Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-14 08:43:42

...
Mi sentas maltrankvileton. Ne kaŭzita de l' aeroplano. Ĝi estas en la aero, do ĝi ne koncernas min sur la tero. La maltrankvileton vekas du viroj kiuj paŝas post ni. Komence mi provis pensi ke ili estas simplaj vojirantoj. Mi intence malrapidigas iom la paŝojn. Ankaŭ ili faras tion. Nenia dubo... Tiam al mi flustras la kamarado en Esperanto.

-Oni nin sekvas, ĉu vi ne rimarkis?
Mi balancas la kapon senvorte. Kian rimedon ni havus, eĉ se ni scias? La aeroplano jam forflugis. La bruon ni apenaŭ aŭdas. Kiam mi sidiĝas en la oficejo kaj prenas plumon, envenas tiuj du viroj. Ili komencas paroli kun k-doj Dinko, L kaj S, kiuj antaŭvenis. Eĉ unufoje ili ne turnas sin al mi por demandi.

Ĉio similas kion mi travivis ĉe la haveno kaj en la hotelo Nova Oriento antaŭ 8 monatoj. Sed tiun ĉi fojon mi ne permesis min partopreni en la asocio sciante ke mi estas japano? Mi mem ja vidis mian japanan nomon sur la nomlisto de l' laboruloj.
...
我感觉略微不安...
rideto.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-15 08:50:33

...
Kiam mi enpensiĝas, miajn orelojn preterpasas la vorto "aeroplano". Nu, ĉu ili efektive diris, aŭ ankaŭ tio estas mia iluzio? Tamen entute kian rilaton havas la aeroplano kun mi? Mi ofte aŭdis, ke naciperfidulo svingas naztukon k.s., por montri la bombardcelon al superflugantaj malamikaj aeroplanoj.

Hodiaŭ survoje mi du-tri fojojn per naztuko ŝirmis la okulojn kontraŭ la fortaj sunradioj. Ĉu ili prenis tion kiel... Ha, kian sensencaĵon mi elpensas! La aeroplano estas certe ĉina. Ĉu ili ne scias tion? -Ĉu efektive ili diris ion pri la aeroplano? Eble estas mia iluzio.

...

Forpelo!
Unu simpla vorto.
Forpelo! -Ĝi ne estas mia iluzio sed fakto.
Kaj oni aldonas al ĝi ankoraŭ vorton -"senprokrasta".

...
当我进一步细想的时候,一句“飞机”的声音,从我耳边滑过...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-16 21:55:21

...
Posttagmeze de l' sekva tago mi jam estas en vagonaro al Hongkong. Min kunprenas Dinko. Lia patrinon havas ĉambrojn en Hongkong, kiel aliaj riĉaj kantonanoj, ĉar tiun ĉi "neŭtralan" urbon ne minacas malamika bombardado. Provizore mi estos tie kaj atendos L, kiu venos post unu-du tagoj. Li devas ordigi ĉion. Li estas ĉino, do oni ne forpelas lin el la lando.

Li povas resti en Kantono, se li volas, diris la detektivoj. Tio eble estas leĝo. Tamen kiel li povus lasi min sola? Tion faris duono el la kantonanoj kiuj havas japanan edzinon, inkluzive s-ron U. La alia duono kune kun la edzino rifuĝas en tiu ĉi neŭtrala zono. Certe ili estas multe pli saĝaj ol ni.

Kial ni ne restas en Hongkong tiam? Ĉu ni timis la karan vivon kaj la okulojn de japanoj? Tamen eĉ se tio ne ĝenus nin, ni ankaŭ estus riskintaj veni al la sino de batalanta Ĉinio. Mi ne volas senfare atendi la finiĝon de l' milito kiel tiuj fratinoj. Mi ne volas iri ilian vojon. Mi esperis kaj kredis, ke ni iel kaj iam nepre povos venki la malfacilojn.
...
第二天下午,我已经坐在去往香港的列车里了...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-18 07:24:09

...
Mi esperis kaj kredis. Kaj tio realiĝas parte kaj -efemere... Mi foliumas la paĝojn de l' ĵusa pasinteco. Ili deŝiriĝas subite, falas teren. Kaj poste - mi ne scias plu. Ĉu ili efektive ekzistis, aŭ estas nur mia iluzio?
La vagonaro kuras, kuradas. Komencas krepuski-ĝi. Dinko silentas, kvankam li ne mienas severe.

