Al la enhavo

Joe Biden: la 46-a usona prezidento!

de Zam_franca, 2020-novembro-07

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-09 18:41:33

baba79, tiu estas "ege subjektiva koncepto", mi akceptas vian vidpunkton, ĉar li estas korekta. Tamen, tiu subjektiva koncepto estas ege forta, ĉefe en Brazilo, kaj ĉi tie rilatas multege je politiko.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-09 20:20:55

Mi ankaŭ opinias, ke kun Biden la usona registaro enmiksiĝos denove pli en la aferojn kaj politikojn de aliaj landoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-09 21:18:24

verdavojo:Karaj amikoj, la sinjoro Joe Biden, per mia vidpunkto, ŝatas aŭtoritarismon. Li jam minacis Brazilon, li pensas ke la Amazonio ne apartenas al brazilanoj, ĝi apartenus al Usono ekzemple. Li minacis apliki komercajn embargojn kontraŭ ni. Sed, finfine la brazilanoj vekiĝis. Ni posedas la Amazonion. Nia Prezidento estas forta, nia popolo estas forta. Kion Joe Biden ne posedas, nia Prezidento posedas tre multe, la komunecon kun la Vera Dio!
Vi subtenas prezidenton, kiu minacis frapi ĵurnaliston. Ne parolu pri aŭtoritatismo.

La plejparto de Amazonio estas en Brazilo, sed ja brazilanoj havas respondecon protekti ĝin por la bono de la tuta homaro. Ataki, senarbarigi Amazonion estas kiel ataki nin mem, brazilanojn kaj nebrazilanojn. Ja se la brazila prezidento deziras detrui Amazonion, homoj staru kontraŭ li. Tiel kiel mi staris kontraŭ Usono kiam ĝi volis eliri la parizan interkonsenton pri klimatŝanĝo de 2015.
Ni ĉiuj havas respondecon protekti la medion kaj la klimaton de nia planedo. Ne temas pri opcio, temas pri farendaĵo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-09 21:20:25

verdavojo:baba79, tiu estas "ege subjektiva koncepto", mi akceptas vian vidpunkton, ĉar li estas korekta. Tamen, tiu subjektiva koncepto estas ege forta, ĉefe en Brazilo, kaj ĉi tie rilatas multege je politiko.
En Francujo, ekzistas "laikeco", strikta limo inter religio/kredo kaj politiko.
Ĝi estas tre malfacile klarigebla.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-09 21:28:39

nornen:Mi ankaŭ opinias, ke kun Biden la usona registaro enmiksiĝos denove pli en la aferojn kaj politikojn de aliaj landoj.
Biden ŝanĝis sian opinion pri Mezoriento kaj deziras "rehejmenigi" la plejparton de la usonaj soldatoj hodiaŭ estantaj en Afganujo kaj aliloke en Mezoriento. Li nun staras kontraŭ la "eternaj militoj"... kiujn li kontribuis okazigi. Tamen mi fidas je lia volo fari tion ĉar ne fari tion estus politika katastrofo por li.

Kion vi pensas pri lia "plano por konstrui sekurecon kaj prosperon kun la homoj de Mezameriko"?

Mi supozas, ke kiel ene de Eŭropunio, kaj pli grave, subvenciojn multe "manĝas" koruptaduloj, ĉu ne?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-09 22:30:41

Zam_franca:Kion vi pensas pri lia "plano por konstrui sekurecon kaj prosperon kun la homoj de Mezameriko"?
Tio estas precize, kion mi timas.
Requires countries to allocate a substantial amount of their own resources and undertake significant, concrete, and verifiable reforms
Requires? Nenia registaro postulu, ke eksterlanda registaro faru ĝian volon. Ĉu al vi plaĉus, se Merkel aŭ Putin devigus Francujon, kiel ĝi devas asigni sian buĝeton? Ne estu tio respondeco de la franca registaro elektita de la francaro?
Puts combating corruption at the heart of U.S. policy in Central America
Ho ve, denove krei paralelan justicsistemon flanke al la nacia, same kiel jam okazis kun la CICIG.
Cetere, nenia registaro havu politikojn en aliaj landoj. Ĉiu lando havu la sian.
Marshals private sector investment, including through public-private partnerships, to supplement government funds
Ankaŭ tio estu decido de ĉiu lando mem. Kaj "private sector investment" signifas "private sector investment for US-aligned companies only".
Invests primarily in civil society organizations that are on the frontlines of addressing root causes
Tio rilatas al NGO. En mia lando ekzklusive USAID: usona NGO kun usona dungaro laboranta por usono.

Ktp, ktp. La dokumento, kiun vi alligis, jam naŭzis min. La nura celo estas pli cementi nian statuson kiel usonaj feŭduloj. Koloniismo v2.0.

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-10 01:12:36

Vi subtenas prezidenton, kiu minacis frapi ĵurnaliston. Ne parolu pri aŭtoritatismo.
Kiam iu atakas malkuraĝule, li ricesas proporcian respondon.

"La plejparto de Amazonio estas en Brazilo, sed ja brazilanoj havas respondecon protekti ĝin por la bono de la tuta homaro".

