Al la enhavo

Esperantigo de anglismo "Ground Zero"

de Espi, 2008-aprilo-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 19:26:45

Saluton,

ĉe la vizito de l' Papo en Nov-Jorko mi rimarkis, ke, ankaŭ en la eo-Vikipedio, ne ekzistas tradukon aŭ artikolon de la termino "Ground Zero", memorloko en Nov-Jorko.

Ĉu oni devus esperantigi tiun terminon?

Ekzemple: "Grundo-Nulo", "Zono-Nulo" (kiel en la hispana - Zona Cero) aŭ aliaj.

Kion vi pensas? Mi preferus la unuan version...

Mi atendas viajn opiniojn, sugestojn aŭ iniciatojn.

Amike

Klaus-Peter

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 20:35:39

La termino 'Ground Zero' signifas la loko en la tero kie la maksimume severa detruo okazis je Septembro 11, 2001.
Laŭ mi, ni devas paŝi zorge kaj respekteme ĉi tie. Mi sugestas ke ni lasu al usonaj Esperantistoj sugesti tradukon de ĉi tiu termino.

awake (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 20:24:22

Miland:La termino 'Ground Zero' signifas la loko en la tero kie la maksimume severa detruo okazis je Septembro 11, 2001.
Laŭ mi, ni devas paŝi zorge kaj respekteme ĉi tie. Mi sugestas ke ni lasu al usonaj Esperantistoj sugesti tradukon de ĉi tiu termino.
Efektive, la angla esprimo "Ground Zero" signifas la centron de iu granda eksplodo. Eble, oni povas traduki ĝin kiel eksplodan fontlokon.

Kompreneble, La eksa loko de la du turoj de la monda komerca centro havas apartan signifon. Kiel usonano, Zono Nul plaĉas al mi. Kuntekste, ĝi estu komprenita.

trojo (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 03:22:35

awake:Efektive, la angla esprimo "Ground Zero" signifas la centron de iu granda eksplodo. Eble, oni povas traduki ĝin kiel eksplodan fontlokon.

Kompreneble, La eksa loko de la du turoj de la monda komerca centro havas apartan signifon. Kiel usonano, Zono Nulo plaĉas al mi. Kuntekste, ĝi estu komprenita.
Jes, "ground zero" en la ĝenerala senco signifas la precizan situon, kie eksplodo okazis. Eble "eksplod-centro" estus bona traduko por tio.

Sed mi preferus la terminon "Punkto Nul" por tradukaĵo de tiu aparta "Ground Zero". Zono, kiam ĝi figure temas pri regiono de tero, devus signifi zon-forman regionon, ekz horzono.

Melequíades (Montri la profilon) 2008-majo-05 22:13:49

Kial ne "Grundo Nul"?

trojo (Montri la profilon) 2008-majo-06 02:26:10

Nu... "grundo" en Esperanto kutime neniam temas pri loko, sed pri tio, el kio konsistas la seka tero. Tial "Grundo Nul" ne plaĉas al mi.

Plej ofte, ju pli proksime al eksploda centro oni staras des pli damaĝojn oni suferas. Imagu aron da samcentraj cirkloj: 100 metrojn for de la eksplodo, oni anticipus tiom da damaĝoj; 200 metrojn for oni anticipus iom malpli, ktp. La cirkloj tiel formitaj estas "zonoj" de diversaj kiomoj da damaĝoj. Ĝuste ĉe la centro de la cirkloj -- tiu punkto kiu situas nul metrojn for de la eksplodo -- estas tie, kie okazis maksimuma detruado. Tio estas Zono Nul aŭ Punkto Nul.

Ronaldo.nl (Montri la profilon) 2008-majo-13 14:51:14

Melequíades:Kial ne "Grundo Nul"?
grundo indikas tion en/el kio kreskas vegetaĵoj, kiel la angla "soil"

Reen al la supro