Al la enhavo

Linukso kaj Esperanto paralele.

de Alexandrex, 2018-februaro-16

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-februaro-16 18:17:02

Linukso kaj Esperanto paralele.

Saluton al vi ĉiuj.
Hodiaŭ, mi skribas en ĉieloskrapanto de la strato Esperanto, ĉe Benidormo (Hispanujo) per Esperanto... kaj per Linukso. Ankaŭ per Vindozo. En oldega komputilo mi kombinas ambaŭ operaciantajn sistemojn por skribi en Esperanto ĉi tiun tekston.
Tiom malnova komputilo kiom ĉi tiu devigas malnovegan Linukson, kiu ne havas unikodan (unukodan) tiparon, do mi devas tajpi Esperanton iksosurogate. Poste, jam ĉe Vindozo, mi aplikas konvertilon; kaj, eĉ en ĉi tiu malnova komputilo, mi povas tajpi Esperanton rekte unikoda per flosanta softvareto aŭ utilaĵo ĉe Vindozo. Simile, mi povas daŭrigi la tekston denove per Linukso; la sistemo havas duoblan (dualan) startilon por komenci jen per Vindozo, jen per Linukso.
Nature, la interneta kaj retuŝita versio aperas unikode por vi.
Ĉu la tajpado estas pena? Iom, iel, sed ĝi ne estas reale laciga. Mi uzas aŭtomatan enregistrilon kiu funkcias eĉ se mi forgesas registri konscie miajn tekstojn. Jen tio kio gravas. Se mi havas la bazan tekston, jen unikoda, jen iksosurogata, la konvertiloj funkcios senprobleme.
La similaĵoj inter Linukso kaj Esperanto estas nombraj kaj jam tradicie agnoskitaj. Tamen, ankaŭ ekzistas gravaj malsimilaĵoj.
Mi jam diras ke mi konsideras ke ĉi tiuj du komunikiloj, Esperanto kaj Linukso, estas nur mediokraj (mezbonaj, nurduonbonaj) por la tipa uzanto individua. Parole, jen la angla kiel teritoria tre internacie disvastigita lingvo, jen Ikuso aŭ Ido kiel helpoplanlingvoj, estas klare pli efikaj ol Esperanto. Komputile, por la tipa uzanto de persona komputilo (ja por retoserviloj aŭ porteblaj telefonoj la situacio malsamas) Vindozo estas miloble pli potenca, rapida kaj komforta ol Linukso.
La du respektivaj ideologioj, tio estas, la esperantismo kaj la linuksismo, havas multajn komunajn punktojn, kaj ekde tio la avantaĝoj kaj malavantaĝoj komunaj al Esperanto kaj al Linukso estas nombraj; ekzemple, la senkosta naturo de la du komunikiloj kaj ties produktoj, jen la grandaj vortaroj de Esperanto, jen la gravaj tekstoprilaboriloj de Linukso.
Sed, enkonduke, mi preferas substreki ĉi tie la malsamaĵojn. Ekzemple, la esperantismo estas tiom konservema ke eĉ nun ĝi rifuzas ĝenerale korekti la du plej konatajn erarojn de esperanto; tio estas, la supersignaj literoj kaj la deviga nazala sufikso de akuzativo. Male, la linuksismo estas tiom reformema ke ĝi ŝanĝas periode la arĥivosistemojn de Linukso, kontraste al la stabileco de Vindozo per du ĉefaj arĥivosistemoj: FAT32 kaj NTFS (Fatotridekduo kaj Notofoso) kiuj permesas profiti datumojn, softvaron, kaj tiel plu, eĉ inter du versioj de Vindozo separitaj tra dudek jaroj.
Mi preferus ekvilibron: nek la rigidan fiksismon de la esperantismo, nek la senĉesajn (kaj ofte superfluajn) ŝanĝojn de la linuksismo. Bona komunikilo devus esti, precipe, komoda kaj stabila por la uzanto, sen troigo da ideologioj aŭ kvazaŭreligiaj movadoj. Mi, kiel intermita uzanto de Linukso kaj Esperanto sed ne adoranto de la pingvino aŭ la verda stelo, estus pli ofta uzanto de ambaŭ, se ili estus pli transparentaj (travideblaj). Alidirite: se ili ne tiom notigus siajn trajtojn, jen per la malfacilaĵo de tajpi aŭ legi la supersignojn, jen per la oftaj misfunkciadoj de la ekrano aŭ de la sono ĉe Linukso.
Aldonaĵo: poste, per pli nova komputilo kaj per pli nova versio de Linukso, mi retuŝis ĉi tiun mesaĝon komforte. Por esperantotajpantoj, mi rekomendas la version de Linukso nome Kwheezy, prononce Kŭizi, signife (proksimume) Siblanta. Ĉi tiu versio, kun interfaco per la angla lingvo, semblas kvazaŭ (eĉ kiel) farita de esperantisto; ĝi enhavas tri tajpilojn por la supersignoj! Kutime, mi uzas la plej simplan el la tri tajpiloj, la tajpilon kiu por ĉiu supersigna litero uzas simple la kombinon de la klavo "Alt Gr" kun la dezirita baza litero, jen majuskla, jen minuskla. Tiel, Alt Gr + C = Ĉ, Alt Gr + c = ĉ, Alt Gr + u = ŭ, Alt Gr + U = Ŭ kaj tiel plu. Ĉi tiun tajpilon mi uzas ĉe Kŭizio, kiel kutime, per virtuala duobla instalado; tio estas, kun virtuala instalado de Vindozo Iksopo (Windows XP) kaj kun virtuala instalado de Linukso Kŭizio (Linux Kwheezy). Ambaŭ instaladoj restas bone interkomunikataj. Loke kaj internete (interrete) mi facile konservas kaj manaĝas miajn arĥivojn, tiel.
Tamen, precipe, jen via vico, ho legantoj; ĉar ĉefe mi volas, tiel skribante, stimuli viajn pripensojn.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-16 20:47:38

