Al la enhavo

Dekuvri

de Terurĉjo, 2007-oktobro-23

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-27 22:39:38

mi opinias, ke ŝerce oni povas skribi kelkajn vortojn alilingve tie ĉi, sed ne tutan mesaĝon. kelkfoje mi mem faris tion, sed tekstojn, skribitajn plene en ne-Esperanto, indas ankaŭ plene forigi. oni rajtas skribi ajnan lingvon en la forumo "Pri aliaj lingvoj".

Mielo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 14:49:30

Terurĉjo:mi opinias, ke ŝerce oni povas skribi kelkajn vortojn alilingve tie ĉi, sed ne tutan mesaĝon. kelkfoje mi mem faris tion, sed tekstojn, skribitajn plene en ne-Esperanto, indas ankaŭ plene forigi. oni rajtas skribi ajnan lingvon en la forumo "Pri aliaj lingvoj".
Ĉu vi pensas, ke tiu estas alia lingvo ? Estas vere. Mi komprenas ĉion preskaŭ, kvankam ankaŭ mi miras. Estas vero ankaŭ tio, mi kapo doloras...

Jes, vidpunkto de la amerikaj indianoj Kolumbo ne estis eltrovinto. Oni diras, ĉio estas pro vidpuntko.

novatago (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 21:21:17

Terurĉjo:
mnlg:Hej!
Mi ne estas spertulo.
Улыбнуло - Min tio ridetigis. okulumo.gif

Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Открытие Америки-Malkovro de Ameriko
En hispanio oni diras "descubrimiento de América" = "Malkovrado de Ameriko".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 21:29:32

Ruse oni nur ŝerce povas diri, ke Kolumbo trovis Amerikon. Li serĉis-serĉis kaj fin-fine trovis ĝin. Malgraŭ tio, ke li serĉis certe entute ne Amerikon.
Kiel eltrovo de Ameriko nomiĝas en la angla?

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-01 00:50:25

Terurĉjo:Ruse oni nur ŝerce povas diri, ke Kolumbo trovis Amerikon. Li serĉis-serĉis kaj fin-fine trovis ĝin. Malgraŭ tio, ke li serĉis certe entute ne Amerikon.
Kiel eltrovo de Ameriko nomiĝas en la angla?
Angle oni diras "the discovery of America" ("la malkovro de Ameriko")...

France oni diras "la découverte de l'Amérique" (ankaŭ "la malkovro de Ameriko", la prefikso dé- oni esperantigu mal- tiukaze, kaj tute ne bezonatas neologismo).

---------------------------

Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-05 00:53:41

Filu:Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???
Platono respondis al ĉi tiu demando antaŭ multaj, multaj jaroj.

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-05 15:18:06

mnlg:
Filu:Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???
Platono respondis al ĉi tiu demando antaŭ multaj, multaj jaroj.
Ĉu estus tro demandi peti por pli da detaloj?

Reen al la supro