Al la enhavo

Joe Biden: la 46-a usona prezidento!

de Zam_franca, 2020-novembro-07

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

baba79 (Montri la profilon) 2020-novembro-11 11:02:20

Nu, ne la laikeca (aŭ ne) aspekto de la respondo de Verdavojo ĝenis min, sed ja la subjektiva.
Ni povus debati metafizike pri la konceptojn "Dio", "Vera Dio" (...ĉu ekzistas "Falsa Dio"??), kaj "komuneco kun Vera Dio", sed estus alia temo.

Mi nur demandas min, kiel pruvi ke Bolsonaro, sendube, havas ĉi-tiun "komunecon kun Vera Dio" kaj Biden, ne. Kara Verdavojo, vi ŝajnas esti konvinkita pri tio, ĉu vi povas eksponi viajn argumentojn?

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-11 12:44:38

baba79:
Ni povus debati metafizike pri la konceptojn "Dio", "Vera Dio" (...ĉu ekzistas "Falsa Dio"??), kaj "komuneco kun Vera Dio", sed estus alia temo.
En Argentinio, ekzistas la Maradoniana Eklezio, kiu diras ke la piedpilkisto Diego Armando Maradona estas Dio. Ĉu li estas vera dio ĉar li ekzistas? Ĉu li estas malvera ĉar li nur esta homo kiu ludis bonege al piedpilko? Ĉu mi plu rajtos voĝaji al Argentinio post fari ĉi tiujn demandojn?

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-11 18:20:13

Kara bab79, Dio faris miraklon, kiam li savis la prezidanton en la atako en la urbo Juiz de Fora, de PSOL-aktivulo, ĉar la prezidento defenditas la familion, la nian landon kaj Dion. Sekve, li estas persono tuŝita de Dio. Joe Biden estas abortisto, kiel Dio povas ami lin?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-11 18:37:37

verdavojo:Kara bab79, Dio faris miraklon, kiam li savis la prezidanton en la atako en la urbo Juiz de Fora, de PSOL-aktivulo, ĉar la prezidento defenditas la familion, la nian landon kaj Dion. Sekve, li estas persono tuŝita de Dio. Joe Biden estas abortisto, kiel Dio povas ami lin?
Kiu estas vi, dubante pri la ĉiopovo de Dio?
Dio estas ĉiopova kaj Li povas ami iun ajn, kiun li volas ami.
Ĉu vi diras, ke Dio ne estas ĉiopova; ĉu vi estas tiel fiera, ke vi pensas, ke vi scias, kiun amas Dio kaj kiun ne???

Los caminos del señor son inescrutables.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-11 18:55:53

verdavojo:Kara bab79, Dio faris miraklon, kiam li savis la prezidanton en la atako en la urbo Juiz de Fora, de PSOL-aktivulo, ĉar la prezidento defenditas la familion, la nian landon kaj Dion. Sekve, li estas persono tuŝita de Dio. Joe Biden estas abortisto, kiel Dio povas ami lin?
Laŭ mia scio Biden estas kontraŭ aborto, tamen, li diris ke li ne trudos sian kredon pri tio al ĉiu alia. Ni ne tiom atentu tion, kion diras amasmedioj pri politikistoj. Estas tre malfacile scii pri tio, kion politikisto kredas aŭ volas pri aferoj ĉar ili nur diros tion, kio kondukos ilin al povo.

Aliflanke, vivoj de fiuloj estas ĉiutage "hazarde" savitaj. Fakte, Biden mem postvivis al akcidento en kiu lia edzino kaj lia filino mortis. Do, plibone ni ne interpretu ĉi tiajn faktojn, kiel pruvo de dia opinio pri ni, homoj.

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-11 19:15:48

Kara nornen, ĉiam kiam la parolado posedas nur retorikan vojon, li estas malplenaj vortoj.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-11 19:24:54

verdavojo:Kara nornen, ĉiam kiam la parolado posedas nur retorikan vojon, li estas malplenaj vortoj.
Ĉu tio signifas, ke Dio ne povas ami Biden?

baba79 (Montri la profilon) 2020-novembro-11 20:29:51

Verdavojo: multaj homoj estis savitaj de morta danĝero, ĉu ili ĉiuj estas en "komuneco kun la Vera Dio"? Kaj kio pri mia kato, kiu, iufoje, preskaŭ estis surveturata?

Mi bedaŭras, sed vi pruvis nenion pri via prezidento.

Vi nur pruvis, ke via konceptado de "Dio", kiu laŭ vi estas en "komuneco" kun homo kiu subtenas torturon (franclingva artikolo), estas sufiĉe timigema.

Vi multe parolas pri "Dio", do eble vi estas kristano? Se jes, mi havus konsilon por vi: legu la Novan Testamenton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-11 21:54:48

verdavojo:Kara bab79, Dio faris miraklon, kiam li savis la prezidanton en la atako en la urbo Juiz de Fora, de PSOL-aktivulo, ĉar la prezidento defenditas la familion, la nian landon kaj Dion. Sekve, li estas persono tuŝita de Dio. Joe Biden estas abortisto, kiel Dio povas ami lin?
Kara verdavojo, ĉu vi scias kiom da atakoj Hitlero postvivis? Multege!
https://en.m.wikipedia.org/wiki/List_of_assassinat...

Ĉu tio signifas, ke Dio amas Hitleron?

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-11 21:59:01

Baba79, la ĵurnaloj kaj ĵurnalistoj malverigas pri la torturo, kiam ili deziras ataki Bolsonaro. Pri la legado de Nova Testamento, mi legis kaj komprenis ĝin. Eble, vi kredas ke la katolika popolo estas nur amo, ki ni devu malami la milito, ktp. Ni devu malami pekojn, ne la pekulojn. Tamen, se pekuloj atakas nin, ni devas defendi per ni mem. Ne ĉar mi malamas kiun atakis, sed per viaj agoj.
Nia prezidento estas neperfekta persono, mi estas neperfekta persono. Sed, li posedas bonajn dezirojn por Brazilo. Li defendas la kristanan moralon, la granda parto de brazilanoj ankaŭ deziras ĝin.
Kaj pri la komuneco, mi ne povus pruvi ion ajn, ĉar tio estas fidsento.

Reen al la supro