Al la enhavo

La rusoj povas esti la novaj amikoj de europo

de cromañon, 2016-novembro-14

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2016-novembro-14 12:50:56

post la breksito kaj la eventuala usona komerca protektemo, rusio povus esti nova prefera komerca socio por europo. kaj ankaux se estus necese povus esti milita kunlaboranto kaj protektanto. se la angloj aux la usonanoj ne volas nin... ni fajfas!

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-14 14:08:28

Tio povas, sed unue Rusio devas fariĝi demokratio.

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 15:03:28

cromañon:post la breksito kaj la eventuala usona komerca protektemo, rusio povus esti nova prefera komerca socio por europo. kaj ankaux se estus necese povus esti milita kunlaboranto kaj protektanto. se la angloj aux la usonanoj ne volas nin... ni fajfas!
Post la ukrainiaj eventoj tio ne estos facile.
La eŭropaj sankcioj kontraŭ Rusio estigis la returnajn sankciojn, kaj la ekonomiko de Rusio jam dependas de tio ke la returnsankcioj daŭros. Reamikiĝi kun Eŭropo signifus por multaj rusiaj entreprenoj perdon de investaĵoj, perdon de la merkato kaj eble eĉ bankrotiĝon.

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 15:06:10

vincas:Tio povas, sed unue Rusio devas fariĝi demokratio.
La tempoj kiam Eŭropo diktis regulojn al Rusio jam forpasis.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-novembro-14 17:42:16

"En la tuta mondo Rusio havas nur du fidelajn amikojn - niajn armeon kaj floton. Ĉiuj aliaj dum ajna eblo tuj armiĝos kontraŭ ni."

Aleksandro la 3-a, rusia imperiestro, li havis honoran titolon Pacfaranto, ĉar Rusio ne militis dum lia regado.

cromañon (Montri la profilon) 2018-majo-27 12:02:53

Ni eŭropanoj ne estas tiel malamikemaj al rusio kiel vi povas pensi, rusaj amikoj. Certe eŭropanoj organizis kelkajn revoluci-militojn kontraŭ rusio en ukrainio, georgio, sirio, ktp. ankaŭ ni blokadas rusan ekonomion de kelkaj jaroj, sankciante entreprenojn kaj personojn proksimaj al la rusa zareto Putin, ni forpuŝis la rusajn diplomatojn, ktp, Tamen mi povas diri al vi ke ni ŝatas belajn rusinojn, belan rusan landon plena je mirindaĵoj, kaj ke ni ja opinias ke vi ankaŭ estas eŭropanoj!, se vi ne kredas legu:

https://mundo.sputniknews.com/europa/2018052610790...

mi ankaŭ pensas ke vi estas eŭropanoj, karaj rusoj, do forgesu se ni ne kondutas ĉiam bone al vi!

Pollukso_Stelfilo (Montri la profilon) 2018-majo-27 16:26:12

Ĉu Kromanio estas rusia trolo kaj ri recivis monerojn de la Kremlo?

Cetere Rusio estas parto de Eŭropo (kaj de Azio). okulumo.gif

cromañon (Montri la profilon) 2018-majo-27 17:54:49

Jes, mi estas rusia trolo. Ankaŭ merkelino aŭ makron. Estas multaj rusiaj troloj nuntempe! ridulo.gif

http://www.elmundo.es/internacional/2018/05/18/5af...

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-27 19:21:23

inter vi ĉiuj vera rusa trolo estas mi

sed kio okazis?

Pollukso_Stelfilo (Montri la profilon) 2018-majo-28 23:30:35

cromañon:Jes, mi estas rusia trolo. Ankaŭ merkelino aŭ makron. Estas multaj rusiaj troloj nuntempe! ridulo.gif

http://www.elmundo.es/internacional/2018/05/18/5af...
Mi ne komprenas la hispanan lingvon.

Mi pensis Kanclierino Merkelo kaj Prezidanto Makro estas kontraŭuloj tioj disputas pri la hegemion en Eŭropo. Germanio estis la plej potenca nacio en la kontinento post la monerkrizo en 2010, tamen nun Francio provas fariĝi Eŭropestro.

Reen al la supro