Al la enhavo

Kiam uzi "si(n)" kaj "sia(n)"?

de CMunk, 2008-majo-25

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

CMunk (Montri la profilon) 2008-majo-25 19:26:33

Ĉu oni devas "si(n)" aŭ "sia(n)" kun "mi", "vi", "ni" kaj "ili"? En dana oni nur uzas ĝin kun "li", "ŝi" kaj "ĝi".

Kaj... ĉu oni iam devas uzi la vorton "si"? Mi ne kontas pensi de tian frazon.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-25 19:57:34

CMunk:Ĉu oni devas "si(n)" aŭ "sia(n)" kun "mi", "vi", "ni" kaj "ili"?
Kun "ili", jes. Kun "mi", "vi", "ni", ne.
Kaj... ĉu oni iam devas uzi la vorton "si"? Mi ne kontas pensi de tian frazon.
Oni certe devas ĝin iam uzi por celi ĝustan signifon.

Karlo salutas Markon kaj kisas sian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Karlo)

Karlo salutas Markon kaj kisas lian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Marko) (Marko koleriĝas!)

ridulo.gif

CMunk (Montri la profilon) 2008-junio-02 09:16:15

Kun "ili", jes. Kun "mi", "vi", "ni", ne.
Okej, Dankon.
Oni certe devas ĝin iam uzi por celi ĝustan signifon.

Karlo salutas Markon kaj kisas sian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Karlo)

Karlo salutas Markon kaj kisas lian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Marko) (Marko koleriĝas!)

ridulo.gif
Mi volis diri, ĉu oni iam devas uzi la vorton "si" kiel subjekto?

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-02 09:54:54

Ne, neniam. Vorto "si" rilatas al la subjekto. Se vi uzus ĝin kiel subjekton, vi kreus senfinan rondon ridulo.gif

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-junio-02 12:07:01

Ankaŭ "sia" ne aperas en subjekta frazoparto:
La patro kaj lia filo promenis. (ne: sia)
Sed:
La patro kun sia filo promenis.

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-junio-11 07:09:09

Mi kredas ke oni uzas si, sin kaj sia tute same kiel oni uzas seg, sin/sitt en la dana.

CMunk (Montri la profilon) 2008-junio-17 20:34:51

jes, mi ankaŭ kredas ĝin nun, kaj mi scias, kiel oni uzas sin/sit en dana. Mi nur volis esti certa.

Reen al la supro