Al la enhavo

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

de SEN7759, 2014-novembro-22

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-02 06:03:19

nornen:
SEN7759:vintro ~ malsomero (malvarmopartjaro)
Ne ĉie la somero estas varma kaj la vintro estas malvarma.

Krom tio, via morfemaro ŝajnas al mi bonega laboro.
Dankon! Mi korektis.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-02 06:14:27

yugary:
Nomi la semajntagojn per numeraloj estus problemo, ĉar la diversaj popoloj ne interkonsentas pri tio, kiu tago estas la unua de la semajno. En la donita listo, lundo estas rigardata kiel la unua tago, sed en multaj landoj (kaj en la Biblio), dimanĉo estas la unua tago. Kiam mi vidas kalendaron kiu montras lundon kiel la unuan tagon, mi trovas tion stranga kaj konfuziga.
La ekzemploj ne estas devigaj. Vi povas diri la daton.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-02 08:45:34

magazino, revuo, ĵurnalo - novaĵlibro

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-03 03:24:39

Kiel yugari pointed out la numermaniero de la semajntagoj malsamas inter lingvoj. Ĵaudo estas la kvara (четверг, 星期四) en la rusa kaj ĉina, sed la kvina (quinta-feira) en la portugala. En la svahila la kvara tago estas la mardo (Jumanne).

Se vi permesus unu vorton pli en via listo, ekzemple "dimanĉo", tiam oni povus klarigi la aliajn ses tagojn per frazoj kiel "la dua tago malantaŭ la dimanĉo", por mardo.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-03 11:59:19

Rugxdoma:
Se vi permesus unu vorton pli en via listo, ekzemple "dimanĉo", tiam oni povus klarigi la aliajn ses tagojn per frazoj kiel "la dua tago malantaŭ la dimanĉo", por mardo.
Vi povas ligi la daton kaj la unuatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-decembro-03 23:47:16

Se oni uzas dimanĉon kiel unua tago, oni devos trovi alian esprimon por "semajnfino"...

morico (Montri la profilon) 2014-decembro-12 14:04:58

Tre interesa. Por la monatoj SEPtembro,OKtobro,NOVembro, kaj DECembro estas la sepa, oka, naŭa kaj deka monatoj en la latina kalendaro. Multe da eŭropaj lingvoj uzas la samajn radikojn por la monatoj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-25 09:37:24

Jen kaj la monato pasis,
la kritikantoj kvietiĝis ridulo.gif

Paulinho (Montri la profilon) 2014-decembro-26 13:12:05

Imponega verko!

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-26 13:45:21

Dankon!

Reen al la supro