Al la enhavo

tute

de eb.eric, 2008-marto-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-marto-03 03:15:06

"Mi tute ne komprenas vin."
"Mi ne komprenas vin tute."
"Mi ne tute komprenas vin."

Laŭ miaj anglalingvaj instinktoj, mi dirus, ke en la unua frazo mi komprenas nenion, sed en la dua kaj tria frazojn mi komprenas ion sed ne ĉion.

Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-03 04:20:10

eb.eric:Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!
La tri ne samas. "Ne" ĉiam rekte modifas tiun vorton, kiu tuj sekvas. En la lasta frazo, "ne" modifas "tute", sed en la unuaj du frazoj "ne" modifas "kompreni". La signifoj malsimilas.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-marto-03 04:29:14

Ho dankon.

Do la signifo de la tria frazo estas, ke mi ja komprenas iom, sed ne la tutan aferon. Kaj verŝajne la aliaj frazoj = mi komprenas nenion.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-03 05:17:22

La plej bonaj vortordoj estas unua kaj tria.
Via anglalingva instinkto konfuziĝis en dua frazo, eble tiu de iu alia ankaŭ.
Mallongaj respondoj al "Ĉu vi komprenas min?" estas "tute ne" kaj "ne tute".

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-03 06:03:39

sergejm:La plej bonaj vortordoj estas unua kaj tria.
Mi opinias ke ĉiu frazo estas ĝusta. Eĉ la dua. Esperanto havas plejparte liberan vortordon, ĉar la vortfinoj montras la funkcion de ĉiu vorto. "Ne", tamen, estas parto de esperanto en kiu vortordo gravas; tial, oni devas pli atenti al la vortoj kiun ĝi modifas per la ordo.

Eble la dua frazo estas pli simila al la angla vortordo ol la aliaj, sed ĝi estas gramatike ĝusta kaj komprenebla.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-03 06:11:17

Mi ne diris ke dua frazo estas malbona. Sed la unua estas pli bona, same kiel "Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-03 21:35:10

sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".
Ne estas.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:45:53

diogotŭ:
sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".
Ne estas.
Jes, la du frazoj estas samaj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-06 11:32:38

Ili ne estas samaj, ili distingiĝas pro vortordo kaj tial ili povas havi diversajn sencajn nuancojn.

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-06 13:40:17

Laŭ mia kompreno, la emfazo ŝanĝiĝas, sed la signifo restas sama.

Reen al la supro