Al la enhavo

Gxojan Tagon

de nornen, 2020-novembro-01

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:40:55

StefKo:
nornen:Jen Sivanaba, Ĵoronakaj Kadeĥo.
Ĉu homoj vere kredas ke ili ekzistas?
Neniu kredas, ke ili ekzistas, ĝis la tago, kiam la Ĵorona tiras vian gambon. ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 22:45:29

nornen:
StefKo:Ĉu homoj vere kredas ke ili ekzistas?
Neniu kredas, ke ili ekzistas, ĝis la tago, kiam la Ĵorona tiras vian gambon. ridulo.gif
Pli ĝuste anakondo aŭ kajmano okulumo.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-01 23:22:38

nornen:
Zam_franca:En Francujo tiu tago nur rilatas al malĝojeco ploro.gif, neniel al ĝoja familia kunveno. Bedaŭrinde!
Sed kial malĝojo?!? Dum tiuj ĉi tagoj de la jaro, kiam la vualo inter la mondo de la vivantoj kaj la mondo de la vivintoj estas plej maldensa kaj plej trairebla, oni ĝoju pro esti pli proksime al tiuj, kiuj ne plu loĝas ĉe ni. La tuta familio iras al la tombejo, oni kune kun la mortintoj manĝaskaj trinkas kaj drinkas, kune oni aŭskultas la marimbistojn kaj marjaĉiojn, kune oni spektas la grandegajn flugludilojn en la ĉielo. Oni festas, ridas, kantas, dancas kun la mortintoj. Oni parolas kun ili pri gravaĵoj kaj paroletas kun ili pri stultaĵoj. Oni memoras ĉiujn aferojn ridigajn, plorigajn, belajn, malbelajn, stultajn kaj ŝercajn. Oni povas konsili kun ili kaj peti konsilojn pri decidoj. La tuta tombejo estas ornamita de floroj, flagoj kaj flugludiloj de centoj da koloroj. Kaj post la meznokto oni revenas hejmen kun la varma sento, ke oni pasigis tre belan tagon kun tiuj, kiuj nun estas for. Aŭ, se vi drinkis sufiĉe, vi mem dormas en la tombejo kaj vekiĝas matene kun granda kapdoloro, kiu memorigas vin pri la bela festo antaŭtaga.
Nu, ĝuste ĉar tiuj bonegaj tradicioj ne ekzistas!
En Francujo oni nur iras en malvarman tombejon kaj enpensiĝas pri la mortintoj. Kristanoj iras ĉe preĝejo, sed same ne estas ĝoja ceremonio.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-02 01:02:42

Zam_franca:Nu, ĝuste ĉar tiuj bonegaj tradicioj ne ekzistas!
En Francujo oni nur iras en malvarman tombejon kaj enpensiĝas pri la mortintoj. Kristanoj iras ĉe preĝejo, sed same ne estas ĝoja ceremonio.
Tradiciojn iu bezonas komencigi. Estu vi tiu "iu"!

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-02 01:06:14

StefKo:
nornen:Neniu kredas, ke ili ekzistas, ĝis la tago, kiam la Ĵorona tiras vian gambon. ridulo.gif
Pli ĝuste anakondo aŭ kajmano okulumo.gif
Kiam mi estis knabeto, mi tre timis la Ĵoronan, ĉar unu nokton, kiam mi dormis en mia lito, ŝi tiris per glacia mano mian gambon. Poste kaj poste, mi pensigis min mem, ke plej verŝajne tiu "Ĵorona" estis mia frato, ĉar estis li, kiu diris al mi, ke li vidis, kiel ŝi tiris mian gambon kaj elkuris el nia dormĉambro...

Pli maljunaj fratoj povas esti kruelaj.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-02 01:29:51

nornen:
1. Ĉu tiuj homoj estas kristanoj?
Surpapere pli ol 90% de la gvatemalanoj estas kristanoj. Tamen mi opinias, ke la plejparto el ili kore sekvas la majaan religion. Dum jarcentoj (ĉi tie nomataj "la jarcentoj de glavo kaj kruco") estis danĝere ne esti kristano. La misiistoj kaj la hispana krono intencis, malsukcese, mortigi la majaan kulturon: ili malpermesis la dancojn, la lingvojn, la librojn, la religion. Tial estas kompreneble, ke multe da homoj --kvankam kore majareligiaj-- samtempe deklaras sin kiel kristanoj. Multe da homoj ja iras dimanĉe al la kristana preĝejo, sed ili ankaŭ iras al la sanktaj majaaj lokoj. La plejparto de la infanoj ĉi tie estas "baptataj" kaj kristane kaj majae.
La festo de la tago de la mortintoj estas pli malnova ol la alveno de la misiistoj al Ameriko. Ekzemple en Meksiko, oni festas la kristanan "tagon de ĉiuj sanktoj / festum omnium sanctorum" la 1an de novembro, kaj la malnovan "tagon de la mortintoj / hanal pixan" la 2an de novembro por disigi la kultojn kristanajn kaj majaajn/aztekajn.
En Eŭropo katolikismo tre efike nuligis la keltajn (kaj aliajn) tradiciojn, sed, kompreneble, la festo ekzistis kaj el tie venas la nuntempa usona haloveno. Mi ne scias multe pri tio, sed mi dirus, ke tiam tiu festado ankaŭ ne estis io tre gaja ĉar laŭ mia scio la alivestedo temis pri konfuzigi spiritojn. Tamen, la afero eble estis gaja ĉar ĝi koincidis kun la saveno (la komenco de la nova jaro kelta). En kelkaj lokoj oni ekis recelebri savenon, ĉu religie, ĉu teatre, de kelkaj jaroj antaŭ.

