Al la enhavo

Kiel diri esperante ?

de Oli13, 2017-novembro-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Oli13 (Montri la profilon) 2017-novembro-22 19:40:25

Saluton !

Ĉu iu scias la parolon en esperanto por traduki la anglan "a warm-up comedian" aŭ la francan "un chauffeur de salle" ?

Dankon

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-22 20:47:54

Ho, iom malfacila demando! Mi ekos la konversacion per ridemigisto.

noelekim (Montri la profilon) 2017-novembro-24 02:59:13

Per Vikipedio mi lernis, ke "warm-up comedian" estas komediisto kiu bonhumorigas la spektantaron en la studio tuj antaŭ la prezentado de televida spektaklo.

Televidaj spektakloj bedaŭrinde mankas en Esperantujo, tial probable ankaŭ mankas simpla termino tuj komprenebla por legantoj en diversaj landoj (bonhumorigisto?; entuziasmiga komediisto?). Por esti komprenata, do, mi tradukus:
"S was the warm-up comedian for the TV series "Bosom Buddies"
per
"S estis la entuziasmiga komediisto por la spektantaro en la studio de la televidserio "Bosom Buddies".

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-24 08:14:03

Gajigulo, amuzisto.

Mimich6120 (Montri la profilon) 2017-decembro-01 09:52:15

Mi dirus eble la vorton "aplaŭdigisto" / "aplaŭdigulo" aŭ ion similan.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 21:45:17

noelekim:Per Vikipedio mi lernis, ke "warm-up comedian" estas komediisto kiu bonhumorigas la spektantaron en la studio tuj antaŭ la prezentado de televida spektaklo.
ĉu ``antaŭridigisto`` do?

sudanglo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-19 13:37:59

La esenco de 'warm-up' estas la pretigo de la ĉeestantaro por favore ricevi la ĉefan prezentadon.

Eble entuziasmigisto estas bona.

Reen al la supro