Al la enhavo

Mondfamaj Esperantistoj

de horsto, 2008-januaro-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-12 18:52:56

Mi ĵus legis kun mirego en [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Polgár_László] vikipedio[/url] ke la tuta familio Polgár parolas Esperanton kaj ke la tri filinoj estas gepatraj Esperantistoj. La patro estas hungara pedagogo kiu opinias ke oni povas eduki ĉiun sanan infanon al geniulo aŭ almenaŭ al elstara homo. Por pruvi tion li mem instruis siajn filinojn kaj ĉiuj fariĝis eksterordninare talentaj ŝakludistinoj. La plej juna filino Judit eĉ atingis la 8-an rangon en la listo de la plej bonaj ŝakludistoj en la tuta mondo kaj ŝi estas la sola virino en la listo de la 100 plej bonaj ŝakludistoj.
Ĉi tie mi trovis intervjuon en kiu la patro klarigis sian teorion, en bonega Esperanto.
Kion vi opinias pri ĉi tiu afero?
La 3 infanoj fariĝis mondfamaj, ne nur pro iliaj ŝakkapabloj, sed ankaŭ pro ĉi tiu pedagogia eksperimento. Ĉu iu konas aliajn mondfamajn homojn kiuj parolas Esperanton?

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-12 20:11:25

Saluton,

horsto:Ĉu iu konas aliajn mondfamajn homojn kiuj parolas Esperanton?
Reinhart Selten, matematikisto kaj ekonomikisto, kiu ricevis la ekvivalenton de la Nobel-premio pri ekonomio.

Dominique (Montri la profilon) 2008-januaro-12 20:58:56

horsto:Mi ĵus legis kun mirego en [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Polgár_László] vikipedio[/url] ke la tuta familio Polgár parolas Esperanton
Jes la familio Polgar laŭdire parolas E-on. Mi trovis malnovan foton de ili kun Esperanta T-ĉemizo.

horsto:Ĉu iu konas aliajn mondfamajn homojn kiuj parolas Esperanton?
George Soros estas fama.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-13 10:05:20

Interesa eksperimento.
ĉiu sana infano povas esti edukata al geniulo
Tempo ŝanĝiĝis kaj genetiko nuntempe ne estas aŭgurado. Kion signifas "sana"? Kvankam ekzistas multaj malsanoj, pri kiuj oni povas ne scii eĉ dum sia tuta vivo... - por esti geniulo verŝajne ĉiu neperfekteco de karno/cerbo estas grava.
aŭ almenaŭ al elstara homo
Jes. Certe. Laŭ mi, pere de edukado oni povas tre multe...

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-14 19:50:32

tomasoavro:
Tempo ŝanĝiĝis kaj genetiko nuntempe ne estas aŭgurado.
Ŝajnas ke Polgár ne samopinias kun vi pri genetiko. En la intervjuo li diras la jenon:
Polgár:
Ĉe la disvolvo de mia sistemo mi eliras el du faktoj. Unuflanke el tio, ke la nuntempa genetiko scias ankoraŭ tre malmulte pri la homo; kion ĝi scias, tio rilatas unuavice al malsanoj. Aliflanke el tio, ke sana homo havas tiel elastan cerbosistemon kaj flekseblan genostrukturon, ke ĝia efikeco altagrade evoluigeblas per pedagogiaj rimedoj. La vojo antaŭ la pedagogio tiurilate estas libera, la infano estas evoluigebla, kaj el la vidpunkto de la intelekto li formeblas iel ajn.
tomasoavro:
Kion signifas "sana"?
Laŭ mia kompreno sana infano signifas ke temas pri normala infano, ke la infano ne havas iun malsanon.
Polgár:
Tiuj pensuloj, simile al mi, opinias, ke averaĝulo utiligas nur 20...25 procentojn de sia cerbopovo, kvankam ties kapacito ekspluateblus multe pli efike. La homo havas eblon utiligi sian cerbon de 1300 gramoj multe pli, ol 20–25%, sed oni devas tre frue komenci labori tiucele. La teamo de Glenn Doman konsideras la aĝon de tri jaroj la lima tempo, kiam la korpa, spirita kaj kreiva evoluo de infano ankoraŭ rimarkinde akceleblas. Ankaŭ mi proksimas al ĉi tiu starpunkto, sed la tempolimon mi traktas pli elaste.
Ĉu ne estas interese imagi kiel la mondo povus esti se ĉiu homo uzus 40% - 50% de sia cerbo anstataŭ 20% - 25%?

manu_fr (Montri la profilon) 2008-januaro-14 20:57:24

Saluton,

Por tiuj, kiuj ankaŭ interesas pri edukado de infanoj, sanaj aŭ handikapaj, mi tutkore konsilas legi librojn pri la metodoj de Glenn Doman.
Eĉ se aperas vin nekredebla, ĝi vere funkcias (tamen estas granda laboro al fari)!

Kaj jen la ligo al la interreta plurlingva sito :

http://www.iahp.org/Les-Instituts-pour-l.7+M54a708...

amike, Emmanuel

rideto.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-18 18:18:11

Mi ne volus esti miraklo de pedagogio, mi ne volus, ke ĉie oni priskribus min kiel miraklon de edukado. Nu, feliĉe, mi ne estas tio.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-18 19:06:50

rosto:Mi ne volus esti miraklo de pedagogio, mi ne volus, ke ĉie oni priskribus min kiel miraklon de edukado. Nu, feliĉe, mi ne estas tio.
Temas ja ĉi tie ne pri eduki iun infanon al miraklo de edukado, sed pri eduki ĉiun infanon tiel ke ĝi povas pli bone uzi sian cerbon.

Mi, kun granda bedaŭro, ĵus legis ke alia mondfama geniulo mortis hodiaŭ, temas pri la iama ŝakmondĉampiono Bobby Fischer.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aprilo-08 20:19:49

Franz Jonas estis prezidanto de Aŭstrio kaj grava defandanto de esperanto, kiun li bonege parolis.

Jes (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 13:34:09

Ĉu iu konas Leonardo Torres Quevedo?

Li loĝis en mia regiono kaj studis saman fakon je mi!!! (inĝenietrecon)

Li sciis Esperanton rideto.gif

Reen al la supro