Ekzemple, la esperantismo estas tiom konservema ke eĉ nun ĝi rifuzas ĝenerale korekti la du plej konatajn erarojn de esperanto; tio estas, la supersignaj literoj kaj la deviga nazala sufikso de akuzativo.
Persone, mi ne batalos por konservi la supersignojn nek devigan akuzativon, kies malapero minacus nek Esperanton nek ĝian literaturon. Sed malutilas ŝanĝi tion antaŭ oficiala agnosko de nia lingvo: tro fruaj ŝanĝoj povas nur estigi en la movado disputojn kaj vanan perdon de energio.

Metsis (Montri la profilon) 2018-februaro-19 13:18:18

Alexandrex,

Mi ne estas certa, kion vi demandas aŭ ĉu vi demandas pri ĉio ajn. Sed mi kredas, ke vi miksas aferojn.

Dosiersistemo ekzistas profunde en la komputilo, kaj ĝi prizorgas pri legado kaj skribado sur la diskojn en dosierojn ks. Simple dirante dosiersistemoj uzas nur nombrojn kaj ne scias, kion ĉi tiuj nombroj signifas.

Signifon al nombroj donas operaciumo. Diversajn operaciumojn oni povas ruli en diversaj dosiersistemoj. Karakterize oni povas ruli Linuksojn sur multaj dosiersistemoj – kompense al MS Windows kaj MacOS-operaciumoj taŭgas nur kelkaj dosiersistemoj. Mi ne estas certa, sed forte dubas, ke ĉiuj Linuksoj interne uzas Unikodon (prezice UTF-8) por doni signifon. Do Esperanto taŭgas.

Problemo estas kiel skribi ĉapelitajn literojn, ĉar tro malmultaj da homoj havas esperantajn klavarojn kun klavoj por ĉ, ĝ ktp. Mac-operaciumo havas mekanismon, en kiu certaj kombinaĵo de klavoj rezultas certajn specialajn literojn, ekz-e cmd+- (por silabiga sugesto), en ĉiuj programoj. MS Windows havas AltGr-kodojn, sed al ĝi mankas ĝeneralaj kombinaĵoj uzeblaj en ĉiuj programoj. Al Linuksoj, bazantaj sur la principo de libereco, mankas ankaŭ ĝeneralaj kombinaĵoj.