Mi neniam supozis, ke li povas tiel longe ne paroli. Ĉe ĉiu stacidomo li aĉetas malgrandajn manĝaĵojn, metas ilin antaŭ mi. Inter ili troviĝas nigraj insektoj, ŝajne rostitaj, kiuj en aliaj lokoj nur ĝojigas infanojn kiel ludiloj.
Nur por danki lian bonkoron, mi ne havas. Ne la insektoj porrbis ĝin. Ankaŭ Dinko mem malmulte manĝas.
...
Kiom da stacioj ankoraŭ estas antaŭ ni? Mi tute ne scias, ĉar tiufoje per ŝipo ni venis de Hongkong al Kantono. Mi ne demandas Dinkon. Ĉar, kiam ni atingos tien, mi perfekte indiferetas. Mi postulis de mi, ke mi ne estu unu el tiuj fratinoj.
Tamen nun, volenevole mi trenas min sur ilia vojo griza kaj mallarĝa. Ili antaŭiris laŭplane, kaj mi postiras senplane. Sekve,
tie min atendos nur nulo, nigra, absoluta nulo...
...
我希望和相信。那事局部和暂时地实现...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-18 21:47:55

...
Kiam mi endormis? Mi vekiĝis de parolvoĉoj. —Apud mi staras du viroj en eŭropaj vestoj, post ili ĝendarmo. Ankoraŭ kelkajn vortojn ili parolas kun Dinko kantone. Mi ne komprenas ilian lingvon, sed povas supozi kion ili diras. En mia kapo aperas la pala figuro de l' amatino de k-do R, kvankam mi neniam vidis ŝin.

Sciu, ŝi estas nur formosano, kaj mi ja japano mem! -Venis, finfine venis tio kio devis veni kaj jam minacis ne unufoje. Sed ĉi-momente mi ne sentas timon. Ĝin superas malamo kaj indigno kontraŭ tiuj kiuj prenas tiun rimedon. La kupeo jam estas prilumata de elektraj lampoj. Ĉu pro ĉi radioj Dinko aspektas pale?

—Ili diras ke ni reiru al Kantono.
Milda estas lia tono. Certe li penas ne maltrankviligi min. Mi kapobalancas al li kun nevortigita esprimo de danko kaj pardonpeto.
Ni elvagoniĝas ĉe l' sekva malgranda stacio. Ĝi havas solan lampeton. Sur la kajo jam staras kvar ĝendarmoj. La prilumita vagonaro veturas for. Ni restas en la duonlumo, atendante tiun kiu nin portos tien de kie ni venis. La vespero de l' februarfino estas malvarma, kaj glacie brilas la ĝendarmaj bajonetoj antaŭ ni.

—Nefinita fino—
我是什么时候睡着?我被讲话声唤醒...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-19 21:22:31

Postskribo

Mi ne intencis nek kapablas skribi novelon aŭ romanon. Tiu ĉi verketo estas nur aro da fragmentoj el miaj travivaĵoj en Ĉinio.
Miajn 7 jarojn en tiu ĉi batalanta regno, mi povas dividi en 3 periodojn. La unua estas vaga periodo, kiu komenciĝas je la alveno al Ŝanhajo kaj finiĝas per la vivo de l' forpelito en Hongkong.

Portante la unusolan celon kaj esperon kiel publike partopreni la rezistmiliton, mi pasigis pli ol unu jaron vage-kaŝe. Do, la unua parto de En Ĉinio Batalanta devis esti tia, kia ĝi jam sin montris antaŭ vi, kvankam mi ne ŝatis doni al ĝi karakteron de aŭtobiografio.

La dua estas Hankou-a periodo. Dank' al la helpo kaj klopodo de antaŭuloj kaj amikoj, tuj antaŭ la unua datreveno de l' rezistmilito, mi ricevis permeson labori en kontraŭmalamika fako de unu centra organizo. Tiu ĉi periodo apenaŭ entenas 3 monatojn, ĉar jam meze de oktobro ni devis forlasi Hankou, kiu falis en la 26a.
...
后记

我没打算也没有能力写短篇小说和长篇小说。这一些作品只是来自我在中国生活经历片段的汇集...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-20 21:53:43

...
Tre mallonga, sed kiel ekscita, vigla kaj streĉa ĝi estis! La pasio de l' popolo, registaro kaj armeo atingis zeniton. La kunlaboro de Kuomintang kaj la Kompartio plene efektiviĝis. La rezistmilito ja estis tutnacia en la ver-vera senco de l' vorto.

