Al la enhavo

Finnlando

de Iĉo, 2009-februaro-01

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 12:38:07

Okej. Do se oni prononcas Pol-landon kaj ital-lingvan, kial ne Fin-nlando ? Mi komprenas, ke estas certe tre stranga devi diri la nomon de sia lando tute alie, ke en sia denaska lingvo.
Eĉ potencaj lingvoj dum la zamenhofa epoko, apenaŭ diras Finnlandon (france : Finlande, ruse : Финляндия → Finljandija, ktp ). Sed Fin-lando estus la lando de la fin', do ne estus tre bela nomo.

Mi ankaŭ pensas ke oni devus enigi "Suomujon" en Esperanto. Tamen mi pensas, ke oni devas diri finnlingvan, ne finnalingvan : laŭ lernu vortaro (finn·lingv·a ← lingv·o)
suomenkielinen


Mi ne konas la finnan lingvon, sed mi certas, ke vi sukcesas diri Fin-nlingvo. Oni ekzempke preskaŭ retrovas tiun sonon en la angla "Greenland"

Laŭ mi estas ega problemo, ke oni diras Anglalingvan sed ankaŭ Itallingvan.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 13:23:13

Zam_franca:Mi ankaŭ pensas ke oni devus enigi "Suomujon" en Esperanto. Tamen mi pensas, ke oni devas diri finnlingvan, ne finnalingvan : laŭ lernu vortaro: (finn·lingv·a ← lingv·o) = suomenkielinen
Mi prononcus [fin.lin.gvan], kvankam ĝi estas skribita kun du "n". – Miakomprene, plimulto el finnoj uzas la vorton "finnlingva".
La vorto Suŏmujo (Suŏm·uj·o ← suŏm·o) estus bona, se ni povus uzi diftongon "uŏ" (noti brevon [ ˘ ] sur la litero "o").
Zam_franca:Laŭ mi estas ega problemo, ke oni diras Anglalingvan sed ankaŭ Itallingvan.
Vi ja povas ĉiam skribi "Angllingva [angl.lin.gva]", sed ĝi estas tre malfacile prononcebla. Ĝuste pro tio estas uzata vorto "anglalingva".

Reen al la supro