Al la enhavo

Pri esperanta gramatiko por turklingvanoj

de Iretka, 2010-majo-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Iretka (Montri la profilon) 2010-majo-16 16:23:53

Saluton,

Mi ekkonis iom pri la turka gramatiko, kaj mi pensis ke estas iom similaĵojn inter Esperanta kaj turka gramatiko.

Ĉu laǔ turklingvanoj la esperantan gramatikon estas facila aǔ simila ol turklingvan?

Dankon,
Ĝis relego!

utku (Montri la profilon) 2010-majo-16 21:50:38

Laŭ mi, Esperanta gramatiko estas pli malpli facila, mia ĉefa problemo estas semantika, ne gramatika. Sed gramatiko de Esperanto ne tro similas la turkan gramatikon.

Similaĵoj :
[LISTO]
Ankaŭ la turka uzas sufiksojn kaj konstruas novajn vortojn per ili.
Ankaŭ la turka konstruas kunmetitajn vortojn. (eble kiel ĉiuj lingvoj)
Ankaŭ la turka uzas sufiksojn por formi gramatikajn tensojn.
Ankaŭ la turka havas akuzativan finaĵon.
Ankaŭ en la turka oni povas ŝanĝi la vortordon.
Turka "ki" kaj Esperanto "ke" havas similajn uzadojn.
Por krei demandoj, kies respondoj estas jes aŭ ne, simile je Esperanta "ĉu", la turka uzas "mi".[/list]Malsimilaĵoj :
[LISTO]
Ne ekzistas veraj prepozicioj en la turka. Anstataŭe oni uzas sufiksojn.
La turka lingvo ne uzas prefiksojn.
Turkaj substantivoj, adjektivoj kaj adverboj ofte havas samajn formojn. (Ne ekzistas finaĵoj).
Esperantaj sufiksoj estas unuformaj, sed sufiksoj de la turka ŝanĝiĝas laŭ la konsonanta kaj vokala harmonioj.
En la turka nur substantivoj ŝanĝas ilian formon laŭ pluraleco aŭ akuzativo, adjektivoj ne ŝanĝiĝas.
En la turka oni normale metas "mi (=ĉu)" je la fino de frazo.
Turka ne havas ian genran distingon.[/list]La esperanta gramatiko eble estas tiel facila laŭ tjurkoj, kiel facila ĝi estas laŭ finnoj kaj hungaroj.

Iretka (Montri la profilon) 2010-majo-17 19:51:10

Saluton denove,

Pardonu ke mi ne respondis antaǔe,

Dankegon!

La turka lingvo tre interesas min, ĉar ĉion kion mi legis pri la turka, indikas ke estas lingvo tre regula kaj tre vortfarema.
Ĉu viaopinie lernado de la turka lingvo estus pli malpli facila por esperantistoj, kies denaska lingvo estas latina? (ekz. mia denaska lingvo estas la hispana)

Ĝis relego!

utku (Montri la profilon) 2010-majo-18 10:21:05

Kiel esperantisto, lerni la hispanan ne estis facila por mi, do mi ne opinias, ke esperantistaj hispanoj povas facile lerni la turkan lingvon. Nedenaske lerni la turkan ĉiam estas malfacile.

La turka lingvo estas regula sed ekzistas tro multe da reguloj, kiujn oni devas lerni. Do, la reguleco ne indikas facilecon. Ankaŭ la turka lingvo estas tre vortfarema, sed ne uzas multe tiun eblon. Anstataŭ derivaĵoj, oni kelkfoje uzas pruntovortojn el la araba, la franca, la persa, la angla kaj el aliaj multaj lingvoj.

Reen al la supro