Al la enhavo

www.2-2.se: Malveraĵoj?

de jan aleksan, 2008-oktobro-25

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-25 12:31:20

Saluton,

Vi povas trovi ĉi-tie, tre interesa verkaĵo pri la lingvoj kaj esperanto farita de Hans Malv.

La teksto estas ĝenerale tre interesa kaj oni povas gratuli Hans por sia laboro. Mi ĉefe ŝatis trovi la tekstoj en multajn lingvojn (sed ne en esperanto). Mi legis en la francan.

Tamen, mi estis iom konfuzita pri kelkaj aferoj skribita:

- [Lerni esperanton] Pri la supersignoj: Li skribis ke oni devas aĉeti novan klavaron por povi uzi ĝin.

- [Kiom parolas esperanton?] Li skribis je 20 000 personoj parolas esperanton. Laŭ mi, eĉ se oni ne povas nombri la esperantistojn, tiu ĉifero simple ne ebla. Ĉu 20 000 personoj povas skribi 100 000 artikoloj en Vikipedio, signifante la sama kvanto ol la artikoloj en la slovakan? Mi rememorigas vin ke preskaŭ 6000 personoj partoprenis al la 68a kongreso en polando. Sed kiu percento de la esperantistoj iras al UK? Malpli ol 1% mi pensas.

Mi trovis aliaj aĵoj pri esperanto kun kiu mi ne konsentas, sed estas persona opinio.

Ĉu vi trovis aliajn malveraĵojn? Mi pensas ke mi skribos al li por demandi lin korekti.

ridulo.gif,

Matthieu (Montri la profilon) 2008-oktobro-25 13:30:26

jan aleksan:- [Kiom parolas esperanton?] Li skribis je 20 000 personoj parolas esperanton. Laŭ mi, eĉ se oni ne povas nombri la esperantistojn, tiu ĉifero simple ne ebla. Ĉu 20 000 personoj povas skribi 100 000 artikoloj en Vikipedio, signifante la sama kvanto ol la artikoloj en la slovakan? Mi rememorigas vin ke preskaŭ 6000 personoj partoprenis al la 68a kongreso en polando. Sed kiu percento de la esperantistoj iras al UK? Malpli ol 1% mi pensas.
Amuze: kutime esperantistoj emas troigi la nombron de Esperanto-parolantoj.
Kaj laŭ Vikipedio, 1845 homoj ĉeestis la lastan UK-on. Tamen vi pravas: mi dubas, ke 10% el la esperantistaro iris al tiu kongreso.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-25 15:29:09

Fakte, mi dubas ke Hans Malv estas esperantisto... Sed laŭ mi, ne gravas. Plue, mi pensas ke estas tre bona paroli pri la neceso de internacia lingvo, sed tro kutime samtempe oni parolas pri esperanto. Laŭ mi, estas du malsamaj aferoj.

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-25 17:01:55

Strange, en la germana traduko estas skribita ke estas 2 milionoj, en la angla estas ankaŭ 20000. demando.gif
Sed li tamen kiel eble plej favore skribas pri Esperanto, li tutcerte estas Esperantisto. Li trovis multajn bonajn argumentojn, sed estas bedaŭrinde ke oni neniam aŭdis ion pri tiu teksto, kiu estas el la jaro 2004. La aŭtoro ja volis ke oni disdonu lian tekston.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 10:46:05

horsto:Strange, en la germana traduko estas skribita ke estas 2 milionoj, en la angla estas ankaŭ 20000.
Konsentite, do estas eraro en la traduko. Mi provis kontroli (sed mi ne certas, kelkfoje mi kontrolis per vortaro)

"2 milionoj"

- Danan
- Germanan
- Hispanan
- Islandan
- Italan
- Nederlandan
- Polan
- portugalan
- rusan
- finnan

"20 miloj"

- Anglan
- Francan
- svedan
- japanan

Mi ne scias por la grekan sed mi pensas ke estas "2 milionoj"

Kontrolante, mi rimarkis ke la tradukoj ne samas. Ekz., en la hispanan.

horsto:demando.gif
Sed li tamen kiel eble plej favore skribas pri Esperanto, li tutcerte estas Esperantisto. Li trovis multajn bonajn argumentojn, sed estas bedaŭrinde ke oni neniam aŭdis ion pri tiu teksto, kiu estas el la jaro 2004. La aŭtoro ja volis ke oni disdonu lian tekston.
Mi ne certas. mi konas malesperantistojn kiu estas aktiva por la movado. Se li estus esperantisto, kial oni ne trovas la tekston en esperanton?

Plue, informojn kiun li skribis estas facile troveblaj.

ridulo.gif,

Reen al la supro