Al la enhavo

1. Reguloj

Bonvenon ĉe lernu!, multlingva retpaĝaro por lernado de Esperanto! La aliro, respektive la uzo de la retpaĝaro lernu! ("la retpaĝaro", "la servo", "la ofertanto") okazas sub la kondiĉo, ke vi ("la uzanto") legis la sekvajn uzkondiĉojn, komprenis kaj akceptis ilin, sendepende de tio ĉu vi estas registrita kiel membro ĉe lernu! aŭ ne. Pro tio bv. legi la sekvan tekston tre atente.

Registriĝo

  1. Kelkaj el niaj servoj estas uzeblaj sen registriĝo ĉe la retpaĝaro. Por uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝaro, vi devas krei personan uzantkonton. La registriĝo estas senpaga.
  2. Vi rajtas registriĝi nur unu fojon kaj instali nur unu uzantprofilon.
  3. Registriĝi rajtas nur la personoj, kiuj atingis la aĝon de 18 jaroj. La uzo de la retpaĝaro por personoj sub la aĝo de 18 jaroj (en kelkaj landoj 21 jaroj) eblas nur kun la konsento de la edukrajtaj personoj.
  4. Vi garantias, ke ĉiuj informoj donitaj de vi ĉe la registriĝo estas veraj kaj korektaj kaj ke vi tenos ilin ĉiam aktualaj.
  5. Ĉe la registriĝo estas malpermesite uzi informojn (ekz. salutnomon, nomon, profilbildon ktp.) kiuj kontraŭas la rajtojn de aliuloj, precipe marko- kaj nomrajtojn. Kontraŭleĝaj informoj aŭ informoj, kiuj estas kontraŭ la uzkondiĉoj, ankaŭ ne estas permesitaj.
  6. Ĉe la registriĝo vi elektas pasvorton kaj devas teni tiun pasvorton sekreta.
  7. Vi konsentas pri la publikigo de viaj profilaj informoj (ekz. via salutnomo, la lingva progreso, la enreta stato, la elektita lingvoversio, la registriĝodato, la dato de la lasta ensaluto kaj pliaj libervolaj informoj, inkluzive de via profilbildo). La retpoŝtadreso kaj la pasvorto ne estos publikigitaj.
  8. La registriĝo ĉe la retpaĝaro iĝas kompleta per klako al aktiviga ligilo. Post la ricevo de la registriĝo vi ricevos aŭtomatan konfirmilon retpoŝte, kiu enhavas tiun ligilon.
  9. Se vi registras, sed ne aktivigas vian konton, la ofertanto rajtas forigi la nekomplete registritan uzantkonton.
  10. La ofertanto de la retpaĝaro donas neniun garantion pri la vera identeco de uzantoj. Ĉiu uzanto mem estas respondeca kontroli la identecon de aliaj uzantoj. La ofertanto rezervas al si la rajton peti koncernajn dokumentojn aŭ pruvojn rilate la identecon kaj la aĝon por kontroli informojn. Se la petitaj informoj ne estos disponigitaj ene de la indikita de la ofertanto de la retpaĝaro tempo, la koncerna uzantkonto estos forigita.

2. Protekto de informoj

La ofertanto de la retpaĝaro konscias, ke la protekto de la personaj informoj estas ege grava. Pro tio la retpaĝaro strikte obeas la regulojn de la datumprotekta leĝaro. Detaloj pri la uzo kaj prilaboro de uzant-datumoj troviĝas ĉe Privateco.

