Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-10 16:35:02

En la universo kaŝiĝas por ni nesondeblaj misteroj. Oni kredas nur tion, kion oni vidas, ni rememoru la imagojn de antikvuloj pri la formo de la Tero aû la movoj de la astroj. Nun ni staras ĉe la limo kie energio kaj materio kunfluas.

Kunfluas

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-10 22:01:19

Kunfluas nuntempe la vivoj de ĉiuj homoj sur ĉi tiu planedo.

Ĉi tiu planedo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-10 23:03:40

Ĉi tiu planedo de pluraj kulturoj kaj popoloj. La plej antikva kulturpopolo, pri kiu ni certe scias, estas la sumeroj, antaŭsemida popolo, kiu en la sesa antaŭkrista jarmilo enmigris en sudan Mezopotamion. Ili eltrovis la skribon, evoluigis admirinde altajn kulturon kaj literaturon.

Literaturon

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-11 17:24:38

Literaturo spegulas la esencajn valorojn de sia kulturo.

kulturo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-11 18:23:28

Kulturo ankaŭ respegulas lingvojn. La lingvo de la internacia trafiko kaj komerco estis inter 2000 kaj 1000 a. Kr. la babilona, poste la greka, pli poste la latino, en la 17-a kaj 18-a jarcentoj --- almenaŭ en Eŭropo --- tre altgrade la franca; en nia tempo regas suverene la angla, ĝis kiam?

Ĝis kiam

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-12 03:06:38

Ĝis kiam ĉiu homo plisaĝiĝos, kaj ili rimarkos ke li Internacia lingvo estas bona afero, ni daŭre suferis kun malfacila kaj neegala lingva komuniko.

komuniko

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-12 12:19:41

komuniko, aŭ pli preciza komunikado inter la homoj ĉiam estis problemego. Sed tio ne estis por la rusa imperiestrino Katarino 1-a, ĉar ŝi sciis nek legi nek skribi, tamen parolis kvar lingvojn; rusan, germanan, svedan kaj polan. La dekretoj, diktitaj de ŝi estis skribataj kaj subskribataj de ŝia filino Elizabeto. Afero eksterordinara.

eksterordinara

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-13 01:41:08

Eksterordinara estas la lingvo "toki pona", en kiu estas nur 123 vortoj!

vorto(j)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-13 12:30:49

Vortoj estas tio, kion azeno ne havas, sed mi amas ilin; ili iris ja en militon, sed entirataj. Ili batalis kontraŭ la filiŝtoj, en formo de makzelo, kiun Ŝimŝon svingis, kreante la plej puran el la sinboloj. Ili sendis reprezentanton por la festa eniro de Jesuo Kristo en Jerusalemon; ili ne parolas, sed pensas internen de si mem.

si mem

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-13 23:09:12

Per si mem ĉiu azeno de la Biblio havas nur tri uzojn por la buŝo: manĝi, mordi, kaj trinki. Sed unu el ili havis alian uzon; azeno (Nombroj 22:28) al Balaam parolis.

parol(is)(as)(os)

Reen al la supro