Al la enhavo

Esperanta ŝaka terminaro

de Zam_franca, 2020-marto-30

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-30 16:11:57

Jen proponata Esperanta ŝaka terminaro, bazita sur eta ŝaka "kvar-lingva vortaro", en la franca, angla, germana kaj rusa lingvoj.
La vortordo estas laŭ la franca traduko malgajo.gif...

Rezign'i : france Abandonner, angle To resign, germane Afgeben, ruse Sklarat'

Kapitulac'i (--> rezign'i) : france Abandonner, angle To resign, germane Afgeben, ruse Sklarat'

Dam'flank'o : france Aile Dame, angle Queen's Side, germane Damenflügel, ruse Ferzovyj Flang

Reĝ'flank'o : france Aile Roi, angle King's Side, germane Königsflügel, ruse Korolievskaïa Flang

Prokrast'o, prokrast'it'a lud'o : france Ajournement, angle Adjournment, germane Hängepartie, ruse Otlojenïa Partija

Analiz'o : france Analyse, angle Analyse, germane Analyse, ruse Analiz

Atak'o : france Attaque, angle Attack, germane Angriff, ruse Ataka

Jen estis, laŭ la vortordo de la francigo, la litero A. Mi kompletigos estonte tiun etan terminaron. Vi povas helpi min!

abc_vz (Montri la profilon) 2020-marto-31 01:40:51

Al mi tre malplaĉas la vorto rezigni por konfeso pri malvenko, malgraŭ ke ĝi estas uzata por tio. Miaopinie, pli taŭga estas la vorto kapitulaci.
Rimarku, ke la verbo rezigni estas transitiva, kaj ĝi bezonas objekton.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-31 06:51:31

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-31 06:54:18

abc_vz:Al mi tre malplaĉas la vorto rezigni por konfeso pri malvenko, malgraŭ ke ĝi estas uzata por tio. Miaopinie, pli taŭga estas la vorto kapitulaci.
Rimarku, ke la verbo rezigni estas transitiva, kaj ĝi bezonas objekton.
Kial? Rezigni ja interkonformas kun la angla esprimo. Kun kiulingva esprimo interkonformas kapitulaci?
La objekto de rezigni estas ŝakludo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-31 06:56:27

Zam_franca:Jen proponata Esperanta ŝaka terminaro, bazita sur eta ŝaka "kvar-lingva vortaro", en la franca, angla, germana kaj rusa lingvoj.
La vortordo estas laŭ la franca traduko malgajo.gif...

Rezign'i : france Abandonner, angle To resign, germane Afgeben, ruse Sklarat'

Dam'flank'o : france Aile Dame, angle Queen's Side, germane Damenflügel, ruse Ferzovyj Flang

Reĝ'flank'o : france Aile Roi, angle King's Side, germane Königsflügel, ruse Korolievskaïa Flang

Prokrast'o, prokrast'it'a lud'o : france Ajournement, angle Adjournment, germane Hängepartie, ruse Otlojenïa Partija

Analiz'o : france Analyse, angle Analyse, germane Analyse, ruse Analiz

Atak'o : france Attaque, angle Attack, germane Angriff, ruse Ataka

Jen estis, laŭ la vortordo de la francigo, la litero A. Mi kompletigos estonte tiun etan terminaron. Vi povas helpi min!
Dankon! Al mi ŝajnas ke ĉi tiuj Esperantaj esprimoj tre taŭgas.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-31 07:26:50

pri la objekto de "rezigni"

Notu, ke estas malsimileco inter "venki" kaj "gajni"
 
  • Julio Cezaro venkis la pontanojn kaj gajnis gloron..
t.e. oni venkas iun aŭ oni venkas en konkurso aŭ ludo, sed oni gajnas ion, gloron, poenton ktp.

Do mi ne certas, ĉu oni devas diri rezigni matĉon aŭ partion sed rezigni en ŝakludo.

Kompreneble oni povas uzi rezigni kun nur subkomprenata, neelparolata objekto: Mi rezignas!

+1 por la terminaro

abc_vz (Montri la profilon) 2020-marto-31 07:32:35

Jxusteno:
abc_vz:Al mi tre malplaĉas la vorto rezigni por konfeso pri malvenko, malgraŭ ke ĝi estas uzata por tio. Miaopinie, pli taŭga estas la vorto kapitulaci.
Rimarku, ke la verbo rezigni estas transitiva, kaj ĝi bezonas objekton.
Kial? Rezigni ja interkonformas kun la angla esprimo. Kun kiulingva esprimo interkonformas kapitulaci?
La objekto de rezigni estas ŝakludo.
Al mi ŝajnas, ke la vorto rezigni en la koncerna signifo estas nur netaŭga anglismo. Tio estas mia opinio.
Pri la vorto kapitulaci en PIV:
http://vortaro.net/#kapitulaci

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-31 08:25:15

Dankon al ĉiuj!

Mi aldonu do kapitulaci, sinonime. Al mi ankaŭ plaĉas ĝi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-31 11:55:40

Frano:http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/sxako.htm
http://www.esperanto-muenchen.de/Fakvortlistoj/Sch...
http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/sxako-esxli-19...
Koran dankon. Mia projekteto do ne estas tiom utila... Mi tamen sendube daŭrigos ĝin tiam, kiam mi havos iomete pli da tempo.

Reen al la supro