Al la enhavo

Utilisation de PO

de denisog, 2018-marto-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Français

denisog (Montri la profilon) 2018-marto-30 22:40:09

https://lernu.net/gramatiko/po
Utilisation erronée de po


Ĉu ĝi mankas vorton ???

La aŭto veturis po dek kilometrojn hore en kvin horoj.

nornen (Montri la profilon) 2018-marto-30 23:45:43

Ne, ne mankas vorto.

La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.
= La aŭto veturis dum kvin horoj, kaj dum ĉiu horo el tiuj kvin horoj ĝi veturis dek kilometrojn.

Komparu:
Mi donis po dek librojn al kvin infanoj. = Mi donis librojn al kvin infanoj, kaj al ĉiu infano el tiuj kvin infanoj mi donis dek librojn.

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-31 05:49:14

Sed poste oni proponas eĉ pli strangan frazon "... en po kvin horoj". Kutime, "po" estas uzata nur kun objekto (sen "po" tio estus akuzativo sen prepozicio), oni eĉ diskutas ĉu necesas -n post "po".

denisog (Montri la profilon) 2018-marto-31 10:02:14

Sed en la libro de SAT-AMIKARO "Nouveau cours rationnel et complet d’espéranto" paĝo 64.

Tiu aŭto iras po 200 kilometroj hore – Cette auto va à 200 kilomètres à l’heure

sudanglo (Montri la profilon) 2018-aprilo-02 14:42:25

La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. = rapideco de 2 kilometroj en horo (supoze ke la rapideco estas konstanta).

La stranga afero estas ke la aŭto estas tre malrapida - eble tre densa trafiko survoje?

amigueo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 07:16:16

sudanglo:La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. = rapideco de 2 kilometroj en horo (supoze ke la rapideco estas konstanta).
La stranga afero estas ke la aŭto estas tre malrapida - eble tre densa trafiko survoje?
pri PO mi dubas:
" La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj
" La aŭto veturis dek kilometrojn dum po kvin horoj

oni ne scias kiom da horoj nek kiom da kilometroj, nur proporcion.
la tikla afero estas ke vi ne eraru pri la parano ne markita per speciala vorto (la sekreta amanto de PO):
oni povus pensi ke estas alia aŭto por veturi la duan dekkilometron, aŭ por la dua kvinhoro.
normale, estas pragmata sento por koni la misteran paranon aŭ, pli romaneske: la sekretan amanton de PO.

la ciklisto konkuris per po biciklo 50 km-ojn 3 horojn (tre regule aŭ - averaĝe).
uf, du amantoj!
imagu ke la ciklisto konkuris 6 horojn: 2 bicikloj, 100 km-oj

pli komplika vodevilo:
" konkuris po teamo per 3 ciklistoj kiĉiu 50 km-ojn
kiĉiu = ĉiu el kiuj = el kiuj po unu
"kiĉiu" estas la plej simpla rilatilo!
" konkuris po teamo per 3 ciklistoj el kiuj po du por 50 km-oj

captainflam (Montri la profilon) 2020-majo-17 15:16:27

  • DISTRIBUTIFS
    S'emploient pour signifier la distribution en parties égales: combien à chacun.
    Ils sont caractérisés par la préposition po : "à raison de":
    li disdonis po tri pomoj al la infanoj: il distribua trois pommes à chaque enfant
    (mot à mot: "il distribua à raison de trois pommes aux enfants").

    Po peut entrer en composition avec d'autres mots que des nombres:
    ili ricevis poan korbon da pomoj: ils ont reçu chacun un panier de pommes;
    vendi pogrande: vendre en gros; vendi podetale: vendre au détail.
  • COLLECTIFS

    Indiquent en groupes de combien.
    Ils ont caractérisés par le monème -op-.
    Quand il est adverbe (-ope), il se rapporte donc au sujet:

    ili pasis unuope sur la ponteto: ils passaient un à un
    (= en groupes de un) sur le petit pont;

    la soldatoj viciris kvarope: les soldats marchaient en rangs de quatre.

    -op- peut entrer en composition avec d'autres mots que des nombres:

    kiomope oni povas uzi la lifton? combien à la fois peut-on se servir de l'ascenseur?;
    multope ni pli frue finos la laboron ol unuope: à plusieurs, nous finirons le travail plus tôt qu'un à un
    (= en groupes de beaucoup…, qu'en groupes de un).
  • Différence entre les distributifs et les collectifs:

    Distributifs:

    La infanoj pafis la raketojn po du a˝ po tri:
    les enfants lançaient deux ou trois fusées à la fois
    (= chaque enfant lançait deux ou trois fusées).

    Collectifs:

    La infanoj pafis la raketojn duope a˝ triope:
    les enfants, en groupes de deux ou de trois, lançaient les fusées
    (= les fusées étaient lancées par des groupes de deux ou trois enfants).

Reen al la supro