Al la enhavo

Kio estis la plej malfacilaj sonoj por vi lerni en Esperanto?

de Gusar00ni, 2019-februaro-17

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Gusar00ni (Montri la profilon) 2019-februaro-17 07:53:20

La lingvo Esperanto havas multajn sonojn malfacilajn por malsama populo cxirkaux la mondo. Ekzemple, la leteroj "c" kaj "hx" estis malfacila por mi lerni.

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-17 08:34:27

Tiam provu lerni la germanan antaŭ Esperanto - ambaŭ ĉi tiuj sonoj tie estas. Ankaŭ tie estas akuzativo - alia malfacila objekto por anglaparolantoj. La angla ankaŭ estas germandevena lingvo, mi pensas, la germana en estos tro malfacila por vi. Mi opinias, ke Esperanto devas esti ne la dua, sed la tria lingvo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-17 17:15:21

Mia denaska lingvo, la finna, (preskaŭ) obeas la saman regulon kiel Eo: unu sono = unu litero. Kiel mi jam multfoje diris, la finna havas nur unu nativan (ne-pruntitan) so-sonon, markita per s, kiu estas iomete pli susura ol la Esperanta s. Esperanta c, kiun oni prononcas kiel ts, ekzistas en formo ts, sed ĉiam en apartaj silaboj en nativaj vortoj. Ekz. kat-so (fi) : rigardu (eo). La literoj kaj ĉi tiel la sonoj š (eo ŝ), ž (eo ĵ) ekzistas nur en kelkaj, tre raraj pruntitaj vortoj, plejparte en ĉinaj kaj rusaj nomoj.

Do praktike la sonoj ĉ, ĝ, ĵ, ĥ kaj ŝ ne ekzistas. Ĉi tial ili estas malfacilaj prononci, kaj mi devas strebi aŭdi diferencon inter ĉ, ĝ kaj ĵ.

(Aliflanke mi havas neniujn problemojn prononci kaj distingi multjan diversajn diftongojn: aa, ae, ai, ao, au, ea, ee, ei… yy, yä, yö, öy, öä, öö ridulo.gif )

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-17 19:12:41

Alia ŝtata lingvo en Finnlando estas la ŝveda. Verŝajne, estus utile por vi lerni ĝin. Mi ne scias la ŝvedan, sed verŝajne restas sonoj, kiuj mankas en finna+ŝveda.

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-17 21:27:31

Jes, la sveda estas deviga lingvo en lernejoj ĉi tie, t.e. ĉiuj lernas ĝin. Alia afero estas, kiom multe vere posedas ĝin (komparu kun la deviga ruso en kelkaj mezeŭropaj landoj antaŭ la sistemoŝanĝo). Persone mi flue parolas kaj skribas la finnasvedan, ĉar mi studis en svedalingva universitato en Finnlando. Pravas, ke la sveda havas kelkajn el tiaj susuraj sonoj sed ne ĉiuj, kaj precize la finnasveda havas tiujn ete malpli ol la svedasveda.

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-19 06:00:39

La 'r'-sono estas la plej malfacila por mi. Mi scias, ke diversaj tipoj de 'r'-sonoj estas akcepteblaj en Esperanto, sed la aŭstralia (angla) 'r'-sono ne similas al la kontinenta-eŭropaj 'r'-sonoj (nek la germana/franca "gutteral r", nek la itala/hispana/slava "trilled and/or tapped r"). Mi povas produkti tiujn sonojn, sed ne facile. Mi ŝatas la italan/hispanan/slavan 'r', do mi provas uzi ĝin, sed ĝi ne estas natura por mi.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-februaro-19 17:58:44

por mi la plej malfacilaj estas senakcentaj sonoj O kaj E, ĉar en mia gepatra lingvo (la rusa) ili ne ekzistas.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-februaro-22 05:54:21

Por mandarena lingvano, mi pensas la plej malfacilaj sonoj estas "ĥ" kaj "r".

Mi ne povas distingi "ĥ" kaj "h", kaj dank' al Dio, "ĥ" estas malofte uzata en eo.
Se prononcu ”r" per tremi la langpinton, aŭ tremi la uvulon, "r" -n preskaŭ ne povas prononci mandarenlingvanoj.

Kaj estas diversaj prononcmanieroj por "r" kiel en la angla kaj en la mandarena.
En la mandarena, "r" estas prononcata kiel "ĵ" en eo, aŭ /ʒ/ en internacia sonsigno, kio konfuzigas alparolatojn kaj eble kaŭzas miskomplenon, kiam interkomunikado.

Ruslan3737 (Montri la profilon) 2019-februaro-22 06:51:34

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-22 07:20:45

Ruslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la Rusa
Kiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".

Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.

Reen al la supro