Nu, mi celas diri, ke en Eŭropo nuntempe en kelkaj lokoj la afero temas nur pri senĉarma kristana festo, sed ankaŭ pri belaj naciaj tradicioj, kiel la pola, kiu "fajrigas" la tombejojn, aŭ seŭdo antikvaj tradicioj cele de drinkumi, allogi turismadon, kaj eble alicele, krom festadoj alireligiaj.

nornen:
Kie en Biblio estas mencio ke spiritoj de mortintoj alvenas al nia mondo?
Pri la Biblio mi ne scias. En la Popol Vuh ja estas sufiĉe da mencioj. Kaj ne estas, ke ili alvenas al nia mondo. La mondo ne estas "nia" de la vivantoj; estas samtempe de la vivantoj, vivintoj kaj vivontoj. La vivantoj kaj vivintoj loĝas kune en tiu ĉi nia mondo, tamen sur aliaj "ebenoj".
Verdire la interesa parto de ĉi tio estas kiel la katolika eklezio rigardas aliflanken por permesi ĉi tion. Ne mistera sinteno, tamen. Malpersi tion estus senutila aŭ implicus perdi grandegan parton da religianoj... almenaŭ oficiale, ĉar mi certas, ke multaj ankoraŭ fidus je la kristana dio kaj katolikaj sanktoj eĉ se la papo ekskomunikus tutan landon. Fine, fido estas tute libera... Tamen, nuntempe, (usona) evangelismo minacas pli la majaan tradicion ol katolikismo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-02 09:21:35

nornen:
StefKo:Pli ĝuste anakondo aŭ kajmano okulumo.gif
Kiam mi estis knabeto, mi tre timis la Ĵoronan, ĉar unu nokton, kiam mi dormis en mia lito, ŝi tiris per glacia mano mian gambon. Poste kaj poste, mi pensigis min mem, ke plej verŝajne tiu "Ĵorona" estis mia frato, ĉar estis li, kiu diris al mi, ke li vidis, kiel ŝi tiris mian gambon kaj elkuris el nia dormĉambro...

Pli maljunaj fratoj povas esti kruelaj.
Zmora (Slava koŝmaro)

Via rakonto rememoris al mi unu okazon el mia junaĝo. Tiam mi iom kredis je demonoj kaj spiritoj, prefere en nokto... Mia avo ofte rakontis pri nekredeblaj, terurtremaj okazoj.

Jen unu varman, someran nokton mi dormis en garbejo kaj en la dormo alvenis bela virino. Mi ne rememoras bone ĉiujn cirkonstancojn sed tiujn gravajn – jes. Ŝi estis belega, voluptema… nekomplete, aĉe vestita kaj, malgraŭ tio, timiga. Ŝi eksidis sur mi kaj… komencis sufoki min. Mankis al mi aero, tiam feliĉe, mi tuj vekiĝis pro timo. Ĝis nun mi ne povis tamen konstati ĉu ĝi estis sonĝo ĉu zmora, kaj nun mi bedaŭras ke mi ne vekiĝis iom pli malfrue. okulumo.gif

Kio estis zmora?

Laŭ popolaj legendoj, tradicioj, la animo de peka virino, la animo de ofendita homo, tiu, kiu mortis sen konfeso, kaj la malbenita, estis zmora. La sepa filino de geedzoj aŭ persono kies nomo estis erarigita dum bapto ofte estis zmora. Ankaŭ homo kun kunigitaj brovoj aŭ diverskoloraj okuloj povus esti trafitaj de la "malsano". Najbaro/edzino povus esti zmora – agante kiel zmora. Fianciniĝita kiu fariĝos alies edzino sed la knabo edziĝis al alia, povus ankaŭ esti zmora (ŝi tiam venas turmenti sian estontan edzinon nokte). La infano de graveda virino povus ankaŭ esti zmora kiam ŝi renkontis du gravedajn virinoj kaj hazarde pasis inter ili.
Estas kredoj (inkluzive en meza kaj nordokcidenta Pollando), ke post morto, ekzemple, persono, kiu estas sur sia mortlito (laŭ aliaj variantoj dum bapto, iu faranta preĝon „Anĝela Saluto”, misparolis kaj diris „Koŝmaro Maria” anstataŭ „Saluton, Maria”.
Pole tiaj diraĵoj estas similaj: ”Zdrowaś Mario” kaj „Zmoraś Mario”).

Ĉar mi vekiĝis tre rapide mi ne povas konstati kiu estis "mia zmora".

Reen al la supro