En praktiko oni devas uzi en ĉiu tri operaciumo iun programeton, kiu ŝanĝas certajn klavkombinaĵojn al ĉapelitaj literoj. Ĉu programeto uzas ekz-e AltGr+C por Ĉ aŭ c + x (laŭ x-sistemo) por la sama ĉ, dependas de, kiun metodon vi preferas. La ideo estas, ke vi povas uzi la samajn kombinaĵojn en ĉiuj programoj. Ne uzu programojn, kiuj ne komprenas ĉi tiujn samajn kombinaĵojn.

Vidu ekz-e AutoHotkey por MS Windows, aText por Mac. Problemo ĉe Linuksoj estas, ke ekzistas multaj fenestraj agordiloj, kiuj funkcias apartmaniere. Vi devas serĉi taŭgan metodon por via distro.

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-19 15:55:58

La linuksa kerno uzas interne UTF-8. Tio ne signifas ke devige cxiuj programoj uzas UTF 8.

gxibulo (Montri la profilon) 2018-februaro-19 19:48:57

Tiom malnova komputilo kiom ĉi tiu devigas malnovegan Linukson, kiu ne havas unikodan (unukodan) tiparon...la sistemo havas duoblan (dualan) startilon por komenci jen per Vindozo, jen per Linukso.

Uzi tiel malnovan Linukson ne estas tre sekura kaj se tiu komputilo povas esti uzata per dualan startilon, ĝi ne estas tiel malnova por uzi iun distron kun unikoda tiparo.
---
Tiel, Alt Gr + C = Ĉ, Alt Gr +...

Tiun metodon mi uzas per mia sola Linuksa komputilo dum multaj jaroj. Ne estas komplika krei klavaran mapon, kiu estas uzata de ĉiuj programoj (vidu dorierujo: ...X11/xkb/symbols). Per mia klavara mapo mi povas skribi esperante, ĉeĥe kaj germane sen ŝanĝi al alia mapo kaj sen iu konvertilo, ne gravas kiun programon mi uzas.
----
la linuksismo estas tiom reformema ke ĝi ŝanĝas periode la arĥivosistemojn de Linukso, kontraste al la stabileco de Vindozo per du ĉefaj arĥivosistemoj: FAT32 kaj NTFS (Fatotridekduo kaj Notofoso) kiuj permesas profiti datumojn, softvaron, kaj tiel plu, eĉ inter du versioj de Vindozo separitaj tra dudek jaroj.

Mi ne komprenas, kiel la arĥivosistemoj en Linukso povas malhelpi uzi malnovan datumon aŭ programaron. Mia nova versio Debiano uzas EXT2 (kiu estas tre malnovan), EXT4, NTFS kaj FAT32 samtempe.
Se Linukso havus problemon kun troigitan ŝanĝadon kaj reformemon, ĝi ne povus esti larĝe uzita por interretaj serviloj, kie administrantoj bezonas stabilan kaj konzervativan sistemon.

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-20 18:27:23

La argumento pri la dosiersistemo estas tute sensenca.
Linukso ne havas dosiersistemon, sekve neniu povas ŝanĝi periode la dosiersistemon de linukso.
La dosiersistemo estas parto nek de Windows nek de linukso. La kernoj interagas kun la dosiersistemoj per drivers... Se ĝi havas taŭgan driver, ĝi povas uzi tiun dosiersistemon, se ne, ne.

Interese ankaŭ, ke CDFS kaj UDF ne estas menciitaj inter la ĉefaj dosiersistemoj uzataj de Windows.