La brazila respondeco estas inter brazilanoj. Ni preservas la amazonian regionon, ĉar tio estas nia intereso. La "tuta homaro" estas fikcio. Ĉu la "tuta homaro" pripensas Brazilon kaj niajn interesojn? La "tuta homaro" ne scias kaj ne zorgas pri la vivkondicoj de la amazonian brazilanoj, kiuj estas malfortikaj. La malnutrado estas grava en la regiono. La Prezidento Bolsonaro deziras ke niaj amazoniaj brazilanoj disvolviĝas daŭripove, ke ili eksploros la regionon per si mem. Hazarde, la "tuta homaro" diras nee.

"Ataki, senarbarigi Amazonion estas kiel ataki nin mem, brazilanojn kaj nebrazilanojn. Ja se la brazila prezidento deziras detrui Amazonion, homoj staru kontraŭ li. Tiel kiel mi staris kontraŭ Usono kiam ĝi volis eliri la parizan interkonsenton pri klimatŝanĝo de 2015."

Se vi imagas ke la prezidento deziras destrui la amazonian regionon, vi estas misinformita.

"Ni ĉiuj havas respondecon protekti la medion kaj la klimaton de nia planedo. Ne temas pri opcio, temas pri farendaĵo."

Korekte, sed la brazila amazonio estas nia, nur nia.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 09:06:34

Requires? Nenia registaro postulu, ke eksterlanda registaro faru ĝian volon. Ĉu al vi plaĉus, se Merkel aŭ Putin devigus Francujon, kiel ĝi devas asigni sian buĝeton? Ne estu tio respondeco de la franca registaro elektita de la francaro?
Se mia lando iĝus kiel nuna Pollando aŭ nuna Hungarujo, jes, plaĉus al mi ke Merkel agu por protekti demoktration kaj juron en mia lando.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 09:23:32

verdavojo:Vi subtenas prezidenton, kiu minacis frapi ĵurnaliston. Ne parolu pri aŭtoritatismo.
Kiam iu atakas malkuraĝule, li ricesas proporcian respondon.

"La plejparto de Amazonio estas en Brazilo, sed ja brazilanoj havas respondecon protekti ĝin por la bono de la tuta homaro".

La brazila respondeco estas inter brazilanoj. Ni preservas la amazonian regionon, ĉar tio estas nia intereso. La "tuta homaro" estas fikcio. Ĉu la "tuta homaro" pripensas Brazilon kaj niajn interesojn? La "tuta homaro" ne scias kaj ne zorgas pri la vivkondicoj de la amazonian brazilanoj, kiuj estas malfortikaj. La malnutrado estas grava en la regiono. La Prezidento Bolsonaro deziras ke niaj amazoniaj brazilanoj disvolviĝas daŭripove, ke ili eksploros la regionon per si mem. Hazarde, la "tuta homaro" diras nee.

"Ataki, senarbarigi Amazonion estas kiel ataki nin mem, brazilanojn kaj nebrazilanojn. Ja se la brazila prezidento deziras detrui Amazonion, homoj staru kontraŭ li. Tiel kiel mi staris kontraŭ Usono kiam ĝi volis eliri la parizan interkonsenton pri klimatŝanĝo de 2015."

Se vi imagas ke la prezidento deziras destrui la amazonian regionon, vi estas misinformita.

"Ni ĉiuj havas respondecon protekti la medion kaj la klimaton de nia planedo. Ne temas pri opcio, temas pri farendaĵo."

Korekte, sed la brazila amazonio estas nia, nur nia.
Estro de lando ne devas minaci ĵurnaliston. Li povas respondi al ĉiuj ĵurnalistoj, diri ĝentile ke ili eraras, sed se tiu estro deziras ke lia lando estu demokratia, tiam li ne minacu fizike frapi ĵurnaliston. Tio ne nur estas sovaĝa kaj infaneca, tio estas danĝera por demokratio. Se vi ŝatas demokration, vi ne ŝatus vivi en lando kie ĵurnalistoj estas persekutata. Minaco al ĵurnalistoj povas esti la komenco de persekutado.

Ne parolu pri daŭripova disvolviĝo. Bolsonaro eĉ ne kredas je klimatŝanĝo.
Daŭripoveco neniam ekzistos se oni senarbarigas amazonion kaj aliaj arbaregojn. Estas tiom da scienca evidenteco, sed vi subtenas prezidenton kiu tute prifajfas sciencon
https://www.nationalgeographic.com/environment/201...

Ja la tuta homaro estas tuŝota, kaj parte jam tuŝatan de la frenezaĵoj faritaj de Bolsonaro, tiel kiel ja la tuta homaro estas tuŝota, kaj parte jam tuŝata, de la neagado de estroj de riĉaj landoj.

Bolsonaro diris, ke fajroj en Amazonio estas "mensogo". Tio ne veras. Denove, li negas sciencon. Li lasas Amazonion mortiĝi dum fakte li ja scias kio vere okazas.

Estas pli kaj pli
da fajroj en amazonio, kaj Bolsonaro pli kaj pli negas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-10 10:06:08

Zamčik, vi estas amuza naivulo...
"...mia lando...Merkel agu por protekti demokration..."
Merkel ne povas agi memstare, ĉar ŝi estas usona vasalo, samkiel aliaj eŭropaj regantoj.
Kaj reala demokrario ankoraŭ neniam ekzistis ĉi-monde, nek eĉ en antikva Grecio, kie oni inventis ĉi-koncepton.
Via kuraĝo en kritiko kontraŭ Bolsonaro estas certe admirinda, sed provu demonstri eĉ plian kuraĝon kaj konfesu finfine, kiu reale estas "via lando", de kie devenas via familio. Vi ja ne hontas pri via gento, ĉu?

Reen al la supro