Al la enhavo

"Dae"

de akueck, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 17:42:57

Ĉu tiu ĉi fadeno temas pri partitiva pronomo, kiel ekz itala ne kaj franca en?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 10:19:37

nornen:Ĉu tiu ĉi fadeno temas pri partitiva pronomo, kiel ekz itala ne kaj franca en?
Ne pronomo, sed pronomeca adverbo (germ. Proadverbial, Pronominaladverb). Se prie kaj sube estas en ordo, miaopinie dae estas same en ordo, kvankam malofte necesa.

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 10:42:09

"Mi estas ene" ne signifas "en tio", sed "en io" - mi povas ne scii en kio mi estas.
"malene" estas "ne en io", "en nenio", sed pli ofte oni uzas "ekstere".
Do, en "mi parolas prie", "prie" devas signifi "pri io", malo de "parolo pri nenio", sensignifa parolo.
Kaj sekve, "glaso dae" estas "glaso da io", t.e. glaso uzata kiel mezurilo.

Sed en Esperanto ne ĉio estas logika (ekz. ŝango de -i al -o povas fari malsamajn efikojn), do rara "prie" kaj diskutata "dae" povas havi ne tiajn signifojn.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 10:58:52

sergejm:"Mi estas ene" ne signifas "en tio", sed "en io"
Mi ne scias, surbaze de kio vi tiel rezonas. Kiam mi vokas en la ĝardeno "Vilĉjo, kie vi estas" kaj ricevas kiel respondon "Mi estas ene", ĉu mi traserĉu ĉian ajn ujon en la ĉirkaŭaĵo aŭ ĉu ne temas nur pri definita "ene", nome la domo.
Eĉ pli klara ekzemplo: "La polpo post ioma provado finfine malfermas la ŝtopilon de la ujo, kaj la manĝo ene (= en ĝi, en tio) estas nun alirebla".

Rilate prie la tri atestoj el la Tekstaro, en ĉiuj ĝi signifas "pri tio/ĝi":

"la inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj kuglegojn kapablajn ĝin liveri. Ĉu vi memoras? Oni prie raportis en la novaĵoj"

"ili komencis serĉadi eks-prostituitinojn en Koreio kaj aliaj landoj, kaj urĝis al ili akuzi prie la japanan registaron"

" ili apelaciis al amaskomunikiloj fikciante la imagon de “japana registaro rifuzanta pardonpeti kaj kompensi al militaj prostituitinoj”. Japanaj amaskomunikiloj prie informadis eksterlandanojn"

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 11:19:52

jes, kiam oni parolas "ene" kaj "prie", ofte oni scias "en kio" kaj "pri kio", sed iam oni povas ne scii, ekz. ĉe kidnapo.

"ili komencis serĉadi eks-prostituitinojn en Koreio kaj aliaj landoj, kaj urĝis al ili akuzi prie la japanan registaron"

Ĉi tiun propozicion mi ne bone komprenas.
Kio estas subjekto de "urĝis"? ĉu la unua "ili" aŭ la verbo estas sensbjekta?
Kiu/kio estas la dua "ili"? ĉu la unua "ili", "eks-prostituitinoj" aŭ "Koreio kaj aliaj landoj"?
"Prie"? Ĉu pri sercado aŭ pri io menciata antaŭe?

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 14:31:32

"Mi havas multe da mono."
Kio pri la akuzativo?
Kaj kial ne:
"Mi havas multe da monon."?
"Mi havas multon da mono."?
"MI havas multan monon."?
"Mi multe monon havas"?
"Mi havas monon damulte."?
"Mi multmonhavas."?
"Mi multmonas."?
...

Dae malnecesas ĉar multe jam estas adverbe: Mi havas multe da...
Kiom dae vi havas ? > kiome vi havas ? (Kiom da mono)

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 16:12:06

Daato (vorto post "da") ne povas havi akuzativon. Do, "multe da monon" ne eblas.
"Kiome" signifas tute alian, ekz.:
Unue, mi havas tason da teo.
Due, mi havas tason da kafo.
Trie, mi havas ...
Kiome mi havas ...?

"Dae" en senco, kiun proponas akueck ("da tio"), mi ne sentas tro utila. Sen en la senco "da io" (kiam "io" povas esti konata kaj povas ne), estas pli utila, ekz.:
Mi havas tri tasojn dae (t.e. kun io, sed sama io) kaj du maldae (t.e. malplenajn).
"Dae", kiel ordinara adverbo oni povas meti aliloken, ekz.:
Dae mi havas tri tasojn.
Se vi volas havi akuzativon, uzu "daa":
Mi havas tri daajn tasojn.
Se vi ne volas nomi mezurunuon, uzu " dao".
Ekz. en "Pikniko ĉe vojrando" oni trovas malplenan ujon, ruse nomata "пустышка". Ni povus nomi ĝin "maldao".
Poste oni trovis plenan "пустышка". Tiun ni povus nomi "dao" (oni ne scias kio ĝi estas kaj kio en ĝi estas).
Mi ne havas la libron en Esperanto kaj ne scias kiel oni tradukis "пустышка" tie.

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:00:03

sergejm:
"Dae" en senco, kiun proponas akueck ("da tio"), mi ne sentas tro utila.
Mi verkis tiun hajkon kun "dae".

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:40:19

mi trovas ĉi temon tre interesa!
dae = da tio
aŭ?
dae = da io

ambaŭ sencoj utilas!

il y a plein de fraises!
there is plenty of strawberries!
daas fragoj!

en la serioza lingvaĵo oni dirus: "estas multaj fragoj!", "fragoj abundas!", "kiom da fragoj!"

y a-t-il de fraises? plein d'!
is there some strawberries? plenty!
ĉu estas fragoj? da!

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 18:19:02

sergejm:Daato (vorto post "da") ne povas havi akuzativon. Do, "multe da monon" ne eblas.
daato, daanto. lingvo produkas sian metalingvon. atentu, meta- estas nenepra vortero: pri si. okej: prisilingvo. ĉu? simple "silingvo"?
sergejm:
"Kiome" signifas tute alian, ekz.:
Unue, mi havas tason da teo.
Due, mi havas tason da kafo.
Trie, mi havas ...
Kiome mi havas ...?
kiam oni parolas pri "unueco" de la parolantaro, oni povas rimarki diferencon inter "unueco" kaj "unuaeco". kaj manksopiri "dua estas "plia" ol unua". (eble "dua estas plioma ol unua"?)
sergejm: "Dae", kiel ordinara adverbo oni povas meti aliloken, ekz.:
Dae mi havas tri tasojn.
Se vi volas havi akuzativon, uzu "daa":
Mi havas tri daajn tasojn.
kio signifas "dalerni", "dahavi", "davivi"?

sergejm: Se vi ne volas nomi mezurunuon, uzu " dao".
Ekz. en "Pikniko ĉe vojrando" oni trovas malplenan ujon, ruse nomata "пустышка". Ni povus nomi ĝin "maldao".
Poste oni trovis plenan "пустышка". Tiun ni povus nomi "dao" (oni ne scias kio ĝi estas kaj kio en ĝi estas).
Mi ne havas la libron en Esperanto kaj ne scias kiel oni tradukis "пустышка" tie.
mezurunuo mi dirus "daanto" aŭ... "dao" ! ridulo.gif
tri kulierplenoj kikerojn = tri kulierdaoj kikerojn

mi estas dao ĉion

Reen al la supro