Drivers? Drivers!
externalImage.png

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-februaro-26 16:24:36

Saluton denove, Altebrilas-o.
La tedaj, regurdaj disputoj pri la supersignoj kaj la akuzativo estas, ve! tradiciaj ĉe Esperantujo. Ĉar mi ne estas lingva fiksisto (nek lingva reformisto!) ci ne esperus el mi ardajn atakojn aŭ defendojn pri ĉi tiuj lingvaj detaloj. Mi estas lingvonuristo, ĉu pri Esperanto, ĉu pri Novialo, ĉu pri Ido, ĉu pri Ikuso, ĉu pri Interlingŭao, ĉu pri iu ajn serioza helpoplanlingvo. Mi volas nur la facilajn internaciajn lingvojn, sen internaj ideoj, sen idealoj apartaj. Mi tiajn lingvojn uzas nur ĉar ilin uzi internacie estas pli facile ol lerni ĉiuj unu grandan teritorian lingvon; ne estas realista espero, esperi ke iam ĉiuj parolos akcepteble la anglan, aŭ la ĉinan, kaj tiel plu. Se iam io simila al jam ekzistanta teritoria lingvo estos ĝenerale akceptita kiel monda komunikilo, sendube tio aŭ ĝi spertos radikalajn simpligojn kaj faciligojn (ĉefe en la ortografio) kiuj faros el ĝi ion simila al la havenolingvoj aŭ al la bonaj helpoplanlingvoj; ja la opakaj Volapuko aŭ Kotavao estas malbonaj helpoplanlingvoj.
Tial mi ekdiros al ci ion surprizanta: ne ekzistas la problemo de la supersignoj! La supersignaj literoj estas facile tajpeblaj ĉiel, ĉiam kaj ĉie.
Sed ci kontestos: se ci, ho Aleksandro, ne ŝercas, kial oni parolas longatradicie pri la problemo kun la supersignoj, kiu grandeparte provokis la doloran krizon de Ido?
Simple. Ci legu, facile tajpita, la tipan lernejan frazon kiu enhavas ĉiujn supersignajn literojn, jen minuskle, jen majuskle.

Kuba harpisto sxajnis amuzigxi facilege cxe via jxauxda hxoro.
KUBA HARPISTO SXAJNIS AMUZIGXI FACILEGE CXE VIA JXAUXDA HXORO.

La iksotajpado estas laŭleĝa kaj laŭfundamenta formo por skribi la supersignojn. Ni pripensu.
La Fundamento de Esperanto, verko kiu estas gvidilo eĉ por la uzantoj de Esperanto kiuj (kiel mi) ne estas fundamentistoj kaj eĉ ne estas esperantistoj, priskribas la latinan alfabeton, laŭ strikte fonetika ortografio, por skribi Esperanton. 22 literoj aperas kiel bazaj latinaj literoj kaj, inter tiuj 22 bazaj latinaj literoj, 6 literoj povas aperi ankaŭ ĉapelitaj, per konveksa cirkumfleksa akcento grafika (^) por preskaŭ ĉiuj, sed por konkava cirkumfleksa akcento grafika, iel duonronda (˘) por la litero ŭ. Neniu specifa latina tiparo estas deviga, do neniu specifa formo de la ĉapelo por la supersignaj literoj estas deviga.
Tradicie, la ikso estas facile tajpebla kaj grafike estas kunmetaĵo de la varianto konveksa kaj la varianto konkava, do facile rememorante la du variantojn de la ĉapelo. Tial ĝi estis kaj estas ofte uzata, ekzemple por produkti elektronike tradiciajn tiparojn papere aŭ ekrane kiam, kiel preskaŭ ĉiam, ne ekzistas fizika klavaro por Esperanto.
La malsameco inter la iksotajpado kaj aliaj formoj de la ĉapelo estas nur estetika, kaj tial la komputilaj sistemoj, kiuj ne atentas pri beleco, ŝanĝas facile, aŭtomate, komplete kaj dudirekten inter, ekzemple, la formo "Ĉu?" kaj la formo "Cxu?".
La kvereloj, skismoj, disputoj kaj tiel pli pri la "netajpeblaj supersignoj" estas politika kaj ideologia afero ja, sed ne strikte lingvokomunika afero.
Eĉ ekzistas oficiala deklaro de la Akademio de Esperanto pri la iksosistemo, kun rezultoj similaj al mia vidpunkto aŭ sinteno.
Male, la deviga nazala finaĵo de akuzativo (trajto kiu ne estas la sama kiel akuzativa finaĵo ne deviga aŭ kiel akuzativa finaĵo ne nazala) ja estas vera lingvokomunika problemo.
Sed mi preferas prokrasti ĉi tiun temon, la devigan nazalan finaĵon de akuzativo, al nova mesaĝo.
Ci rimarku ke mi ne estas iksisto. Mi preferas la tradiciajn formojn de la supersigno, speciale ĉar tiel la legado estas iom pli rapida. Sed se la tradiciajn formojn produkti estas malfacile, mi uzas ja la iksotajpadon.
Ekzemple, ĉi tiun mesaĝon mi skribis per tradiciaj supersignaj formoj ĉe itala Linukso, kun nomo "LinuXP", versio de Linukso kiu imitas la facilan grafikan labormetodon de Vindozo Iksopo (Windows XP). Ĝenerale parolante, tajpi la supersignojn per Linukso ĉiam estas pli facile ol tion fari per Vindozo; tamen, krome, ĉe Linuiksopo mi aranĝis virtualan klavaron por produkti ĉiujn supersignajn literojn per simplaj mnemonikaj reguloj, uzante nur du aŭ tri klavojn por ĉiu litero en mia fizike hispana klavaro.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-marto-06 19:16:58

