Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-26 20:04:28

Mamuloj (mam/o +ulo) = klaso de vertebruloj kiuj la patrino nutras per sia lakto.

Ĉevalo estas laŭ mi la plej bela mamulo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-julio-27 04:16:10

survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-27 13:56:23

cFlat7 kio estas retoracio, ĉar mi ne trovis en PIV aŭ vi volas diri "restoracio" ĉu?

cFlat7:survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.
Nemalhavebla (ne + mal + have + ebla) = nepre necesa.

Oksigeno por la vivantaj bestoj estas nemalhavebla.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-julio-28 04:48:37

Vinisus:cFlat7 kio estas retoracio, ĉar mi ne trovis en PIV aŭ vi volas diri "restoracio" ĉu?

cFlat7:survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.
[Mi intencis 'restoracio' ... dankon]

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-28 16:22:36

monsistemo (mon/o + sistemo) difinanta la valoron rilate al fremdlanda mono.

Nuntempe Usona dolaro reĝas la monsistemon de la mondo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-julio-29 04:41:29

malĝis (mal + ĝis) = Malo de "ĝis la revido", t.e. saluton.

Malĝis! Kiel vi fartas hodiaŭ?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-29 11:52:20

malliberigis (mal + liber/a + igis) = Meti iun en malliberejon.

La policano malliberigis lin.

Серёга (Montri la profilon) 2016-julio-30 06:57:36

Malsaluton! (vorto similas malĝis tamen male)

- Ĝis!
-Malsolunon!

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-30 20:32:25

malmola (mal + mola) = Malfacile aŭ tute ne cedanta al premo.

Malmolaj vortoj ekscitas koleron.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-julio-31 05:04:28

malvivo (mal + vivo) = Ekzisto post la morto aŭ antaŭ la naskiĝo

Ĝuu la nunon kaj faradu bone, ĉar kiu scias tion, kio okazos/is en la malvivo.

Reen al la supro