi estas senpersoniga kaj do ofenda.
"Li/ŝi/…" estas difinaj personaj pronomoj, "oni" estas nedfina. Oni povas nomi la oni-formon la senpersonan pasivon.

Estas multaj proponoj/ismoj, la tiu-ismo estas unu kaj la ĝi-ismo estas alia. Ĉiuj ismoj havas siajn argumentojn. Ekz. la ĝi-istoj argumentas, ke la mandarina (ĉ. 960 milionoj denaskaj parolantoj) havas nur unu singularan trian personan pronomon. Se oni volas, ke Esperanto estos tutmonda lingvo…

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 10:45:09

certe scias multaj pri la Z~a rekomendo ``ĝi``, sed ĝi estas senpersoniga kaj do ofenda.
Nu, ĝuste, Zamenhof ne vere rekomendis "ĝi" pro tio, ke ĝi povas esti ofenda.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 18:21:15

Metsis:"Li/ŝi/…" estas difinaj personaj pronomoj, "oni" estas nedfina. Oni povas nomi la oni-formon la senpersonan pasivon.

Estas multaj proponoj/ismoj, la tiu-ismo estas unu kaj la ĝi-ismo estas alia. Ĉiuj ismoj havas siajn argumentojn. Ekz. la ĝi-istoj argumentas, ke la mandarina (ĉ. 960 milionoj denaskaj parolantoj) havas nur unu singularan trian personan pronomon. Se oni volas, ke Esperanto estos tutmonda lingvo…
el Ĉinujo bonvenu pli da rekomendoj tiaj. volus mi, ke la populare uzata gramatiko iĝu pli ĉineca. (....ĉar tio estas la sola rimedo, per kiu mi povus lerni iom de la ĉina.)

Reen al la supro