Saluton al Metsis-o, al Nornen-o kaj al Ĝibulo.
Evidente, vi estas spertuloj kaj lertuloj pri Linukso. Mi ne... kaj ja mi rajtas ne esti tiel!
Jen: se vi, linuksistoj, volas ke via operacianta sistemo estos uzata ju plu des pli, kaj pli ol Vindozo, Linukso devas esti, en la praktiko, minimume tiom kaj tiel facila kiom kaj kiel Vindozo.
Ĉi tie, mi ne bezonas doni multajn teĥnikajn detalojn, sed ja mi devas citi denove Ĝibulon.

"Se Linukso havus problemon kun troigitan ŝanĝadon kaj reformemon, ĝi ne povus esti larĝe uzita por interretaj serviloj, kie administrantoj bezonas stabilan kaj konzervativan sistemon.".

Mi kontestas ke la taskoj tie estas tre limigitaj kaj ke la ŝanĝoj en la arĥivosistemoj estas relative facilaj por la spertuloj kiuj Linukson uzas ĉe tiuj interretaj serviloj.
Ci, Ĝibulo, malfacile negacios ke Linukso estas multe malpli uzata ol Vindozo en la komputiloskribotabloj. Ĉar tio estas la vero.
Ja mi povus sekvi la konsilojn de Metsis-o por tajpi Esperanton en Linukso, sed mi ne havas tempon, nek kapablon, nek deziron. Mi estas filozofo, anstataŭ senpaga duonprogramisto!
Do, mi sekvis la supreman (plejsuperan) regulon de la informadiko por la meza uzanto de komputiloj: la regulon de la vakulo aŭ pigrulo, la regulon el la plej malgranda peno.
Mi simple serĉis internete porteblan version de Linukso sub Vindozo (tio estas, Linukso kiel aplikaĵo de Vindozo kaj kun Vindozo kiel fono), kiu facile permesus tajpi ĉiujn supersignajn literojn. Kaj, jen, Linukso Kŭizio (Kwheezy) tion permesis al mi, kvankam laŭ la kosto da granda spaco ĉe harda disko (dudek kvin ĝigabajtoj!) kaj iom malrapida ekstarto. Mi ne bedaŭras la rezulton. Nun, mi povas apliki unu konsilon predikata de ci kiel linuksopastro: simple kombini la klavon Alt Gr kun la koncerna baza litero, jen majuskla, jen minuskla! Sed nenion mi devis aranĝi, ĉar Linukso Kŭizio interne jam oferas tiun procedon!
Paralele, facila Esperanto por ĉiuj devus enkonduki apartan prepozicion de akuzativo (kiu nur la akuzativecon indiku) pli aŭdebla ol la nazala konsonanto post vokalo, kiu ofte estas konfuzita kun nazalita vokalo; kaj ankaŭ Esperanto devus oferi alternativan ortografion sub la principo de strikte fonetika ortografio (do, sen la devioj kiujn Ido prezentas ĉi tiurilate) kun tiom da bazaj latinaj literoj kiom da fonemoj. Ambaŭ novaĵoj estus libervolaj, ne devigaj (mi ne apogas la sintenon de la idismo pri ĉi tio) kaj fine la uzantoj decidus kion fari, eble konservante samtempe la malnovan proceduron kaj la novan.
Fakte, la serbokroata lingvo uzas hodiaŭ samtempe kaj samloke du alfabetojn: latinan alfabeton kaj cirilan alfabeton, ne malaperante tial ĉe la slavaj sudaj landoj. Tiu alfabeta dueco estas tradicia ĉe la serbokroata lingvo, ne ĵus inventita hieraŭ.
Mi ne intencas daŭrigi longe ĉi tiun fadenon, ĉar mi preferas trakti pli gravajn, eksterlingvajn kaj eksterkomputilajn aferojn, precipe la proceduron por atingi la feliĉon.
Alidirite: por mi, Linukso kaj Esperanto estas bonaj kiel instrumentoj, kiel komunikiloj. Kaj do, kiu estas la celo, la akirinda realaĵo? Ĉiam la feliĉo!
Kaj Esperanton tial nun mi tajpas facile per Linukso Kŭizio. Mi agnoskas ke mi uzas Esperanton kaj Linukson kun (plibonigeblan) facilon cele al la feliĉo.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Metsis (Montri la profilon) 2018-marto-08 15:25:31

