Al la enhavo

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

de Tram_Amiko, 2018-decembro-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-27 10:57:47

Pri la temo mem, la afero estas sufiĉe grava, ĉar multaj eŭropanoj protestas, kiam ili ne tutsimple volas forlasi union. Ĉiu eŭropano devas scii kio estas grava , konservinda aŭ ŝanginda, laŭ vidpunkto de aliaj landoj. Por tio, eŭropskala dialogo necesas, kaj esperanto devas esti ilo por tio.

Tial ni devas instigi la publikon informi pri nia lingvo, kaj niajn samideanojn debati pri tiuj temoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-aprilo-08 21:51:40

Mi ne scias precize la francan voĉdonadon por la eŭropaj elektoj.
Ĉu la aprobo de partioj estas jam finita?
Ĉu la flavaj veŝtoj konkurencos aŭ ne?
En Germanio, 40 partioj estas kandidatoj por la eŭropaj elektoj.
Ĉe la eŭropaj elektoj en 2014 estis nur 25 partioj en Germanio.
Kiom da partioj kuras por la eŭropaj elektoj en Francio?
Kaj kiel okazas en la aliaj landoj de la Eŭropa Unio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-aprilo-11 15:01:26

40 partioj. Pli ol da oficialaj lingvoj en EU (24) aŭ da versoj en la himno (ankaŭ 24)!

ndrbs (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 06:08:32

Libron en la franca pri tiu temo (kun ebla kaj esperebla eldono en la Esperanta dum la venontaj monatoj) oni publikis hieraŭ . Jen resumeto en la Esperanta:

La popol-iniciata referendumo
Vojaĝo en la koron de la rekta demokratio.

En 2018, post la movado de la Flavaj veŝtuloj, Francio travivis debatojn pri reformadoj de ĝiaj institucioj. Tiuj debatoj centriĝis sur unu aparta aranĝo : la popol-iniciata referendumo (PIR). PIR-subtenantoj – subtenitaj de 80 % de la franca loĝantaro – kaj kontraŭuloj – plejofte el la intelekta kaj estra elito – kontraŭiĝis vigle unu la aliajn pri la funkciado kaj efikoj de tiu aranĝo. Strange, malgraŭ multaj kaj malnovaj esploroj en la tuta mondo pri la PIR-funkciado kaj efikoj sur la politikan vivon kaj la civitanojn, ili malmulte estas diskonigitaj en Francio kaj en multaj aliaj landoj.
Tiu libro celas sintezi la historion, uzadojn kaj efikojn de la popol-iniciata referendumo. Ĝi staras sur studado de la nunaj konoj por disigi kaj alirebligi ilin al la plej granda nombro da uloj.

6456d3a (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 09:21:45

ado kaj efikoj sur la politikan vivon kaj la civitanojn, ili malmulte estas diskonigitaj en Francio kaj en multaj aliaj landoj.
Tiu libro celas sintezi la historion, uzadojn kaj efikojn de la popol-iniciata referendumo. Ĝi staras sur studado de la nunaj konoj por disigi kaj alirebligi ilin al la plej granda nombro da uloj.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 12:37:29

Estas signo, de kapitalistoj sur la tersurfaco, kiuj volas fari plejmulte da homoj reveni al sklaveco. Dum mono ne mankas por refari la bruligitan katedralon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 16:08:07

Ekaperis ŝerco, pri la katedrala katastrofo, citante la verkojn de Victor Hugo:
La riĉuloj pagis por Notre-Dame de Parizo, nun ili pagu por la Mizeruloj!

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-majo-03 20:34:01

Hodiaŭ mi parolis kun virino el Francio de Lyon. Mi parolis kun ĉi tiu virino dum demonstracio de la "friday for future" movado en Hannover. Lernantoj kaj subtenantoj demonstris en Hanovro. La francino multe koleris pri la konduto de la flavaj veŝtoj. Ŝi parolis kun ili en Francio. La flavaj veŝtoj havas neniun intereson pri trafika resalto kaj redukto de klimataj gasoj. Ŝi ankaŭ diras: La flavaj veŝtoj ne volas realajn ŝanĝojn. Demandojn pri klimata ŝanĝo kaj poluado ne interesiĝas la flavaj veŝtoj.
Jen estas ligilo al fotokolekto en germana gazeto: https://www.neuepresse.de/Mehr/Bilder/2019/5/Frida...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-05 22:18:10

Oni ne devas kontraŭstarigi socian kaj ekologian progresojn. Se oni organizus la socion tiamaniere, ke la homoj povus labori proksime de sia loĝejo, tio helpus solvi ambaŭ problemojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-junio-21 14:25:20

La ekstrema dekstra manipulas la flavaj veŝtoj, kun mensogojn kaj malŝategajn paroladojn. Do ne estas signon de vivanta demokratio !

Reen al la supro