Al la enhavo

it, at, ot...

de FalanteHablanteSpeaker, 2008-februaro-04

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 04:31:37

Mi ne povas kompreni kiel mi devas uzi "it, at, kaj ot". Mi estas (kompreneble) komencanto, kaj mi lernas pro (per?) "la puzlo esperanto". ĝi helpas min multe, sed kun la ekzemplon ke mi vidis, mi ne povis ekteni la koncepton. Mi multe aprecus helpon!

ankaŭ, pardonu miaj eraroj, kiel mi jam avertis al ĉiuj, mi estas komencanto!

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 07:00:24

Mi devas klarigi ke mi volis diri -it, -at, kaj -ot kiam ili funkcias kiel en la ekzemplo bezonata, aŭ legota... kiam eu provas kompreni ĝin en la kunteksto de la angla, ĝin estas tre malfacila. Se iu povus ekspliki al mi en alia lingvo (espanol, portugues, italiano, aŭ kun pli ekzemploj en la esperanto )...

ritarita (Montri la profilon) 2008-februaro-04 08:03:21

FalanteHablanteSpeaker: Se iu povus ekspliki al mi en alia lingvo (espanol, portugues, italiano, aŭ kun pli ekzemploj en la esperanto )...
Jen klarigoj, ekzemploj kaj ekzercoj en la
itala
hispana
portugala
angla

Urho (Montri la profilon) 2008-februaro-04 12:52:15

Kvankam vi estas komencanto, bv. trairi Naŭan lecionon de Seppik (uzu vortaron de lernu!):

http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec09...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-04 14:47:25

Ha, por kompreni "La tutan Esperanton", necesas pli-malpli bone posedi la lingvon. Ŝajne, ke estimata FalanteHablanteSpeaker
ankoraŭ ne atingis deziratan nivelon. Li prefere lernu anglajn ekzercojn.

Sed ĉio estas sufiĉe simpla.

Mi legas libron.
La libro estas legata de mi.

Mi nun ne legas libron, sed mi volas legi ĝin morgaŭ.
Mi legos la libron morgaŭ.
La libro estas (nun) legota de mi, sed ne legata, ĉar mi ĝin ankoraŭ ne legas.
La libro estos (morgaŭ matene) legota de mi.
La libro estos (morgaŭ tage) legata de mi.
La libro estos (morgaŭ vespere) legita de mi (mi jam finis legi ĝin).

Mi bezonas monon (kiel ĉiam).
La mono estas bezonata de mi.

Mi konstruas domon.
La domo estas konstruata de mi.

Mi manĝas viandon.
La viando estas manĝata de mi.

Mi skribas leteron.
La letero estas skribata de mi.

Mi helpas vin.
Vi estas helpata de mi.

Mi malhelpas vin.
Vi estas malhelpata de mi.

Kaj tiel plu.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-04 15:01:22

Hieraŭ tagmeze vi ludis tenison.

Hieraŭ matene teniso estis ludota de vi.

Hieraŭ tagmeze teniso estis ludata de vi.

Hieraŭ vespere teniso estis ludita de vi.

Forgesu la anglan, pensu en Esperanto.

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-04 23:27:17

Terurĉjo, dankon. La ekzemploj helpis min multe. Ili estas pli klara ol la ekzemploj de "la puzlo esperanto".

Terurĉjo:Ha, por kompreni "La tutan Esperanton", necesas pli-malpli bone posedi la lingvon. Ŝajne, ke estimata FalanteHablanteSpeaker
ankoraŭ ne atingis deziratan nivelon. Li prefere lernu anglajn ekzercojn.
Kial vi diras ke mi preferas lerni pro "anglan ekzercon"? Kvankam tio ne estas direkta insulto, vi implicas ke mi mankas iun specialan trajton ke vi jam akiris. Mi ne celis ridigi vin kun mia demando pri "-it, -at, kaj, -ot." Hodiaŭ estas mia deka tago de Esperanto, mi povas diri al vi ke, almenaŭ, mi provas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-05 01:00:24

Estimata FalanteHablanteSpeaker!

Mi petas de vi grandegan pardonon, se miaj vortoj insultis vin, sed mi verdire entute ne intencis eĉ per unu vorto fari tion, des pli moki.

Mi opinias, ke por komencantoj la kurso "La tuta Esperanto" estas tro komplika kaj nekomprenebla. Mi diris, ke pli oportune kaj utile por vi estus lerni kaj kompreni uzadon de pasivaj participoj en kursoj kaj ekzercoj, verkitaj angle.

Al rusoj - komencantoj de Esperanto mi eksplikas diversajn problemojn kaj malfacilaĵojn de Esperanto en la rusa lingvo, ne en Esperanto. Nur tion mi celis per miaj vortoj.

Se mi opinius, ke al vi mankas ia speciala "trajto", verdire, mi ne elspezus mian tempon por la du mesaĝoj.

"Li prefere lernu anglajn ekzercojn" signifas - estus preferinde, ke li lernu nekompreneblajn por li (aŭ nekomprenitajn de li) demandojn de Esperanto, uzante ekzercojn, klarigoj en kiuj estas skribitaj en lia propra denaska lingvo (tiukaze la angla).

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-05 01:35:35

Terurĉjo, vi ne devas peti pardonon. Unue, vi min helpis multe kun la demando originala de la fadeno. Eble mi devas rediri tion, mi ne volas ke vi pensu ke mi estas sendanka!

Ankaŭ, mi pensas ke en la kazo de la frazo "Li prefere lernu anglajn ekzercojn", mi komprenis alia signifo de "prefere", nur pro malsimilecoj inter mia kompreno de la vorto kaj via kompreno. Krome, mi ankoraŭ lernas la etaĵo de la esperanto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-05 02:12:05

Panjo mia!
Ĉu vi komprenis "Li preferu lerni..."?
Entute NE!
Eble mi devus skribi "Li, pli prefere, lernu..." aŭ "Li, pli bone, lernu..."
Sed tio estas mia kulpo.
sal.gif

Reen al la supro