Ke daftar isi

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

dari morico, 3 Juli 2017

Pesan: 266

Bahasa: Esperanto

Metsis (Tunjukkan profil) 9 Agustus 2019 06.53.17

Jes estis la sama tago, sed mi ne kredas tio estis hazardo. Eble la celo estis fortigi la mesaĝon, ke jam estas tempo por kapitulaci – oni atakas ambaŭflanke. Multaj minimume en ŭesto konsideras, ke la atombombado estis decida; en Japanio oni timis Sovetunion (laŭ sperto ekz. de Batalo de Halhin Gol). Mi ne scias, kiel oni pensis en Sovetunio.

Pravas, ke Usono havis liston de urboj, kiujn oni ne bombis per ordinaraj bomboj. Memoru, ke oni uzis multe da brulbomboj, ĉar tiam ekzistis multaj lignaj konstruaĵoj en Japanio, pli multe ol en Eŭropo. Hiroŝimon oni havis sur tiu listo, ne por ŝpari la urbon de la detruo (la urbo havis grandajn millitajn instalaĵojn) sed por testi eventualajn novajn armilojn. Ankaŭ Kioto estis sur tiu listo sed por ŝpari ĝin, ĉar oni kalkulis, ke la japanoj neniam kapitulacos, se oni detruas la preĝejojn tie.

Berkor (Tunjukkan profil) 14 Maret 2020 09.58.30

Ĉu Esperanto povus helpi batali kontraŭ krono-viruso?
La historiisto kaj ekonomisto Douglas North obtenis "premion Nobel de ekonomio" pri la ne-reala historio aŭ kontraŭ-fakta historio.
Se Esperanto estus helpa internacia lingvo en la Ligo de Nacioj kaj en la Unuiĝintaj Nacioj, kio okazis?

La plej spertaj ekonomistoj kiel Keynes estus konitaj pli rapide. La subteno al la ekonomio estus multe pli rapida farita en Usono kaj Germanujo en 1929-1930; Hitler havus 5% de la voĉdonoj en 1932 kiel en 1928 kaj ne havus la povon. La dua mondmilito ne okazus ktp.

Kaj pri la krono-viruso?
La pretigado de la bakteria milito ne estus grava. La kunlaboro inter la sciencistoj kaj la nivelo de la scienco estus pli grandaj , ĉar ĉiu sciencisto povus lerni Esperanto-n dek foje pli rapide ol la angla. La kunlaboro por doni bonajn konsilojn pri la sano, la higieno, la nutraĵo ktp. estus pli efika.

Zam_franca (Tunjukkan profil) 15 Maret 2020 21.08.56

La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015.
Dependas de la kriterio.

Vinisus (Tunjukkan profil) 15 Maret 2020 21.38.52

Esperanto neniam estos la ĉefa lingvo en la mondo, ĉar ĝi ne alportos monon.

Berkor (Tunjukkan profil) 20 Maret 2020 06.13.23

Esperanto povos alporti monon. Estas politika kaj civitana decido, bona por 94% de la monda loĝantaro.

opajpoaj (Tunjukkan profil) 21 Maret 2020 10.44.03

"La komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise, Hoshi Sato, uzis [ ??? ] por inventi lingvokodan matricon kaj tiel ekestis universala tradukilo. Per ĝi la homaro lernis fine de la 21-a jarcento aŭtomate traduki inter la konataj surteraj lingvoj kaj konklude venis al universala paco. La lingvoj de la eksterteranoj estas iom pli malfacilaj por traduki, sed ankaŭ povas esti tradukataj aŭtomate per universala tradukilo." https://eo.wikipedia.org/wiki/Star_Trek
https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_tradukilo
Viaj gepatroj kaj vi mem (?) ridegis pri ĉiuj ĉi multaj nekredeblaj amuziloj...
Ankaŭ ni ridu... iomete. (france) http://www.communaute-francophone-star-trek.net/t4...

Kembali ke atas