Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-21 13:14:58

Fortepiano vidita per unu komputilisto…

Unu komputilisto aliras al fortepiano kaj pririgardas la instrumenton:
– Hmm, la klavaro nur 84-klava, unu triono estas la klavoj funkciaj, ĉiuj ne signitaj, malgraŭ ke shift premata per piedo… Originala...

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-27 19:41:21

Skribaĵo sur tombo de komputilisto

ADAM_NOVAK.ZIP

-------------------------------------
Kaze de nesciado: En komputiko dosiero ZIP enhavas datenojn enpakitajn.

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-01 08:33:51

– Aborti? Refari? Ignori?

En malnovaj operaciumoj, en kritikaj statoj, aperis tian komunikaton: – Abort? Retray?Ignore?

Komputiliston alparolas lia edzino:
– Amato, mi estas graveda…
Tiu, sen deturni sin de komputilo, pripensas:
– Abort? Retray?Ignore?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-05 06:42:15

ŝparema skoto malvarmumiĝis, sed ne volas viziti la doktoron por ŝpari la monon. Li atendas, ĝis la doktoro forlasas la praktikejon, kaj demandas:

"Kara doktoro, se vi iam malvarmumiĝas, kion vi faras?"

La doktoro respondas: "Mi tusas kaj ternas!"

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-06 20:08:26

avino vizitas familion kaj karesas sian novenaskitan nepeton.

Ties fratineto de tri jaroj alrapidas la idilon, tiras je la braketo de la bebo kaj krias:

"Anjo for, bebo 'stas mia".

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-07 12:23:18

Knabinoj kaj cigaredoj por la kuraco

Al familia kuracisto alvenas gepatroj de unu komputila maniulo kaj plendas:
– Doktoro, ni ne povas deturni nian filon de la komputilo…
– Kio do – decidas la kuracisto – oni bezonas kuraci lin.
– Sed kiel?!
– Normale! Per knabinoj, cigaredoj, biero...

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-13 10:30:58

Doktoro diras al viro:
- Vi nur trinku unu glason da biero ĉiun tagon, alikaze via sufero pligrandiĝos.

Post du semajnoj la viro sidas denove antaŭ la doktoro. Doktoro demandas:
- Vi aspektas tre malbone, ĉu vi ne atentis pri mia konsilo?

- Mi atentis, sed mi havis penojn trinki la bieron ĉiutage. Normale mi trinkas nenian alkoholaĵon.

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-13 19:56:20

Romantika interparolado…

– Amato, ĉu vi scias ke tulipo fermas sin por nokto kaj malfermas sin matene? – unu edzino komencas romantike iterparoladon kun sia edzo.
– Nu, tio same kiel drinkejo ĉe nia setlejo – respondas la edzo.

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-19 12:31:16

Museto!

– Kiel komputilistoj alparolas siajn edzinojn?
– „Museto”

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-21 18:11:44

Testo de logiko aŭ kiel rabeno humiligis filozofon (malnova juda anekdoto)

Unu juna, memfida homo venas al fama esploristo de la Talmudo, rabeno Ŝvarc.
– Mi nomiĝas Ŝon Goldŝtajn – diras. – Mi aliras al vi, rebe, por studi la Talmudon.
– Vi konas la aramean? – demandas la rabeno.
– Ne.
– La hebrean?
– Ne.
– Vi studis la Toraon?
– Ne, rebe, sed ne timu. Mi finfaris filozofion en la Universitato de Berkeley, summa cum laude, kaj ĵus mi atingis la doktorecon de la Sokrata logiko en la Universitato de Harvard. Nun mi volus plivastigi mian sciencon, studante la Talmudon.
– Mi forte dubas – la rabeno responde al tio – ĉu vi preparis vin por studado de la Talmudo. Tio estas nia plej grava verko. Sed, se vi volas, mi povos ekzameni vin pri logiko. Se vi sukcesos, mi instruos al vi la Talmudon.
La junulo konsentis.
La rabeno levas du fingrojn.
– Du viroj enfalis kamenon. Unu eliris kun la vizaĝo fulgiĝita, la dua – kun la vizaĝo pura. Kiu lavos la vizaĝon?
La juna viro mire rigardas la rabenon.
– Tio taŭgas por la logiktesto!?
La rabeno kapjesas.

externalImage.png

– La vizaĝon lavos tiu fulgiĝita – respondas la enuigita junulo.
– Male! La vizaĝon lavos tiu kun la vizaĝo pura. Sekvu simplan logikon de tiu rezonado. Tiu kun la vizaĝo malpura rigardas tiun kun la vizaĝo pura kaj pensas ke ankaŭ estas pura do ne lavas sin. Tiu kun la vizaĝo pura rigardas tiun kun la vizaĝo malpura kaj pensas ke ankaŭ estas malpura. Do la vizaĝon lavos tiu kun la vizaĝo pura.
– Kiel ruze! – Goldŝtajn kantraŭe tio. – Demandu min refoje!
La rabeno refoje levas du fingrojn.
– Du viroj enfalis kamenon. Unu eliris kun la vizaĝo fulgiĝita, la dua – kun la vizaĝo pura. Kiu lavos la vizaĝon?
– Ni jam determinis tion. La vizaĝon lavos tiu kun la malpura vizaĝo.
– Malĝuste! Ambaŭ lavas la vizaĝojn. Sekvu la simplan logikon de tiu rezonado. Tiu kun la vizaĝo pura rigardas tiun kun la vizaĝo malpura kaj pensas ke ankaŭ estas malpura do lavas sin. Vidante tion, la homo kun la vizaĝo malpura pensas: “Li rigardis min kaj lavis sin, do mi certe estas malpura kaj li pensis ke ankaŭ estas malpura”. Do ĉi ambaŭ homoj lavos la vizaĝojn.
– Mi ne konjektis tion – diras Goldŝtajn – Mi konsternas pro la eraro de mia rezonado. Reprovu min!
La rabeno refoje levas du fingrojn.
– Du viroj enfalis kamenon. Unu eliris kun la vizaĝo fulgiĝita, la dua – kun la vizaĝo pura. Kiu lavos la vizaĝon?
– Ambaŭ homoj lavos la vizaĝojn.
– Male! Ambaŭ ne lavas la vizaĝojn. Sekvu la simplan logikon de tiu rezonado. Tiu kun la vizaĝo malpura rigardas tiun kun la vizaĝo pura kaj pensas ke ankaŭ estas pura do ne lavas sin. Vidante tion, la homo kun la vizaĝo pura pensas: “Li rigardis min kaj ne lavis sin, do mi certe estas pura kaj li pensis ke ankaŭ estas pura”. Do ĉi ambaŭ homoj ne lavos la vizaĝojn.
Goldŝtajn despere:
– Mi tamen havas la kvalifikon por studadi la Talmudon. Tasku al mi ankoraŭ unu demandon! Ekĝemas tamen vidante la rabenon kiu levas du fingrojn.
– Du viroj enfalis kamenon. Unu eliris kun la vizaĝo fulgiĝita, la dua – kun la vizaĝo pura. Kiu lavos la vizaĝon?
– Ambaŭ homoj ne lavos la vizaĝojn…
– Malĝuste! Vi nun vidas, Ŝon, kial la Sokrata logiko ne taŭgas por studadi la Talmudon? Diru, kiel estas eble por ke unu homo fulgiĝu sian vizaĝon kaj la dua – ne? Ne vidas? Tio problemo estas nariŝkajt, stultaĵo. Se vi la tutan vivon respondados al stultaj demandoj, viaj respondoj ankaŭ estiĝos stultaj.

Reen al la supro