Aleksandro,

Vi metas tro multajn aferojn en unu poŝtaĵo.

Mi ne estas spertulo pri Linukso, eble pri kelkaj aliaj komputilaj aferoj ridulo.gif

Dosiersistemo ne peras, kiun lingvon la operaciumon uzas.

Mi ne certas, ĉu vi volas, ke la komputilo uzas E-on, certaj programoj estas en E-o aŭ sufiĉas, ke vi povas skribi E-on uzante la ĉapelitajn literojn. Por la du unuaj taskoj vi devas eltrovi operaciumon aŭ lingvopakaĵon al via operaciumo respektive programon aŭ lingvopakaĵon al ĉi tiu programo, kiu enhavas E-on.

Por skribi E-e en ĉiuj programoj vi bezonas programeton, kiu ŝanĝas certajn klavkombinaĵojn al la ĉapelitaj literoj. Mi iomete guglis kaj trovis al Linukso kelkajn alternativojn al AutoHotkey (https://alternativeto.net/software/autohotkey/?pla...):Se mi komprenis korekte, en ambaŭ programoj vi povas difini, ke ekz-e kombinaĝo cx (aŭ AltGr + c) konvertas al ĉ kaj Cx (aŭ AltGr + C) al Ĉ. Kiel ajn plaĉas al vi.

Kio venas al reformoj al skribsistemo aŭ kazoj aŭ... Bonvolu krei nova(j)n fadeno(j)n laŭ bezono.

(Skribita sur MS Vindozo 10 N uzante AutoHotkey.)

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-marto-08 16:53:58

Saluton denove, Metsis-o.
Sufiĉas al mi skribi flue Esperanton kun klasikaj ĉapelitaj literoj.
Mi jam diris ke mi neniel deziras cerbumi, esti senpaga kvazaŭprogramisto, kaj tiel plu, por tion atingi.
Ĉe Linukso, mi ripetas ke la problemon mi solvis per Linukso Kŭizio (Kwheezy), kiu la problemon solvas oferante jam interne la "Alt Gr" solvon.
Ĉe Vindozo ekzistas bonega programeto senkosta kiu, fakte, estas jam aranĝita pakaĝeto el Aŭtohotkio (AutoHotkey). Ties nomo estas "Xk!". Ĝi uzas la iksotajpadon, kaj ekzistas du versioj de la programo por la du ĉapelitaj literoj "ŭ Ŭ". La unua kaj pli frua versio de Iksoko (Xk!) uzas la klasikan iksotajpadon ankaŭ ĉi tie. La dua versio, fakte la sola versio hodiaŭ trovebla internete, uzas la kunmetaĵon "vx" por la minuskla ŭ, kaj nature la kunmetaĵon "Vx" por la majuskla Ŭ. Mi uzas ambaŭ versiojn, kvankam preskaŭ ĉiam la unuan, la tute klasikan (kaj pli mnemonikan) iksotajpantan version.
Ĉi tiu programeto estas flosanta, facile aktivebla aŭ malaktivebla, kaj eĉ ĝi facile permesas la du kunmetaĵojn "aux Aux", kiam oni tajpas ne esperantan parolon aŭ frazon interne de esperanta teksto.
Do, jam delonge mi ne plu cerbumas pri la afero ĉe Vindozo.
Pri lingvoreformoj de Esperanto... nu, jam ekzistas specifaj fadenoj pri tio ĉi tie, ĉe Lernu-o, kaj aldone tio maltre (debile) interesas min. Mi preferas krei fadenon pri la feliĉo. Ci ne forgesu ke mi ne estas reformisto sed lingvonuristo; kaj, precipe, filozofo.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Reen al la supro