3. Devoj de la uzanto

  1. La retpaĝaro povas esti uzata nur por la leĝe permesitaj celoj.
  2. Kiel uzanto vi devas:
    • doni nur verajn kaj ne erarigajn informojn en via profilo kaj ĉe via komunikado kun aliaj uzantoj;
    • teni la alirinformojn sekrete kaj ne pludoni ilin al aliaj;
    • informi la ofertanton de la retpaĝaro tuj, se ekzistas la supozo, ke aliulo ekhavis informojn pri la alirinformoj kaj/aŭ misuzas uzantkonton.
  3. Nur vi sole respondecas pri la enmetata de vi enhavo kaj komunikado (ĉu publika ĉu malpublika) kun aliaj. Vi devas atenti pri la rajtoj kaj interesoj de aliaj uzantoj aŭ aliuloj, speciale pri la personaj rajtoj.
  4. Estas strikte malpermesite alŝuti, publikigi, sendi, ligi, enmeti, privarbi, oferti aŭ alimaniere aldoni enhavojn (bildojn, ligilojn, fotojn, forumkontribuojn aŭ aliajn enhavojn, inkluzive de privataj mesaĝoj kaj profilbildoj) de la sekvaj tipoj:
    • leĝe protektitaj enhavoj, ekzemple enhavo kiu estas protektita pro kopirajtoj, nomrajtoj, markorajtoj, patentoj, rajtoj pri industria dezajno, aŭ posed- aŭ personrajtoj, kaze ke vi ne havas la permeson pri tiu enhavo;
    • pornografiaj, perfortgloraj, obscenaj, seksistaj, kalumniaj, rasismaj, ofendaj por anoj de minoritataj grupoj aŭ religioj materialoj, kaj enhavoj, kiuj malobeas la germanan junularprotektan leĝon (Jugendschutzgesetz);
    • propagandiloj kaj signoj de kontraŭleĝaj organizoj;
    • ĝenaj, ofendaj, kalumniaj, minacaj enhavoj kaj diskriminaciaj deklaroj;
    • privataj informoj de aliaj uzantoj (ekz. adreso, telefonnumero, bankinformoj) respektive citaĵoj el privata komunikado kun aliaj uzantoj, kun la ofertantoj/administrantoj de la retpaĝaro aŭ aliuloj.
    • ligiloj al retpaĝaroj kun kontraŭleĝaj enhavoj;
    • ajna nepetita aŭ nepermesita reklamo, reklammaterialoj, rubmesaĝoj, ĉenleteroj, neĝbul- aŭ piramidaj sistemoj kaj ĉiuspeca klientreklamo;
    • ajnaj materialoj, kiu enhavas virusojn, vermojn, trojanojn aŭ aliajn programetojn, kiuj minacas aŭ malhelpas la ekziston aŭ la funkciadon de ĉi tiu aŭ aliaj retpaĝaroj;
  5. Sekvaj agoj estas malpermesitaj al la uzanto:
    • uzi aŭ provi uzi la konton de alia uzanto aŭ la sistemon sen permeso de la ofertanto;
    • ŝajnigi esti alia persono aŭ enmeti falsajn informojn pri si
    • la blokado de la funkcioj de la retpaĝaro, la surskribo, ŝanĝo aŭ kopiado de la enhavo, de la programkodo kaj/aŭ de la datumoj de la retpaĝaro, kaj krome aŭtomatigita elpreno de enhavo, se tio ne estas necesa por la normala uzo de la servo de la retpaĝaro;
  6. La ofertanto de la retpaĝaro rezervas al si la rajton forigi malpermesitajn kontribuojn (inkluzive de privataj mesaĝoj kaj bildoj) aŭ la konton de la uzanto, kiu kontraŭas la aktualajn uzantkondiĉojn en ajna momento ankaŭ sen antaŭa averto.

4. Ŝanĝo de la oferto

La ofertanto havas la rajton, laŭ propra decido, en ajna momento ŝanĝi aŭ ne plu oferti la servon.

5. Transdono de rajtoj

  1. La ofertanto de la retpaĝaro donas al vi, kiel uzanto, personigitan, tutmonde validan, ne transdoneblan kaj ne-ekskluzivan rajton, uzi la servojn laŭ la priskribitaj uzkondiĉoj.
  2. Kiel uzanto vi transdonas al la retpaĝaro, la tutmondan, ne-ekskluzivan, senpagan, transdoneblan, tempe, enhave kaj loke nelimigitan rajton, uzi la enmetitajn de vi enhavojn en ĉiuj medioj, kiujn uzas la ofertanto. La ofertanto de la retpaĝaro havas la rajton uzi tiujn enhavojn en ĉiuj medioj, publikigi, obligi, kopii, disvastigi, adapti, ŝanĝi kaj prilabori ilin.
  3. Kiel uzanto vi garantias, ke la alŝutitaj de vi enhavoj estas liberaj de rajtoj de aliuloj kaj povas esti uzataj kongrue al la punkto 5.2 Vi garantias, ke vi havas ĉiujn rajtojn kaj permesojn, kiuj estas bezonataj, por garantii la transdonon de la rajtoj de la alŝutitaj de vi enhavoj.
  4. La transdono de la rajtoj kaj la supre klarigitaj garanti- kaj rekompencpostuloj ne finiĝas kaj plu validas ankaŭ post la fino de la uzado de la retpaĝaro.

6. Posedrajtoj

Ĉiuj tekstoj, bildoj kaj aliaj en la retpaĝaro publikigitaj enhavoj, krom la enhavoj enmetitaj de la uzantoj apartenas - se ne estas markite alimaniere - al {lernu} kaj ne rajtas esti uzataj de uzantoj aŭ aliuloj ekster la retpaĝaro, enrete aŭ eksterrete.

7. Tempodaŭro kaj nuligo

  1. La membreco ĉe la retpaĝaro komenciĝas per la registriĝo, la akcepto de la uzkondiĉoj kaj de la deklaro pri privateco kaj restas por la nedifinita tempo.
  2. Vi povas nuligi la kontrakton en ajna momento kaj sen neceso mencii la kialojn ĉe https://lernu.net/uzanto/agordoj. Post la nuligo vi ne plu havos aliron al via profilo kaj ĉiuj en ĝi ekzistantaj informoj estos forigitaj. Vi akceptas, ke kelkaj enhavoj (kiel ekz. komentoj, forumkontribuoj, kaj mesaĝoj), kiuj ne estas rekte ligitaj al via profilo, daŭre estos alireblaj por aliuloj. Vi ne havas la rajton postuli transrenon aŭ transdonon de la kreitaj de vi enhavoj.
  3. La rajto je eksterordinara nuligo de la kontrakto pro gravaj kialoj restas senŝanĝa. Grava kialo estas, se iu el la kontraktpartioj malobeas la regulojn de tiuj ĉi uzkondiĉoj. Kaze de eksterordinara nuligo de la kontrakto flanke de la ofertanto vi iĝas por ĉiam blokita de la posta uzado. Tio signifas, ke denova registriĝo ne estas permesata.
  4. La ofertanto de la retpaĝaro rezervas al si la rajton, forigi konton de uzanto, se la konto ne estas uzita pli ol 6 monatojn.

