Al la enhavo

Ŝako

de kavipatro, 2007-julio-24

Mesaĝoj: 149

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2021-junio-04 07:24:52

Nun ĉiuj 14 ŝakaj problemoj el LA ESPERANTISTO (1892 – 1893) estas republikigitaj (kun mallongaj komentoj).

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-04 06:49:48

Ĉefaj rusaj ŝakludantoj publikigas malferman leteron al Putin

https://www.chess.com/news/view/stop-the-war-44-to...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-04 08:19:12

Oni supozas, ke rusiaj sportaj kaj kulturaj eminentuloj esprimas sian proteston (ne ĉiam tute sinceran), esperante eviti absurdajn okcidentajn sankciojn kontraŭ rusiaj sporto kaj kulturo. Kaj kiel videblas, reganta reĝimo indulge rilatas al tiaj protestoj. Ekzistas versio, ke rusiaj estruloj eĉ rekomendas al eminentuloj tiel fari.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-marto-04 14:49:50

Frano:Ĉefaj rusaj ŝakludantoj publikigas malferman leteron al Putin

https://www.chess.com/news/view/stop-the-war-44-to...
Inter tiuj ludantoj, ne estas Sergej Karjakin, kiu malferme subtenas la invadon. Honton al li.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-04 18:23:10

Nu, kamarado Karjakin apenaŭ rimarkos ĉi-fadenan riproĉon de patosa indignulo Zamčik.
Interalie, Zamčik...
Miamemore, vi manifestis vin kiel adepto de BLM-movado...
Kion vi opinias pri problemoj de afrikanaj studentoj, kiujn mistraktas ukrajnaj militistoj?

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-07 10:34:51

Zam_franca:Inter tiuj ludantoj, ne estas Sergej Karjakin, kiu malferme subtenas la invadon. Honton al li.
Ĉefaj Turniroj ne invitas plu GM Sergey Karjakin
https://www.chess.com/news/view/grand-chess-tour-b...
Post 2-a Mondmilito, Aleĥin ne estis invitita al ŝakturniroj ekster la Ibera Duoninsulo, pro sia kvazaŭa nazia alligiteco. Lia origina invito al la Londona 1946 turniro estis reprenita kiam la aliaj konkurantoj protestis. Stalino interrompis la bojkoton permesinte la Mondĉampioneco-matĉon inter Botvinnik kaj Aleĥin. Preparante por tiu ĉi matĉo, Aleĥin mortis en aĝo de 53 en sia hotelĉambro en Estoril, Portugalujo, la 24-an de marto 1946. La cirkonstancoj de lia morto daŭre estas demando por debato.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-12 12:08:53

Supozeble, tiuj fondaĵoj sukcesos kolekti ne malmulte da mono, kiu apenaŭ atingos reale suferantajn ukrajnojn.
Kaj menciitaj ukrajnaj ŝak-ludantoj baldaŭ, plej verŝajne, preferos ludi sub flagoj de aliaj landoj. Eble eĉ sub la rusia.

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-13 14:29:42

FIDE senigis na Anatolij Karpov je la titolo de Dumviva Ambasadoro. La 70-jaraĝa 12-a mondĉampiono, nun membro de la Rusa Dumao, voĉdonis favore al la rimedoj, kiuj malfermis la vojon al milito, pro kio li estis metita en la liston de EU-sankcioj.
https://chess24.com/en/read/news/ivanchuk-echoes-c...

Reen al la supro