Al la enhavo

Palestinanoj

de Rohan, 2009-aprilo-21

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 08:26:00

Fuzzy:...., sed judoj ĉiam frakasis ilin, malgraŭ ke kontraŭ 1 israelano estis 100 araboj kaj armiloj de la araboj estis pli bonaj ol de la judoj. Do, laŭ mi, la judoj tutjuste rekonkeris sian landon por si.
...
Tiel, vi konsideras ke la pafilo estas justica ilo. Se jes, ĉiuj superpovaj landoj povas konkeri aliajn landojn laŭleĝe.

Laŭ mi, la problemoj ekis kiam Ben Gourion deklaris la naskon de Israelo sen interkonsento de ĉiuj en 1948. Tio estas la 1a grava eraro.

Ĝis nun, mi ne partoprenis al tiu fadeno, ĉar laŭ mi estas tre malfacila problemo. Mi ankaŭ pensas ke israeloj rajtas landon, kaj oni ne povas kulpigi la nunajn israelojn
por antaŭaj eraroj. Verdire mi ne elpensas solvon. 2 Popoloj, 1 lando, sen fina milito...

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 11:55:33

jan aleksan:
Fuzzy:...., sed judoj ĉiam frakasis ilin, malgraŭ ke kontraŭ 1 israelano estis 100 araboj kaj armiloj de la araboj estis pli bonaj ol de la judoj. Do, laŭ mi, la judoj tutjuste rekonkeris sian landon por si.
...
Tiel, vi konsideras ke la pafilo estas justica ilo.
Ne tiom la pafilo mem, kiom volo kaj strebo de popolo havigi al si la deziratan landon, oferemeco batali kaj morti por tio.
jan aleksan: Se jes, ĉiuj superpovaj landoj povas konkeri aliajn landojn laŭleĝe.
Se ne, por kio esti superpova lando

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 12:31:17

Fuzzy:Ne tiom la pafilo mem, kiom volo kaj strebo de popolo havigi al si la deziratan landon, oferemeco batali kaj morti por tio.
jan aleksan: Se jes, ĉiuj superpovaj landoj povas konkeri aliajn landojn laŭleĝe.
Se ne, por kio esti superpova lando
shoko.gif Fuzzy, mi ŝokitas! mi tute ne komprenas kial vi, esperantisto, tiom apogas la landan violenton. Tion devus normale naŭzigi vin, kaj mi esperas ke vi estas malmulte da homoj en Rusio kiu pensas tiel.

Ĉu vi ne kredas je supereco kaj praveco de internaciaj dialogoj?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 13:06:43

jan aleksan:
shoko.gif Fuzzy, mi ŝokitas! mi tute ne komprenas kial vi, esperantisto, tiom apogas la landan violenton. Tion devus normale naŭzigi vin, kaj mi esperas ke vi estas malmulte da homoj en Rusio kiu pensas tiel.
"Mi ne estas pacifisto, estas mi esperantisto" sal.gif
jan aleksan: Ĉu vi ne kredas je supereco kaj praveco de internaciaj dialogoj?
Kompreneble mi aprobas internacian dialogon! Kiam Rusio neantaŭlonge diplomate decidis teritorian diskuton kun Ĉinio, mi mem bonvenis tion (kontraste kun multaj rusoj).
Sed... Oni devas pagi por ĉio. Historie kutime por havi sian propran landon kaj ŝtaton oni devas pagi la plej altan prezon -- per sia propra vivo. "Nenio pli prezas ol la liberec'", jes?
Se ĉiam estis tiel, kial judoj ne rajtas konkeri landon por si? Multegaj aliaj popoloj ja faris tion. La judoj bravege batalis, la tuta popolo, viroj kaj virinoj, agnosku tion!
Ankaŭ mi ne kredas ke iaj diplomataj vortoj nun povas forpeli la judojn el Palestino. Ŝajnas, ke la araboj pensas same kaj provas batali, sed konstante malsukcesas. Nu, neniu faros tion por ili anstataŭ ili, krom ili mem.
Eble ili estas tro malforta popolo por havi propran ŝtaton. Ĉu tio ne estas justa?

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 13:55:20

Fuzzy:
Eble ili estas tro malforta popolo por havi propran ŝtaton. Ĉu tio ne estas justa?
NE!

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 15:37:42

jan aleksan:
Fuzzy:
Eble ili estas tro malforta popolo por havi propran ŝtaton. Ĉu tio ne estas justa?
NE!
Hmmm. Eble vi pravas, nenio estas justa en la mondo. Ĉu estas juste ke ĉiu eŭropano vivas multe pli bone ol 90% afrikanoj? Sed tio certe estas ne pri la temo de la fadeno, pardonu...

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 21:50:57

"Araboj" ne estas unu popolo. Ili certe povas paroli la klasikan araban, iu komuna lingvo (ankaŭ ia speco de Esperanto, antaŭ Zamenhof okulumo.gif), sed ili estas malsimilaj popoloj, kun malsimilaj arabdialektoj, malsimilaj kulturoj. Malsimilaj kiel estas la litovanoj kaj la francanoj, rusoj/portugalanoj,...en la sama eŭropa.
Ŝajnas, ke la araboj pensas same kaj provas batali, sed konstante malsukcesas.
Ili certe ofte diskuniĝas. Kiel la eŭropanoj.
Oni ne sukcesas ĉiamtempe. Ne forgesu ke la latinaj ŝtatoj en oriento (ankaŭ provo de eŭropa kolonaĵo) rapide unue sukcesis ĉar araboj diskuniĝis. Kiam aperis Salahadin kaj la araba kuneco, tiuj kolonaĵoj malaperis, tio daŭris apenaŭ 200 jaroj.
Araboj estas tre atendemaj homoj...

Ladek (Montri la profilon) 2009-majo-10 08:16:10

Mi pensas,ke iam estos nur unu ŝtato.Federacio Izrael-Palestino.Ne estas alia vojo,ĉar ekzemple provizoj de akvo ne estas grandaj.Estas necesa mastrumi komune.

Reen al la supro