8. Respondeco

  1. La ofertanto klopodas teni la funkciadon de la retpaĝaro sendanĝera, senerara kaj sekura, tamen la ofertanto ne garantias, ke la retpaĝaro en iu ajn momento estas sendanĝera, sekura kaj senerara. Krome ne estas garantio, ke ĝi ĉiam funkcios sen interrompoj, malfruoj aŭ mankoj.
  2. La ofertanto ne transprenas la respondecon pri malgravaj malobeoj de la devoj, se tio ne kaŭzas damaĝojn al vivo, korpo aŭ sano kaj se tio ne kontraŭas la garantiojn kaj postulojn de la leĝo pri respondeco pri la produkto (Produkthaftungsgesetz). Sendepende de tio krome restas netuŝita la respondeco pri malobeo de devoj, kies plenumo estas esenca por realigo de la kontraktaj interrilatoj, kaj pri kies obeo la uzantoj kutime kalkulas. La samo validas pri malobeo de devoj fare de niaj agentoj.
  3. Laŭ la leĝaj reguloj la ofertanto de tiu ĉi retpaĝaro, kiel servoofertanto ne estas devigata inspekti la transdonatajn kaj konservatajn informojn aŭ esplori cirkonstancojn, kiuj indikas kontraŭleĝan agadon. La ofertanto ne transprenas la respondecon pri enhavoj, datumoj, informoj, eldiroj, opinioj, enmetataj de la uzantoj kaj pri enhavoj en la interligitaj retpaĝaroj.
  4. Kvankam ni zorge kontrolas la enhavon, la ofertanto de la retpaĝaro ne transprenas la respondecon pri la enhavo de eksteraj paĝaroj, al kiuj povas referenci ligiloj. Pri la enhavo de tiuj retpaĝaroj respondecas plene ties funkciiganto.
  5. La ofertanto de la retpaĝaro ne estas respondeca pri enhavo kaj ĝusteco de reklamanoncoj. Pri la enhavoj de la reklamanoncoj respondecas plene la koncernaj aŭtoroj. La samo validas ankaŭ pri la enhavoj de la reklamataj retpaĝaroj. Montro de reklamanonco en la retpaĝaro ne signifas, ke la ofertanto konsentas pri la eventuala kontraŭleĝa enhavo. Pro tio respondecas sole la mendantoj aŭ kreantoj de la reklamo.
  6. Kiel uzanto vi liberigas la ofertanton de la retpaĝaro de ĉiuj postuloj, inkluzive de postuloj pro damaĝrekompenco, kiuj povas veni de aliaj uzantoj aŭ aliuloj kontraŭ la ofertanto pro vi aŭ pro la enhavoj, kreitaj de vi. La uzanto, kiuj publikigis la koncernajn enhavojn en la retpaĝaro, transprenas ĉiujn kostojn, estigitajn al la ofertanto pro malobeo de rajtoj de aliuloj, inkluzive de normalaj kostoj por jura defendo. Ĉiuj ceteraj rajtoj, ankaŭ pri rekompenco de damaĝo de la ofertanto, restas netuŝitaj.

9. Finaj rimarkoj

  1. Por tiuj ĉi uzkondiĉoj kaj por ĉiuj disputoj pri tiuj ĉu uzkondiĉoj validas nur la leĝaro de Germanujo. La plenumloko kaj la senescepta loko de la jurisdikcio, se estas leĝe permesita, estas Berlino.
  2. Nur la germana versio de la uzkondiĉoj estas jure valida.
  3. La ofertanto de la retpaĝaro rezervas al si la rajton, ŝanĝi tiujn uzkondiĉojn en ajna momento, sen mencio de kialoj. La plej aktuala versio ĉiam estas trovebla ĉe https://lernu.net/reguloj. La uzantoj ne estas aparte informataj pri la ŝanĝoj de la uzkondiĉoj, ili havas respondecon mem legi kaj esplori la aktualajn uzkondiĉojn. Pluuzo de la retpaĝaro post ŝanĝo de la uzkondiĉoj signifas, ke la uzanto konsentas pri la ŝanĝoj kaj akceptas ilin.
  4. La ofertanto rajtas transdoni la rajtojn kaj devojn, priskribitajn en la uzkondiĉoj, komplete aŭ parte al aliuloj ene de 4 semajnoj post retpoŝta atentigo de uzantoj pri tio.
  5. La kontaktinformoj de ofertanto aŭ administrantoj de la retpaĝaro troviĝas ĉe la kontakto-paĝo.

Laste aktualigita: 2016-majo-01

Reen al la supro