En tiu ĉi parto de l' verketo mi plu ne bezonas rigardi min kaj la malgrandan medion ĉirkaŭ mi.
Mi ja vidis, aŭdis kaj sentis kion forgesi mi neniam povos, kaj tio nepre kortuŝos ankaŭ
justamajn homojn en ajnaj landoj.

La tria estas Chongqing-a periodo.
Ĝi komenciĝas de l' vintro en 1938.
Kiam venos fino al ĝi, ne scias mi. Tiuvintre la tutan urbon ĉiutage kovris densa nebulo.
Mi diris duonŝerce al najbaro, kiu estas ĉi-tieano:
-Ĉu Chongqing ne havas la sunon?
-La bona homo ŝajne ofendiĝis:
-Kial ne?
La sunon ni havas, nur ĝin kaŝis la nebulo.
...
很短,但是,那时期是那样激情,精神焕发和紧张...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-21 20:58:25

...
Efektive, kiam venis la printempo, la nebulo malaperis, kaj ni vidis la sunon serene radianta sur la blua ĉielo. Sed strange, ni sentas, kiel se la nebulo ankoraŭ grize kaj humide ĉirkaŭas nin. Dum la lastaj jaroj en la ekstera mondo okazis grandaj ŝanĝoj direktataj al la lumo, tamen tiu ĉi nebula urbo ĉiam restas nebula.

Sub la nebulo mi vidis multe da tio kio ne devus havi lokon en batalanta Ĉinio. La trian parton de l' verketo mi dediĉas por tio, kvankam al mi ne estas plezure.
Jen tiel konturita estas la En Ĉinio Batalanta. Sed nun, kiam mi ankoraŭ eĉ la unuan parton ne plene ellaboris, mi ne povas ne interrompi. Por la proksima estonteco mi plu ne havos ŝancon daŭrigi ĝin. Estas bedaŭre ke ne enkorpiĝas la dua kaj tria partoj kiuj esence estas pli signifaj.
...
实际上,在春天来到的时候,雾散去,我们看见太阳无忧无虑地在蓝天上发光...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-22 07:23:54

...
La vaga vivo forglitis malproksimen. Kvankam ĝi estis malfacila kaj maltrankvila, en la rememoro ĝi bildas emocia, eĉ amida. La Hankou-a periodo -ĉi tie mi ne limas ĝin per mia mallonga resto en Hankou, sed amplekse la tuton de l' tiel nomata stadio en la milito -estas "rozo hieraŭa".

Kaj jam kvin kaj duonan jarojn ni stagnas en la nebula urbo, ofte demandante ne al ni mem nek al aliaj: -ĉu ne estas la suno ĉi tie?
Efektive la sunon nur kaŝas la nebulo, kiel diris mia najbaro? Tio eble estas vero kaj fakto. Tamen entute kiam malaperos la nebulo?...

Laste mi elkore dankas la antaŭulojn kaj amikojn esperantistajn kaj neesperantistajn, kiuj helpis kaj instigis min multe. Se ne estus ili, kie kaj kiel mi nun estus, eĉ supozi mi ne kuraĝas.

VERDA MAJO
10a, julio, 1944.
en najbara vilaĝo de Chongqing.

流浪的生活离开地很远了,虽然它是困难而动荡不安的...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-22 20:59:34

LA UNUA PERIODO

-EN JAPANIO-

PRINTEMPA FRENEZO

Kiel vi scias, -mia amikino ekrakontis, -mi havas duonpatron. Oni diris, ke la sanga rilato estas tre forta. Tio estas vera aŭ ne, mi ne scias, tamen estas fakto, ke mi neniel povas lin ami. Antaŭ li mi ĉiam sentas malvarmegon preskaŭ instinkte.

La patrino kompreneble amas min; ankaŭ mi ŝin. Sed stranga atmosfero regas inter ni tri. La hejmo havas neniun ĉarmon por mi.
Al mi malplaĉas la tiel nomata "varmeteco". Ardo, se ne, malvarmego! Tamen ĝi estas pura revo. Mi ja nomas min "homo".
Ĉu vi ŝatas Nara'n? Monteto Wakakusa, Herbejo Asazi. Virina pejzaĝo. Sole virina. Rivero Saho, ha, ĝi belan nomon havas, sed ve!
...
第一个时期

在日本

春天的疯狂

您怎样知道,-我的女朋友开始讲述,-我有一半父亲...
senkulpa.gif

Reen al la supro