Al la enhavo

Nur sensencaj muzikoj allogas junularon

de Terurĉjo, 2007-julio-31

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-31 21:05:03

Kiel popularigi Esperantajn kantojn?
Al mi tre plaĉas multaj kantoj en Esperanto. Sed preskaŭ ĉiuj el ili multe similas al aŭtoraj kantoj, pri kiuj jam skribis mia estimata sampatrujano Pimen. Tiuj kantoj preskaŭ ĉiam havas tre bonajn tekstojn, pensigajn, sincerajn kaj bonkorajn. Malgraŭ tio, mi certas, ke similaj kantoj ne havos sukceson.
Kial? Al nuna junularo necesas muzikoj ne pensigaj, sed tre ritmaj, vigligaj kaj preskaŭ sensencaj por ke oni povu danci sen pensi pri vortoj.
Ekzemple, unu el la plej popularaj nunaj rusaj junularaj kantoj havas jenajn vortojn: "Ŝia aspekto sur la koro estas skulptita per aromo de gladiolo" kaj "ŝiaj smeraldaj brovoj spikiĝas sub la signo de Luno". Pli sensencan kanton mi eĉ ne povas imagi (Kia junulino volus havi spikiĝantajn smeraldajn brovojn?), sed junularo manĝegas similajn kantojn kaj kun ega apetito.
Mi ofte aŭdas ĥoran kantadon de similaj kantoj (sekrete- ankaŭ miaj filinoj ŝateĝas ilin), sed demandante pri la senco de vortoj, mi ricevas responde nur strangajn rigardojn kaj ridetojn. Junularo kontentas pri tiaj muzikoj kaj la muzikoj sufiĉas al ili.
Tial mi ankoraŭfoje asertas, ke por popularigi Esperantajn kantojn, necesas muzikoj tre ritmaj sed sensencaj.
Bedaŭrinde, eĉ Roĝer Borĝes ne povas fanfaroni pri tiaj kantoj.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-31 21:16:43

Terurĉjo:Kiel popularigi Esperantajn kantojn?

Vi vidas !
Eĉ vi povas fari kanton !
Ne malesperu iam fari muzikon !!

Manu okulumo.gif

nomjer (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 15:50:31

Terurĉjo:Kiel popularigi Esperantajn kantojn?
Al mi tre plaĉas multaj kantoj en Esperanto. Sed preskaŭ ĉiuj el ili multe similas al aŭtoraj kantoj, pri kiuj jam skribis mia estimata sampatrujano Pimen. Tiuj kantoj preskaŭ ĉiam havas tre bonajn tekstojn, pensigajn, sincerajn kaj bonkorajn. Malgraŭ tio, mi certas, ke similaj kantoj ne havos sukceson.
Kial? Al nuna junularo necesas muzikoj ne pensigaj, sed tre ritmaj, vigligaj kaj preskaŭ sensencaj por ke oni povu danci sen pensi pri vortoj.
Ekzemple, unu el la plej popularaj nunaj rusaj junularaj kantoj havas jenajn vortojn: "Ŝia aspekto sur la koro estas skulptita per aromo de gladiolo" kaj "ŝiaj smeraldaj brovoj spikiĝas sub la signo de Luno". Pli sensencan kanton mi eĉ ne povas imagi (Kia junulino volus havi spikiĝantajn smeraldajn brovojn?), sed junularo manĝegas similajn kantojn kaj kun ega apetito.
Mi ofte aŭdas ĥoran kantadon de similaj kantoj (sekrete- ankaŭ miaj filinoj ŝateĝas ilin), sed demandante pri la senco de vortoj, mi ricevas responde nur strangajn rigardojn kaj ridetojn. Junularo kontentas pri tiaj muzikoj kaj la muzikoj sufiĉas al ili.
Tial mi ankoraŭfoje asertas, ke por popularigi Esperantajn kantojn, necesas muzikoj tre ritmaj sed sensencaj.
Bedaŭrinde, eĉ Roĝer Borĝes ne povas fanfaroni pri tiaj kantoj.
Jam antauh chirkauh dek jaroj mi simile parolis pri esperanta muziko.
Mi subtenis, ke oni devas zorgi kaj pri tekstoj kaj pri muziko.

Bela muziko kun stulta teksto produktas stultajhon.
Malbela auh neritma muziko kun tre altnivela teksto estas afero por nuraj intelektuloj.

Bedauhrinde mi ne plu havas surbendajhojn, char estus interese auhskulti kaj debati chi tiun aferon...

Problemo estas, ke esperantistaro tro songhas sur "neordinaraj" niveloj, pri kiuj mondo ne tro interesighas. Bona ekvilibro inter kvalito kaj kvanto estas inda.

Nomjer

Reen al la supro