Al la enhavo

"kun mia frato prezidento mi fraŭdis kelkajn milionetojn"

de amigueo, 2018-januaro-04

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-04 18:04:06

"kun mia frato prezidento mi fraŭdis kelkajn milionetojn"
denove laŭ mi mankas emfazo na predikativo (prezidento).

antaŭdankon pro via helpo ridulo.gif

rimarku ke mia frato, la prezidento tiama, ne fraŭdis!

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-04 21:50:05

Ho ho! Ablativus absolutus... Fratre meo imperatore decies centena miliulla subduxi.

Eble en Esperanto la predikativeco estas pli videbla se vi aldonas kopulon:
Kun mia frato estanta prezidento, mi fraŭdis kelkajn milionetojn.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-05 08:22:45

Kun komoj

Kun mia frato, prezidento, mi fraŭdis kelkajn milionetojn.

aŭ kun subfrazo

Kun mia frato, kiu estas prezidento, mi fraŭdis kelkajn milionetojn.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-11 16:56:22

"kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis..." (ĉu Marcel Leereveld aprobus?)

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-12 10:23:56

amigueo:"kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis..."
Ŝajnas al mi, ke vi volas, ke E-o devus havi pli mallongigitajn subfrazojn ol ĝi nuntempe havas. Via konstruaĵo kun "anta" similas specon de t.n. tempa mallongigita subfrazo, kiu respondas al tempa kiam-subfrazo.

Kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis.. = Kun mia frato, kiam li estis prezidento, mi fraŭdis...

Ni diskutis pri mallongigitaj subfrazoj frue en alia fadeno ĉi tie en Lernu. Mi ne povas klarigi plie, ĉar mi konas la mallongigitajn subfrazojn nur en mia denaska lingvo. Estas mia observo, ke oni ne uzas ilin same multe en la hindoeŭropaj lingvoj, ink-e E-o, kiel ekz-e en la finna.

En la finna kaj verŝajne en la estona kaj la hungara ekzistas (notu, ke las listo enhavas nur ĉiujn specojn de la mallongigitaj subfrazoj, sed ne estas ĝisfunda pri la uzo de ili)
  • referendaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas referajn ke-subfrazojn
    *Mi scias/sciis ri posedanta la rusan.*=Mi scias/sciis, ke ri posedas la rusan.
    *Mi scias/sciis ri posedinta la rusan.*=Mi scias/sciis, ke ri posedis la rusan.
    *Mi scias/sciis tie posedata la rusan.*=Mi scias/sciis, ke oni tie posedas la rusan.
    *Mi scias/sciis tie posedita la rusan.*=Mi scias/sciis, ke oni tie (iam) posedis la rusan.
  • tempaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas tempajn kiam-subfrazojn
    Falinte/Stumblinte ri ne plu povis ekstari. = Post la falo ri ne povis restariĝi.
  • kvantumaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas translativajn subfrazojn
    Miascie la afero jam estas solvita. = Laŭ mia scio la afero estas jam solvita.
  • finalaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas celajn por ke -subfrazojn
    *Mi ekiris al la kamparo por-ripozonte.*= Mi ekiris al la kamparo por ripozi.
  • modalaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas instruktivajn subfrazojn
    *Via ĉeestante mi ne plu parolos.*=En via ĉeesto mi ne plu parolos.
  • statusaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas instrumentalajn subfrazojn
    Li levis sian glason firmamane.=Li levis sian glason per firma mano.
  • permesaj mallongigitaj subfrazoj, kiuj respondas subfrazojn kun verboj "doni", "ordoni", "permesi" ktp.
    La patro ordonis al la knabo legi la libron.=La patro ordonis, ke la knabo devas legi la libron.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-januaro-12 12:05:42

amigueo:"kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis..." (ĉu Marcel Leereveld aprobus?)
li dirus: kun mia frato ante prezidanto ...

cetere mi legis iam en oficiala dokumento rilate al UNO aŭ UNESKO la esprimon: "la membroj ŝtatoj ... "

do oni povas verŝajne ankaŭ diri: mia frato prezidento

Ondo (Montri la profilon) 2018-januaro-17 08:29:00

amigueo:"kun mia frato prezidento mi fraŭdis kelkajn milionetojn"
La frazo estas nekomprenebla, eĉ pli nekomprenebla, se oni konsideras ankaŭ la postajn "klarigojn":

amigueo:denove laŭ mi mankas emfazo na predikativo (prezidento).

rimarku ke mia frato, la prezidento tiama, ne fraŭdis!
Amigueo ŝuldas al ni klarigon pri la intencita signifo.

Rimarku, ke la vorto "fraŭdi" estas iom malofta, kaj laŭ ĝia PIV-a difino kaj laŭ la plejmulto de troveblaj ekzemploj, oni diras:

fraŭdi iun (pri ioje io)

ekzemple

La prezidanto fraŭdis la ŝtaton pri miliardoj da dolaroj.

Povas esti, ke la celita signifo estas "kun mia frato, la prezidanto, mi trompŝtelis milionojn", sed la "klarigoj" de amigueo igas tion ne probabla. La demando estas verŝajne celita nur por konfuzi lernantojn de Esperanto. La demandoj kaj respondoj de amigueo ĉiam ŝajnas tiaj.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-17 20:31:11

Ondo:
amigueo:"kun mia frato prezidento mi fraŭdis kelkajn milionetojn"
Rimarku, ke la vorto "fraŭdi" estas iom malofta, kaj laŭ ĝia PIV-a difino kaj laŭ la plejmulto de troveblaj ekzemploj, oni diras:

fraŭdi iun (pri ioje io)

ekzemple

La prezidanto fraŭdis la ŝtaton pri miliardoj da dolaroj.

Povas esti, ke la celita signifo estas "kun mia frato, la prezidanto, mi trompŝtelis milionojn", sed la "klarigoj" de amigueo igas tion ne probabla. La demando estas verŝajne celita nur por konfuzi lernantojn de Esperanto. La demandoj kaj respondoj de amigueo ĉiam ŝajnas tiaj.
vi pravas se vi pensas MILIONETOJN rekta objekto. tamen gxi estas kvanta adjekto.

viaj lernantoj komprenos:

"kun mia frato anta prezidento
mi fraŭdis om kelkaj milionetoj"

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-18 12:36:16

Metsis:
amigueo:"kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis..."
Via konstruaĵo kun "anta" similas specon de t.n. tempa mallongigita subfrazo, kiu respondas al tempa kiam-subfrazo.

Kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis.. = Kun mia frato, kiam li estis prezidento, mi fraŭdis...
eble:
"(kun) mia frato am/est/e/ke/kiel/kiam/anta/dum prezidento, mi frauxdis..."

Ondo (Montri la profilon) 2018-januaro-19 09:25:22

amigueo:"kun mia frato anta prezidento mi fraŭdis om kelkaj milionetoj"
kaj
amigueo: eble: "(kun) mia frato am/est/e/ke/kiel/kiam/anta/dum prezidento, mi frauxdis..."
Tio estas ree pruvoj pri malutileco de amigueo en ĉi tiu forumo. Mi petas la administrantojn de Lernu forĵeti lin kaj plene bloki lian eniron en ĉi tiun forumon. Se mi ne grave miskomprenis, la partoprenantoj de Lernu volas lerni Esperanton, veran kaj uzatan Esperanton, ne legi konfuzajn ĉarlatanaĵojn de iu ventkapulo.

Reen al la supro